Bissone

komunumo de Svislando

Bissone estas komunumo de la Komunumaro Ceresio kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 856 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Bissone
Blazono de Bissone
Blazono de Bissone
Blazono de Bissone
Bissone
Bissone
Bissone
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Ceresio
Koordinatoj  45° 57′ 0″ N 8° 57′ 58″ O / 45.95000 °N, 8.96611 °O / 45.95000; 8.96611 (mapo)Koordinatoj: 45° 57′ 0″ N 8° 57′ 58″ O / 45.95000 °N, 8.96611 °O / 45.95000; 8.96611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 856
Areo 1,82 km²
Alteco 273 m super marnivelo
Poŝtkodo 6816
Komunumkodo 5154
Mapo de Bissone
Mapo de Bissone
Mapo de Bissone

Geografio redakti

Bissone situas ĉe la orienta bordo de la Lago de Lugano, ĉe la orienta fino de la Digo de Melide, kiu konektas la du lagoflankojn. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bissone kaj Roncato, kiujn tranĉas la trafikoriĉaj kantona vojo kaj aŭtovojo kaj trajnlinio. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,82 km², de kiuj 79,8 % estas kovritaj de arbaro, 0 % servas por agrikulturo kaj 19,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bissone limas en nordo al la itala eksklavo Campione d'Italia (Provinco Como, Italio), en oriento al Arogno, en sudo al Maroggia, kaj en okcidento aliflanke de la Lago de Lugano al Melide.

Trafiko redakti

Bissone siutas ĉe la orienta fino de la Digo de Melide. Tra Bissone pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. De la aŭtovojalveturejo Bissone la kantona ĉefvojo n-ro 403 kondukas al Campione d'Italia. La fervojlinio, kiu kondukas tra la komunumo ne disponas pri haltejo sur la komunuma teritorio. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la buslinio de Lugano al Campione d'Italia kaj pere de liniaj ŝipoj sur la Lago de Lugano.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bissone datiĝas el la jaro 735 kiel Blixuni. En la 8-a jarcento en Bissone estis konketita kun la langobarda garnizono kaj fortikaĵoj de Campione, Arogno kaj Brusino Arsizio. Ek de la 9-a jarcento la Monaĥejo Ambrogio de Milano posedis bienojn en Bissone. Dum mezepoko en Bissone ekzistis burgo sur la loko de la hodiaŭa Casa Tencalla. Je la monta flanko la vilaĝo estis protektita de muro kun prodegoj.[3]

Famaj personecoj redakti

En Bissone naskiĝis la fama arkitekto Francesco Borromini (1599-1667).

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti