Mari Nagy
Mari NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Mari estas hungara aktoro, reĝisoro. Ŝia origina persona nomo estis Mária (Mari estas ties karesnomo).
Mari Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de majo 1961 (62-jaraĝa) en Toponár |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Balázs Viktor |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Mari Nagy [1] naskiĝis la 9-an de majo 1961 en iama vilaĝo Toponár (nuntempa urboparto de Kaposvár).
Biografio redakti
Mari Nagy jam dum la gimnaziaj jaroj deklamadis. Post la abituriento ŝi anonciĝis en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1979, sed poste ŝi aliĝis al trupo de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Ŝi komence estis sufloro kaj statisto, ekde 1983 vicaktoro. Post 3 jaroj ŝi ricevis la statuson aktoro. En 1994 ŝi forlasis la teatron pro filma rolo, poste ŝi ne ligiĝis al trupo. Ekde 2008 ŝi apartenas al Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi ricevis plurajn aktorajn premiojn inter 1991-2016. Ŝi estas edziniĝinta, ŝi naskis filon en 1988.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare:
- Rikardo la 3-a - duko Edward; Eduardo la 5-a (1982)
- Makbeto - Lady Macbeth (1993)
- Somermeznokta sonĝo - feino (1994)
- Romeo kaj Julieta - S-ino Capulet (2006)
- Reĝo Lear - Goneril (2010)
- Hamleto - aktorino (2012)
- Molière:
- La Mizantropo - Éliante (1991)
- La Avarulo - Claude (2007)
- Georgo Dandin - Madame de Sotenville (2008)
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Irina (2004); - Anfisa (2010)
Elektitaj filmaj roloj redakti
- Kabala (1982)
- Sztracsatella (1996) - asistanto de dentkuracisto
- Indián nyár (2006) - patrino
- 1945 (2017) - onklino Juli
Elektitaj reĝisoraĵoj redakti
- Endre Fejes - Gábor Presser: Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo (muzikala versio)
- András Visky: Pornó (2011)