Erdőbénye
Erdőbénye [erdObEnje] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Tokaj. Erdő signifas: arbaro.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 46 km²
- Alto super marnivelo: 165 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.2651/21.3555
- Loĝantaro: 1290
- Poŝtkodo: 3932
- Telefonprefikso: 47
Situo redakti
Erdőbénye situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj. Abaújszántó troviĝas 16, Sárospatak 21, Encs kaj Tokaj po 23, Szerencs 26, Miskolc 58 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1404. Ekde 1604 la vilaĝo apartenis al familio Rákóczi. Ili konstruis labirinton de vinkeloj. En 1739 pesto, en 1831 ĥolero okazis.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, poŝto, kuracejo, apoteko, benzinejo, 3 vendejoj, hotelo, restoracio.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika gotika preĝejo Sankta Georgo (Erdőbénye)
- kalvinana preĝejo
- Kastelo de Erdőbénye aŭ de Szirmay [sirmai]
- kuracbanejo de 1830
- kolono memore al ĥolero
Famuloj redakti
- En Erdőbénye naskiĝis pentristo Miklós Halmy.
- En Erdőbénye mortis vitisto László Láczay Szabó.