Myles Coverdale (14881569)[1] estis angla erudiciulo, biblia bibliisto kiu unue tradukis en la anglan la Malnovan kaj la Novan Testamenton, surbaze de la esploroj de sia mentoro Vilhelmo Tindalo kaj farante uzon de du aliaj versioj latina k germana.

Majleso Koverdalo
(1488-1569)
biblia tradukisto.
biblia tradukisto.
Persona informo
Naskiĝo 1488
en Yorkshire,  Anglio
Morto 20-a de januaro 1569
en Londono,  Anglio
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Kembriĝo
Profesio
Okupo pastro • tradukisto de Biblio • tradukistoepiskopo vd
Aktiva en KembriĝoBad BergzabernExeter vd
Verkado
Verkoj Biblio de Coverdale vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Majleso Koverdalo probable naskiĝis en 1488, Graflando Yorkshire, norde de Anglio. Li studis en la Universitato de Kembriĝo kaj en 1514 li ordiniĝis sacerdoto. Influita de la angla martiro kaj riformisto Robert Barnes, kiu estis admiranto de Marteno Lutero, li montriĝis tre interesita pri la Reformo. En la predikoj faritaj sur la ambono de sia

 
La Biblio, tradukita de William Tyndale kaj Myles Coverdale, eldono 1535

preĝejo, en 1528, Koverdalo paroladis sentime, kondamnante la ekleziajn praktikojn kiujn li konsideradis kontraŭskribaĵajn tiel kiel la Komunio, la Konfeso kaj la kulto al la bildoj.

Rimarkinte ke, per tiuj malfermaj plendoj, li serioze endanĝerigis sian vivon, li decide fuĝis el Anglio kaj restis en la kontinento dum proksimume sep jaroj. En Hamburgo, Germanio, Koverdalo solidigis fortan amikecon kun malnova konato, la riformisto Vilhelmo Tindalo. Ekde tiam ambaŭ sin dediĉis al laboro por realigo de Biblio kiu estas legebla de la ordinaraj popoloj. Tamen, en 1534, Henriko la 8-a, havante defiita la papan aŭtoritatecon, havis planojn por konkretigo de ia angla biblio. La sanĝovento estis bone akceptita de Koverdalo kiu komencis sian novan verkon, kvankam li ne estis tiel bone preparita kiel sia mentoro kaj amiko Tindalo, kiu eĉ konis la grekan kaj la hebrean. Farante uzon de du tradukaĵoj latina kaj germana, Koverdalo reviziis la laboron de Tindalo, tiel ke, en 1535, lia biblio presiĝas en la kontinenta Eŭropo kun la konsento de la sama Henriko la 8-a. En 1539, Koverdalo revenis al Anglio, sed post la morto, en 1540, de sia amiko kaj protektanto Thomas Cromwell li ree revenas en ekzilon staĝinte kelkatempe en Tubingeno. En marto 1548 li reiris al sia patrio kaj estas bone akceptita de la nova reĝo Eduardo la 6-a.

En 1551, li fariĝis episkopo de Egzetero[2], tamen, kiam la katolikulino Maria Tudor sukcedis al Eduardo sur la trono de Anglio, en 1553, Koverdalo ree estas devigata fuĝi unue al Danio kaj poste al Svisio tie kie li publikigis la tri anglajn eldonojn de la Nova Testamento, akompanata de la latina teksto. En 1559 li ree iras al Anglio, tamen ne estis restarigita ĉe sia episkopeco. Inter 1564 kaj 1566 li estis rektoro en la Preĝejo de Sankta Magno, en Londono, kie li mortis en la 20-a de januaro 1569.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti