Fenacetino

kemia kombinaĵo
Fenacetino
fenacetino
Plata kemia strukturo de la Fenacetino
fenacetino
Tridimensia kemia strukturo de la Fenacetino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Acetofenetidino
  • p-acetofenetidino
  • Etoksofenil-acetamido
Kemia formulo
C10H13NO2
CAS-numero-kodo 62-44-2
ChemSpider kodo 4590
PubChem-kodo 4754
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj kristaloj kun iomete amara gusto
Molmaso 179,219 g·mol-1
Denseco 1,359g cm−3
Fandpunkto 134°C (malkomponiĝas)
Solvebleco Akvo:0,0008 g/L
Mortiga dozo (LD50) 1650 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22 R52/53
Sekureco S36/37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H341, H350, H362, H370, H372
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P260, P263, P264, P270, P281, P301+312, P308+313, P314, P321, P330, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

FenacetinoC10H13NO2 estas organika komponaĵo konsistanta je pluraj funkciaj grupoj amino, etero kaj fenolo, blankaj kristaloj kun iomete amara gusto, uzata kiel farmaciaĵo ekde 1887, kun kontraŭfebraj, kontraŭreŭmataj kaj analgeziaj proprecoj kaj forigita en Usono ekde jaro 1983 far la Administrejo pri Nutraĵoj kaj Drogoj.

Historio redakti

Fenacetino estis enkondukita en urbo Elberfeld, Germanio, de la kompanio Bayer, kaj estis uzata ĉefe kiel analgeziaĵo. Komence, ĝi estis unu el la unuaj sintezaj febroreduktaĵoj komerce disponeblaj. Ĝi ankaŭ estas historie konata kiel unu el la unuaj ne-opioidaj analgeziaĵoj sen kontraŭinflamaj proprecoj.

Antaŭ ol la Unua Mondmilito, Britio importis fenacetinon el Germanio. Dummilite, teamo inklude de Jocelyn Field Thorpe (1872-1940) kaj Martha Annie Whiteley (1866-1956) disvolvis sintezon en tiu lando.

Analgeziaj efikoj de fenacetino okazas pro ĝia agado sur la sensoraj sistemoj de la spina medolo. Krom tio, fenacetino posedas deprimivan agadon sur la koro, kie ĝi agas kiel negativa inotropo[2] Ĝi estas febroforiga substanco, agante sur la cerbo por malpliigo de la temperaturo-kontrolo. Ankaŭ ĝi uzatas por traktado de la reŭmata artrito (subakuta tipo) kaj interdorsaj neŭralgioj[3]. Ĝi metaboliĝas en la korpo al paracetamolo aŭ acetaminofeno, kiu same estas klinike grava analgeziaĵo.

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

 +   + 

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

 +   + 

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. PubChem
  2. Inotropo estas agento kiu ŝanĝas la forton aŭ energion de la muskolaj kuntiriĝoj.
  3. Interdorsaj nervoj estas parto de la volonta nervosistemo kaj lokiĝas inter la ripoj. Ili konsistas je 12 paroj da nervoj sidantaj sur la ripoj. Kelkfoje, tiaj nervoj estas afektitaj de malsanoj kiuj kaŭzas dorsodolorojn kaj ne malofte tio estas indikilo de malalta imuneco aŭ streso.
  4. Web Archive org

Vidu ankaŭ redakti