Madulain

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Madulain (stacidomo).
Madulain
Blazono de Madulain
Madulain
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malojo
Komunumaro Supra Engadino
Koordinatoj  46° 35′ 0″ N 9° 56′ 0″ O / 46.58333 °N, 9.93333 °O / 46.58333; 9.93333 (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 0″ N 9° 56′ 0″ O / 46.58333 °N, 9.93333 °O / 46.58333; 9.93333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 202
Areo 16,28 km²
Alteco 1679 m super marnivelo
Poŝtkodo 7523
Komunumkodo 3783
Mapo de Madulain

Pri la komunumo redakti

Madulain estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 202 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Madulain, la plej malgranda komunumo de Supra Engadino situas inter Zuoz kaj La Punt Chamues-ch. En la montaro sudoriente de la vilaĝo troviĝas eksklavo kun alpopaŝtaejoj, kiu ankaŭ apartenas al la komunuma teritorio.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Madulajn limas ĉe la norda pinto al S-chanf, en nordoriento al kaj oriento al Zuoz, en sudo kaj sudokcidento al La Punt Chamues-ch, kaj en nordokcidento al eksklavo de Zuoz. La montara eksklavo en sudo limas norde kaj oriente al Zuoz, en sudo al Pontresino, kaj en okcidentao al La Punt Chamues-ch.

Trafiko redakti

Tra Madulain pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Tirolo al Samedan, kie ĝi kuniĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 3 al Malojopasejo. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la trajnlinio de Retia Fervojo de Scuol-Tarasp al Sankta Maŭrico.

Lingvoj redakti

Ankoraŭ en la jaro 1880 du trionoj de la loĝantaro parolis la puteran dialekton de la romanĉa lingvo. Centjarojn poste okaze de la popolnombrado de 1980 44,68% de la loĝantaro parolis la germanan lingvon, 37,23% la romanĉan, kaj 15,96% la italan. En la jaro 2000 la parto de la germana lingvo estis jam 53,89%, dum 22,22% parolis la romanĉan, kaj 17,22% la italan.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Madulain datiĝas el la jaro 1137 Madulene. Sur rokopinto super la vilaĝo situas la ruino de la fortikaĵo Guardaval, kiun konstruigis la koira episkopo Volkardo de Novburgo. En la jaro 1377 la fortikaĵo estis feŭdo de la familio de Planta. Tamen la fortikaĵo neniam estis loĝata kaj en la 15-a jarcento forlasita. Ĝis la jaro 1543 Madulain estis parto de Zuoz. Tiam ĝis fariĝis memstara najbararo de la tribunalkomunumo Suot Funtauna Merla. Surbaze de la administracia reformo de la jaro 1851 Madulain fariĝis politika komunumo de la komunumaro Supra Engadino en la distrikto Malojo. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti