Jerzy Adam ŁOJEK pseŭdonomo „Leopold Jerzewski” (naskiĝis la 3-an de septembro 1932 en Varsovio, mortis la 7-an de oktobro 1986 samloke) – pola historiisto, aktivulo de opozicio en Pola Popola Respubliko. Edzo de Bożena Mamontowicz-Łojek.

Jerzy Łojek
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1932 (1932-09-03)
en Varsovio
Morto 7-an de oktobro 1986 (1986-10-07) (54-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Patro Leopold Łojek
Edz(in)o Bożena Mamontowicz-Łojek
Okupo
Okupo historiistoverkistolektoropublikigisto • ukrainianist
vdr

Vivo redakti

Filo de kuracisto majoro doktoro Leopold Łojek (1897–1940, murdita en Katin). Historiajn studojn finis en Varsovia Universitato en 1956, doktoriĝis en 1961, kaj en 1967 habilitiĝis surbaze de sia scienca akiraĵo kaj la disertaĵo Studia nad prasą i opinią publiczną w Królestwie Polskim 1815–1830 (Studoj pri gazetaro kaj publika opinio en Kongresa Pollando 1815-1830). De 1969 ligita kun Instituto pri Literaturaj Esploroj de Pola Scienca Akademio.

En 1980 Jerzy Łojek eldonis publikaĵon Dzieje sprawy Katynia o zbrodni katyńskiej (Historio de la afero pri Katin), aperigitan samizdate de Eldonejo „Głos” (Voĉo) de Antoni Macierewicz. Laborante pri la libro li vizitis i.a. Polan Instituton kaj Muzeon je la nomo al generalo Sikorski en Londono por kontroli dokumentojn. La laboraĵo aperis en 11 konataj subteraj eldonoj, estante unu el la plej popularaj subteraj printaĵoj pri la problemaro de Katin. Oficiala eldono en 1989 aperis kun 16 cenzuraj eltranĉaĵoj.

Kune kun pastro Stefan Niedzielak, Stefan Melak kaj Andrzej Szomański kreis Civitanan Komitaton de Monument-Konstruo de la Viktimoj de Katin-Krimo sur la Tombejo Powązki en Varsovio. La 31-an de julio 1981 ili starigis memorigan Katin-Krucon, kaj la 6-an de decembro 1981 inican dokumenton sub la planata monumento (ambaŭ objektoj estis tuj forigitaj de komunistaj regopovoj).

Septembre 1981 subskribis fondan deklaracion de la Kluboj de Sendependec-Servo. Pro partopreno en la opozicio kaj esplorado de la krimo de Katin estis plurfoje persekutata de la komunistaj regopovoj, kiuj i.a. kontraŭstaris atribui al li profesoran titolon.

Verkoj redakti

Li publikigis pli ol 350 artikolojn kaj 34 librojn, el kiuj multaj gajnis la nomon de furorlibroj.

Vidu ankaŭ redakti