Masakro de Lvovaj Profesoroj

Masakro de Lvovaj Profesoroj estas ekzekuto de polaj sciencistoj, lekciistoj de altlernejoj en Lvovo, okazigita matene la 4-an de julio 1941 de Einsatzkommando zur besonderen Verwendung, speciala polica unuo de SD - la sekureca servo de Nazia Germanio, post la komenco de okupado de la urbo, kaj ankaŭ ligitaj al tio ekzekutoj de tri polaj sciencistoj la 11-an kaj 26-an de julio 1941.

La monumento omaĝe al la polaj prfesoroj de Lvovo mortigitaj fare de germanoj kadre Masakro de Lvovaj Profesoroj dum la Dua Mondmilito

En historiografio oni difinas la eventojn kiel murdo de lvovaj profesoroj, sed viktimoj de tiu ĉi krimo estis ankaŭ docentoj de altlernejoj kaj membroj de iliaj familioj kaj kunloĝantoj.

Polaj sciencistoj en Lvovo sub sovetia okupado (1939-1941) redakti

 
La memor-tabulo en Pola Scienca Akademio omaĝe al la polaj profesoroj de Lvovo mortigitaj fare de germanoj kadre Masakro de Lvovaj Profesoroj dum la Dua Mondmilito en Lvovo fondita de prof.Wacław Szybalski kaj inaŭgurita/malkovrita la 24an de junio 2008 fare de James Watson - la Nobel-premiito pri Fiziologio aŭ Medicino ricevitan en la jaro 1962

Pro agresoj de Germanio kaj Sovetunio al Pollando septembre 1939, post okupado de la tuta teritorio de la Dua Pola Respubliko fare de Wehrmacht kaj Ruĝa Armeo kaj determino de la 28-a de septembro 1939 - en la traktato pri limoj kaj amikeco inter Nazia Germanio kaj Sovetunio - la germanan-sovetian limon sur okupata teritorio de Pollando, Germanio kaj Sovetunio komencis realigi siajn planojn en la teritorio de Pollando.

Situacio de la pola scienco en Lvovo estis komplika samgrade kiel politika situacio de poloj post agreso de Sovetunio al Pollando la 17-an de septembro 1939. En Lvovo ekde la 17-a de septembro 1939 ĝis la 29-a de junio 1941 okazis pluraj reprezalioj fare de NKVD rilate al scienca medio, i.a. oni malliberigis en Kozelsk kaj Starobilsk ses sciencajn laborantojn de altlernejoj, rezervaj oficiroj de Pola Armeo, kaj poste ilin murdis en aprilo-majo 1941 en KatinĤarkovo. Fine de septembro kaj en oktobro 1939 sekvis laŭvicaj arestoj inter juĝistoj, prokuroroj, funkciuloj de polico, rezervaj oficiroj, kaj sciencistoj. Oktobre 1939 sovetaj regopovoj atribuis al poloj pasivan kaj aktivan balotrajton en pseŭdobalotado al ŝtataj institucioj. Nokte de la 9-a ĝis la 10-a de decembro 1939 en Lvovo NKVD arestis ĉ. 2 mil polajn oficirojn. Inter ili estis subkolonelo de la rezervo de fervoja soldataro Kazimierz Bartel, kiun oni liberigis. Dum revizio NKVD ŝtelis al li oran horloĝon kaj profesorajn ordenojn. Unu el aliaj arestitaj polaj profesoroj estis Stanisław Grabski, arestita fine de septembro 1939. Li restis en diversaj malliberejoj ĝis la 26-a de junio 1941. Rezulte inter viktimoj de Katin ektroviĝis 44 laboristoj de pola scienco.

Famaj pafmortigitoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti