István KNIEZSA [iŝtvAn knieĵa], hungare Kniezsa István estis hungara lingvisto, profesoro, bibliotekisto, membro de Hungara Scienca Akademio.

István Kniezsa
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1898 (1898-12-01)
en Trstená
Morto 15-an de marto 1965 (1965-03-15) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj slovakarusinapolahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto • polisto
vdr

István Kniezsa naskiĝis la 1-an de decembro 1898 en Hungario, en Trsztena (nuntempa Trstená en Slovakio). Li mortis la 15-an de marto 1965 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Kniezsa devenis el slovaka familio. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato. Li frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1923-1928, poste li plulernis en Berlino. En 1930 li eklaboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi, sed dume li lernis en Varsovio, Krakovo kaj Lvivo. Ekde 1938 li instruis en universitatoj en Budapeŝto, Debrecen, Kolozsvár. Li ricevis premion Kossuth en 1953.

Verkaro (selekto) redakti

  • A magyar helyesírás a tatárjárásig (La hungara ortografio ĝis la tatara invado) 1928
  • A szlávok (La slavoj) 1932
  • Pseudorumänen in Pannonien und in den Nordkarpathen 1936
  • Magyarország népei a XI. században (Popoloj de Hungarujo en la 11-a jarcento) 1938
  • Erdély víznevei (Akvonomoj de Transilvanio) 1942
  • A magyar helyesírás története (Historio de la hungara ortografio) 1952
  • A magyar és szlovák családnevek rendszere (Sistemo de la hungaraj kaj slovakaj familiaj nomoj) 1965

Fontoj redakti