Fosfonata acido
Plata kemia strukturo de la Fosfonata acido
Tridimensia kemia strukturo de la Fosfonata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Fosfonato de hidrogeno
Kemia formulo
H3PO3
CAS-numero-kodo 13598-36-2
ChemSpider kodo 10449259
PubChem-kodo 407
Merck Index 15,7458
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka delikva kristalmaso kun ajlo-simila odoro
Molmaso 81,995 g·mol-1
Denseco 1,597g cm−3
Fandpunkto 73.6 °C
Bolpunkto 180 °C malkomponiĝas
Solvebleco Akvo:3100 g/L
Mortiga dozo (LD50) 1900 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22 R35
Sekureco S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H290, H302, H314, H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P234, P260, P264, P270, P280, P301+312, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P330, P363, P404, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

La fosfonata acido[1] (aŭ fosfonacido[2]) (H3PO3) estas unu el la diversaj oksoacidoj de fosforo. Ĝi estas blanka aŭ flava, kristala materialo (fandopunkto ĉirkaŭ 73 °C), la gusto similas al tiu de ajlo. Ĝi ne estas stabila, facile ligas la humidecon. Kun oksigeno – varmiginta je super 180 °C – ĝi transformiĝas al fosfata acido (H3PO4). La fosfonacido formas fosfitsalojn. Por produkti la fosfonacidon, oni solvas kvarfosforan heksoksidon (P4O6) aŭ fosfora trikloridon (PCl3) en akvo.

Bonvolu ne konfuzi...
Fosfonata acido
Fosfita acido
CAS-numero 13598-36-2
CAS-numero 10294-56-1
Ili estas izomeroj sed la unua estas dubaza (ĝi posedas du hidrogenojn jonigeblajn) kaj la dua tribaza (ĝi posedas tri hidrogenojn jonigeblajn).

Reakcio 1 redakti

  • Sintezo de fosfonata acido kaj fluorida acido ekde interagado de fosfora trifluorido kaj akvo:

Trifluorido de fosforo+3 akvo fosfonata acido+3 fluorida acido

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti