Ferdinand de Lesseps

Ferdinand de LESSEPS [ferdinan de lesE] (naskiĝis la 19-an de novembro 1805 en Versailles, mortis la 7-an de decembro 1894 en La Chênaie) estis franca diplomato kaj entreprenisto. Lia plena nomo estis Ferdinand Marie Vicomte de Lesseps.

Ferdinand de Lesseps
Persona informo
Ferdinand de Lesseps
Naskiĝo 19-an de novembro 1805 (1805-11-19)
en Versailles,  Unua Franca Imperio
Morto 7-an de decembro 1894 (1894-12-07) (89-jaraĝa)
en Guilly
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Italio vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Liceo Henri-IV vd
Familio
Dinastio Lesseps' Family vd
Patro Mathieu de Lesseps vd
Patrino Marie Catherine Barbe de Grivegnée vd
Gefratoj Adélaïde Marie de Lesseps • Jules de Lesseps • Théodore de Lesseps vd
Edz(in)o Louise-Hélène Autard de Bragard • Agathe Delamalle vd
Infanoj Victor de Lesseps • Jacques de Lesseps • Marie-Solange de Lesseps • Ismaël de Lesseps • Gisèle de Lesseps vd
Parencoj Barthélemy de Lesseps • Eugenia de Montijo vd
Profesio
Okupo diplomato • entreprenisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
F. de Lesseps

Li estis motoro de la du plej ambiciaj ŝipkanalaj projektoj de sia tempo: de la Sueza Kanalo kaj la Panama Kanalo. Ĉi-lasta projekto perdigis al la akciuloj tiom da mono, konata kiel la panama afero por kio li estis kondamnita al kvin jaroj en prizono; pro malbona sano li tamen ne plenumis la punon.

De Lesseps ricevis la grandan krucon (plej altan distingilon) de la Honora Legio kaj la 21-an de februaro 1884 iĝis membro de la Franca Akademio.

Laŭ lia nomo nomiĝas la Lesepsa migrofenomeno - la migrado de maraj bestoj de la Ruĝa Maro al Mediteraneo (aŭ inverse), kiu ebliĝis post kompletiĝo de la sueza Kanalo. La plej konata besto el ili estas la migranta meduzo, Rhopilema nomadica.

Vidu ankaŭ redakti