Mir (kosmostacio)

Sovietunia kosmostacio (1986) - (2001)
Kosmostacio Mir

Kosmostacio Mir fotita en junio de 1998

Insignio de la kosmostacio Mir

Priskribo
Ŝipanaro: 3
Lanĉo: 19-a de februaro de 1986
Lanĉejo: Kosmodromo de Bajkonur
Reeniro: 21-a de marto de 2001
Maso: 124 340 kg
Loĝebla volumeno: 350 m3
Orbita alto: 385-393 km
Orbita inklinacio: 51,6º
Orbita periodo: 89,1 min
Orbitoj en tago: 16,716
Tagoj en orbito: 5 519 tagoj
Tagoj okupitaj: 44 592 tagoj

Mir (ruse Мир, do pacomondo) estas konstruita de Sovetunio orbita stacio, kiu ekde la enorbitigo de la unua modulo en 1986, ĝis la kontrolita deorbitigo kiu detruis ĝin en 2001, ĉirkaŭis la Teron laŭ malalta orbito. Komence Mir estis uzita nur de Sovetunio kaj kunlaborintaj ŝtatoj (programo Interkosmos). Post la disfalo de Sovetunio en stacio komencis aviadi ankaŭ kosmoaŭtoj de aliaj landoj, eĉ de Usono.

Epizodo de podkasto Kern.punkto pri kosmostacioj

Mir estis la plej granda konstruo, kiun kapablis konstrui homo en orbito (ĝis verkado de Internacia Kosmostacio).

Konstruo redakti

La Mir estis la unua kosmostacio por daŭra kaj scienca uzado. La Mir-programo sekvis la Salut-programon de la 1970-aj kaj la fruaj 1980-aj jaroj. Ties stacioj havis sciencajn kaj armeajn celojn sed konsistis el nur unu modulo. Kontraŭe la Mir konsistis el multaj moduloj, kiuj estis muntita enkosme. De 1987 ĝis 1996 ses pliaj moduloj aldoniĝis al la baza modulo. Proton-raketoj enorbitigis ĉiujn modulojn de Bajkonur, krom la kuplomodulo por kosmopramoj. Ĝi venis per la kosmopramo Atlantis de la Kosmocentro Kennedy.

Baza modulo redakti

La 19-an de februaro 1986 la baza modulo de la Mir estis enorbigata por la 27a partitago de la KPSU. Ĝi havis ses kuplomekanismojn por kosmoveturiloj kaj pluaj moduloj - la Salut-stacioj havis nur du. La Mir jam antaŭe estis planita kiel longtempa kaj granda projekto. Kvar el tiuj kuplomekanismoj estis por kuplado de pluaj moduloj. La du aksialaj kuplomekanismoj estis uzata por homportaj Sojuz-kosmoŝipoj kaj nehomportaj Progress-kosmoŝipoj. Pere de la laste nomita oni provizis la stacion per manĝaĵoj, akvo, brulaĵo kaj materialo. Oni ankaŭ levis la orbiton de la Mir kaj forigis rubon kaj malnovan materialon per Progress-kosmoŝipoj. Daŭre kuplita Sojuz-kosmoŝipo funkciis kiel savboato por forlasi la stacion en danĝerkazo. Por kialoj de sekureco la stacianaro devis eniri la Sojus-kosmoŝipon ankaŭ dum ekkuplo de alia kosmoŝipo. Ĉar maksimume nur tri kosmonaŭtoj povis eniri la Sojus-kosmoŝipon, la nombro de stacianoj estis limigata.

La baza modulo estis loĝejo kaj restadejo de la stacianaro. Ĝi krome enhavis higienajn instalaĵojn kaj la teknikajn instalaĵojn por stirado, pozicia kontrolado kaj komunikado. La startomaso estis 20,4 tunoj, la longo 13,3 metroj kaj la diametro 4,2 metroj. La energiprovizo okazis per sunpaneloj. Eblis forlasi la stacion por eksterveturila agado per senokupa kuplomekanismo. La daŭra stacianaro konsistis el du aŭ tri kosmonaŭtoj. Kelkfoje triopa vizitstacianaro aldoniĝis. En la kadro de la misio Sojus T-15 , parto de la ekipaĵo de Salut 7 estis transportata al la Mir. Tiel du soveta kosmostacioj samtempe estis en la orbito por kvin jaroj, el tiuj - krom kelkaj semajnoj - nur la Mir estis uzata.

Scienca modulo Kvant redakti

La 31-an de marto 1987 la modulo Kvant (ruse Квант, signifas Kvantumo) lanĉiĝis. La 9-an de aprilo, post malfruiĝo en la ekkuplo, ĝi kupliĝis kaj tiel estis la unua modulo por pligrandigi la stacion. Kontraŭe al la sekvaj moduloj Kvant ne dokis al la kuplonodo, sed en la definitiva pozicio ĉe la poba doko. Unu tagon poste la stacianaro de la Mir (Juri Romanenko kaj Aleksandr Lavejkin) eniris la novan modulon kaj funkciigis ĝin. Kvant funkciis kiel scienca modulo, ĉefe por astorfizika esplorado. Ĉar ĝi okupis aksialan dokon por Sojuz- kaj Progress-kosmoŝipoj, Kvant havis plian kuplomekanismon, konformaj pumpiloj kaj tuboj por transporti brulaĵo al la baza modulo. La startmaso esits 11 tunoj, la longo estis 5,3 metroj kaj la diametro estis 4,35 metroj. En 1992 sunpanelo de la modulo Kristall estis muntata al Kvant.

Scienca modulo Kvant 2 redakti

La modulo Kvant 2 lanĉiĝis la 26-an de novembro 1989 kaj dek tagojn poste estis fiksita flanke al la kuplonodo de la baza modulo. Oni uzis ĝin por optika observado de la tero kaj bioteknika eksperimentoj. Plie ĝi havis instalaĵojn por la persona higieno de la kosmonaŭtoj, vivtenan sistemon kaj plibonigitan aerkluzon. Pliaj sunpaneloj supelmentis la energiprovizon. La startmaso estis 19,6 tunoj kaj la longo estis 12,2 metroj.

Scienca modulo Kristall redakti

La tria modulo Kristall (ruse Кристалл, signifas Kristalo) lanĉiĝis la 31-an de majo 1990. Dek tagojn poste ĝi estis fiksita al la kuplonodo kontraŭ Kvant 2. Oni ĉefe konstruis ĝin por biologiaj kaj materialsciencaj eksperimentoj. Du pliaj kuplomekanismoj estis destinita por la planita kosmopramo Buran kaj ankaŭ planita teleskopo, sed neniam estis uzata.

Je la 29-a de junio 1995 la kosmopramo Atlantis dokis al la Mir (Misio STS-71). Tial Kristall devis esti translokita al la aksiala pozicio de la kuplonodo, por ke la kosmopramo ne tuŝu aŭ difektu la Mir. Poste Kristall devis esti translokota al la antaŭa pozicio, por uzi la aksialan kuplomekanismon por Sojuz- kaj Progress-kosmoŝipoj.

Kiel Kvant 2 Kristall havis pliajn sunpanelojn. Pezo kaj formato similas al Kvant 2. Por faciligi kuplado de kosmopramoj kaj havi lokon por la modulo Spektr, oni naŭdekgrade translokis ĝin al alia doko de la kuplonodo kaj aldonis specialan kuplomodulon por kosmopramoj. Unu el la sunpaneloj en 1992 estis translokata al la modulo Kvant.

Scienca modulo Spektr redakti

Je la 20-a de majo 1995 la modulo Spektr (ruse Спектр, signifas Spektro) lanĉiĝis kaj 12 tagojn poste ĝi estis fiksita al la loko de la translokita modulo Kristall. Spektr havis instalaĵojn por esplorado de la tera atmosfero, terfiszikaj procezoj kaj kosma radiado. Unuafoje modulo enhavis sciencan ekipaĵon de la NASA por la planita Kosmopramo-Mir-programo. Per la aranĝo de siaj sunpaneloj Spektr diferencas aspekte al la aliaj moduloj. 20 tunoj da startmaso similis al la aliaj moduloj. Per 14 metroj da longo Spektr estis la plej longa modulo. Post akcidento je la 25-an de junio 1997 ĝi estis tiel difekta, ke ĝi plue nur uzeblis por energiprovizo.

Kuplomodulo por kosmopramoj redakti

La 13-an de novembro 1995 la usona kosmopramo Atlantis enorbitigis kuplomodulon. Tri tagojn poste ĝi estis ligita kun la modulo Kristall. Per la 4,7 metrojn longa konstruaĵo kuplado estis pli facila ol per la antaŭe uzita kuplomekanismo por la Buran. Dum 11 kosmopramo-Mir-misioj oni okfoje uzis ĝin. Unufoje oni senpere kupliĝis al Kristall, dufoje oni proksimiĝis sen kuplo.

Esplormodulo Priroda redakti

La 23-an de aprilo 1996 la modulo Priroda (ruse Природа, signifas Naturo) lanĉiĝis kaj tri tagojn poste kupliĝis al la kuplonodo kontraŭ Kristall. Tiel la Mir atingis sian finan formon. Priroda enhavis instalaĵojn por distanca sondado kaj esploro de malfortega gravito. Per 12 metroj da longo kaj 19 tunoj da maso ĝi similis al la moduloj Kvant 2 kaj Kristall.

En la fina formo la Mir havis proksimume 135 tunoj da maso, 31 metroj da enverguro kaj 33 metroj da longo.

Eksteraj ligiloj redakti