Dóra Keresztes [keresteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keresztes Dóra estas hungara grafikisto, ilustristo, afiŝisto, filmoreĝisoro. Ŝia edzo estas István Orosz.

Dóra Keresztes
Persona informo
Naskonomo Keresztes Dóra
Naskiĝo 3-an de oktobro 1953 (1953-10-03) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy • Secondary School of Visual Arts
Familio
Edz(in)o István Orosz
Okupo
Okupo pentristo • grafikistoilustristo • grafikartisto
vdr
Dóra Keresztes: Adamo kaj Evo (grafikaĵo)

Dóra Keresztes [1] naskiĝis la 3-an de oktobro 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dóra Keresztes frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1977, fine ŝi plulernis 2 jarojn samloke. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis János Kass, Árpád Szabados (pentristo), Líviusz Gyulai, György Haiman. En 1984 ŝi ricevis stipendion en Romo. En ŝiaj artaĵoj oni rekonas elementojn de la hungara popolarto. Inter 1980 kaj 1990 ŝi estis arta redaktoro de revuo. Ŝi ricevis premiojn inter 1977-2010.

El solaj ekspozicioj redakti

El kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj libroilustraĵoj redakti

Elektitaj desegnofilmoj redakti

  • Holdasfilm (1979)
  • Aranymadár (1989)
  • Arcok (1996)
  • Álommalom (2009)

Elektitaj grafikaĵoj redakti

  • Lúdvérc (serigrafiaĵo)
  • Dzsungel (afiŝo)
  • Ádám és Éva (linoleumografio)

Fontoj redakti