Kamill Sándorfy
Kamill Sándorfy [ŝAndorfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sándorfy Kamill, en Kanado konata Camille Sandorfy estis hungara-kanada kemiisto, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1993). Lia patro estis Kamill Sándorfi.
Kamill Sándorfy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1920 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de junio 2006 (85-jaraĝa) en Suresnes |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Parizo • Scienca Universitato de Szeged |
Familio | |
Patro | Kamill Sándorfi |
Okupo | |
Okupo | kemiisto |
Kamill Sándorfy [1] naskiĝis la 9-an de decembro 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de junio 2006 en Parizo.
Biografio redakti
Kamill Sándorfy frekventis gimnazion en Budapeŝto, universitaton en Szeged, kie li doktoriĝis (Ph.D) en 1943, post 3 jaroj li ricevis findiplomon. Li plulernis en Sorbonne akirinta pli novan diplomon (D.Sc) en 1949. Post jaroj li translokiĝis al Montrealo por instrui en la universitato, kie li profesoriĝis en 1959. Li okupiĝis precipe pri teoria kemio, fenoloj, spektroskopio. Li ricevis kanadajn kaj ĉeĥan premiojn.