Front Populaire (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Front Populaire (Tramtransporto en Parizo).

Front Populaire [fʁɔ̃ pɔpylɛʁ] (esperante Popola Fronto) estas la 301-a stacio de la Metroo de Parizo, sur linio 12, situanta inter komunumoj Saint-Denis kaj Aubervilliers. Ĝi estis malfermita kaj inaŭgurita la 18-an de decembro 2012. Inter tiu dato kaj la 31-a de majo 2022, ĝi estis la norda finstacio de linio 12. La nomo de la stacio celas memorigi pri la historia maldekstrema movado Popola Fronto de la 1940-aj jaroj.

Front Populaire
Aubervilliers - Saint-Denis
MF 67 D la tagon de malfermo de la stacio
MF 67 D la tagon de malfermo de la stacio
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Komunumo Saint-Denis / Aubervilliers
Geografia situo 48° 54′ 25″ N, 2° 21′ 57″ O (mapo)48.9068910901492.3657937639331Koordinatoj: 48° 54′ 25″ N, 2° 21′ 57″ O (mapo)
Front Populaire (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
Front Populaire (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
DEC
Front Populaire
Front Populaire
Front Populaire
Situo sur mapo de Parizo kaj ĉirkaŭurbo
Map
Front Populaire
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 2
Jara trafiko 1 948 542 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 18-a de decembro 2012
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo FPO
Metro-linio M12
Interkonektoj
Tramo-linio T08 (estonte)
vdr

Stacio redakti

La stacio situas sur Placo du Front Populaire, en la koro de La Plaine Saint-Denis, inter la komunumoj Saint-Denis (Strato Proudhon) kaj Aubervilliers (Strato des Gardinoux). Ĝi situas 1,4 kilometron for de la eksa finstacio Porte de la Chapelle, je 20 m de profundo. Ĝi priservas la malnovan industrian kvartalon en plena ŝanĝiĝo kiu entenos interalie la estontan kampuson Condorcet kaj la Parc des Portes de Paris (ankaŭ konata kiel Parc des EMGP, laŭ la nomo de la antaŭa posedanto, Entrepôts et Magasins Généraux de Paris), zonon de aktiveco kontrolitan de la grupo Icade, kun ĝiaj studioj de kino kaj televido.

Alirejoj redakti

Kvar alirejoj kunligas la Placon du Front Populaire al la stacio, el kiuj alirejo per lifto.

La stacio estas ekipita de sep rulŝtuparoj kaj tri liftoj. La kajoj de la stacio estas alireblaj al handikapitoj.

Interkonektoj redakti

Projekto redakti

Proksime redakti

  • La Plaine Saint-Denis
  • Zono de aktiveco « Les Portes de Paris » kaj ĝiaj multnombraj studioj de televido
  • Estonta Kampuso Condorcet Paris-Aubervilliers
  • Komerca centro "Le Millénaire"

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti