Cheltenham
Cheltenham (pron. /ˈʧɛlt(ə)nəm/) aŭ Cheltenham Spa estas urbo en la sudokcidento de Anglio, en la distrikto de Gloucestershire. Kun enloĝantaro de ĉirkaŭ 111 mil ĝi estas la dua plej granda urbo en la distrikto. Ĝi famas precipe pro la ĉevalvetkuro kiu okazas tie, kvankam origine ĝi kreskis post la malkovro de minerala akvofonto en 1716, post kiam la urbo rapide pligrandiĝis, estiĝinte kuracloko. Oni ofte konsideras Cheltenham kiel kultura centro de la distrikto, pro ĝiaj festivaloj, teatroj kaj muzeoj.
Cheltenham | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto • urbego • eksterparoĥa areo | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Britio | ||||
Regiono | Sudokcidenta Anglio | ||||
Distrikto | Gloucestershire | ||||
| |||||
Poŝtkodo | GL52 | ||||
Telefonkodo | (+44) 01242 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 111 500 (2 006) | ||||
Loĝdenso | 2 392 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 51°53′48″N 2°4′42″U / 51.89667°N, 2.07833°U (mapo) Koordinatoj: 51°53′48″N 2°4′42″U / 51.89667°N, 2.07833°U (mapo) | ||||
Alto | 70 m | ||||
Areo | 46,6 km² | ||||
Horzono | UTC +0 (+1 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cheltenham [+] | |||||
Kulturo redakti
Ĉiujare estas festivaloj pri (klasika) muziko, ĵazo, popolmuziko, literaturo kaj scienco en la urbo, kiuj okazas diversloke.
Ankaŭ estas kristana art- kaj muzikfestivalo, Greenbelt, kaj rokfestivalo Wychwood, kiuj ambaŭ okazas ĉe la ĉevalvetkurejo.
Gravaj dungantoj redakti
Cheltenham havas malpezajn industriojn inkluzive nutraĵajn, flugadajn kaj elekronikajn, kaj ankoraŭ gravas turismo. Granda dunganto estas la Government Communications Headquarters ("registara sidejo pri komunikado").
Transporto redakti
La urbo nun havas nur unu fervoja stacidomo, iom for de la urbcentro, de kie estas trajnoj al Londono kaj la sud-okciedento kaj nordo de Britio eĉ ĝis Skotlando. Cheltenham ankaŭ estas fokuso de la loka bus-servoj.
Klimato redakti
Kiel por la granda plimulto de la Britaj Insuloj, Ĉeltenhamo spertas temperatan oceana klimaton (Cfb laŭ la Köppen klimata klasifiko). Ĝi havas varmajn somerojn kaj malvarmajn vintrojn. La urbo havis la britan maksimuman temperaturrekordon de 1990 ĝis 2003—temperaturoj atingis 98.8 °F (37.1 °C). La absoluta minimumo estas −4.2 °F (−20.1 °C), registrita dum decembro 1981. Dum tipa jaro, 145.6 tagoj raportos almenaŭ 1 mm da pluvo, kaj iom da 42.2 noktoj registros aerglacon.
Ĝemelurboj redakti
Cheltenham estas ĝemelurba kun:ref Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- - Annecy, Francio
- - Cheltenham, Pensilvanio, Usono
- - Göttingen, Germanio
- - Soĉi, Rusio
- - Weihai, Ĉinio
La urbo ankaŭ havas 'amikecan aranĝon' kun:
- - Stampersgat, Nederlando
- - Kisumu, Kenjo