Mieczysław Gogacz

Mieczysław GOGACZ (naskiĝis la 17-an de novembro 1926 en Nadróż (distrikto Rypin - 13-a de septembro 2022) – estis profesoro de filozofio, reprezentanto de tomismo, kadre de kiu okupiĝas pri purigo de la penso de Tomaso de Akvino de aristotelismo kaj novplatonismo. Krome esploras historion de mezepoka filozofio, ontologion, sciteorion, estetikon, pedagogikon, teorion de kulturo, mistikon kaj religian vivon. Honora Civitano de Urbo Rypin.

Mieczysław Gogacz
Persona informo
Mieczysław Gogacz
Naskiĝo 17-an de novembro 1926 (1926-11-17)
en Nadróż
Morto 13-an de septembro 2022 (2022-09-13) (95-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofio de Mezepoko vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Komence ligita kun Katolika Universitato en Lublin, poste kun Akademio de Katolika Teologio, kie en la jaroj 1967–1997 estis gvidanto de Katedro pri Historio de Antikva kaj Mezepoka Filozofio kaj de Universitato de Kardinalo Stefan Wyszyński en Varsovio (estiĝinta de la Akademio de Katolika Teologio), kie laboris en katedro pri Historio de Filozofio. Ankaŭ lekciis en Varsovia Universitato, Medicina Akademio kaj Militista Teknika Akademio..

Membro de Konservatisma-Monarkisma Klubo. Kunfondinto de Scienca Societo Tomisma. Aŭtoro de kelkdeko de libroj kaj kelkcent artikoloj pri filozofia, pedagogia kaj teologia temaro.

Pli gravaj publikaĵoj redakti

  • Problem istnienia Boga u Anzelma z Canterbury i problem prawdy u Henryka z Gandawy (Problemo pri ekzisto de Dio ĉe Anselmo de Canterbury kaj problemo de vero ĉe Henriko de Gento) (1961),
  • Obrona intelektu (Defendo de intelekto) (1969),
  • Ważniejsze zagadnienia metafizyki (Pli gravaj problemoj de metafiziko) (1973),
  • Wokół problemu osoby (Pri problemo de persono) (1974),
  • Poszukiwanie Boga (Serĉado de Dio) (1976),
  • Filozoficzne aspekty mistyki (Filozofiaj aspektoj de mistiko) (1985),
  • Szkice o kulturze (Skizoj pri kulturo) (1985),
  • Człowiek i jego relacje. Materiały do filozofii człowieka Homo kaj ties rilatoj. Materialoj al filozofio de la homo) (1985),
  • Ciemna noc miłości (Malluma nokto de amo) (1985),
  • Modlitwa i mistyka (Preĝo kaj mistiko) (1987),
  • Elementarz metafizyki (Abocolibro de metafiziko) (1987)
  • Wprowadzenie do etyki (Enkonduko al etiko) (1993),
  • Platonizm i arystotelizm. Dwie drogi metafizyki (Platonismo kaj aristotelismo. Du vojoj de metafiziko) (1996),
  • Osoba zadaniem pedagogiki. Wykłady bydgoskie (Persono kiel tasko de pedagogiko. Lekcioj de Bydgoszcz) (1997).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti