Natria laktato

kemia kombinaĵo
Natria laktato
natria laktato
Kemia strukturo de la
Natria laktato
natria laktato
3D Kemia strukturo de la
Natria laktato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Natria salo de laktata acido
  • Laktato de natrio
Kemia formulo
C3H5NaO3
CAS-numero-kodo 72-17-3
ChemSpider kodo 6049
PubChem-kodo 6286
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka pulvoro
Molmaso 112,06 g mol−1
Smiles [Na+].[O-]C(=O)C(O)C
Denseco 1.31 g/ml (60% solvaĵo) g/cm3
Fandopunkto
  • 161 kaj 162 °C
    (322 kaj 324 ;
    434 kaj 435 K)
  • 17 °C (60% solvaĵo)[2]
Bolpunkto 113 °C (235 ; 386 K)
(60% solvaĵo)
Solvebleco Akvo:Solvebla
Nutro-aldonaĵo E325
Mortiga dozo (LD50) 1000 mg/kg (muso, intravejna)
Ekflama temperaturo < 25 °C
Merck Index 15,8767
Sekurecaj Indikoj
Sekureco S24 S25
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300, H303, H316, H320
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P305+351+338, P312, P332+313, P337+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria laktato, laktato de natrioC3H5NaO3 estas natria salo de laktata acido nature produktita pere de fermentado de sukeroj devenantaj el maizoBeta vulgaris kun milda saleca gusto.

Uzoj redakti

Kiel nutro-aldonaĵo E325, natria laktato estas komerce disponebla sub likva formo, tamen ĝi same troveblas en pulvora formo. Ĝi agas kiel konservanto, acido-regulilo, kaj densigagento.

Natria laktato kelkfoje uzatas en produktoj por ŝampuoj kaj aliaj kosmetikaĵoj tiel kiel likvaj sapoj, humidigaĵoj kaj moligagento.

Biologie, laktato de natrio uzatas por trakti malregulajn korbatadojn kaŭzatajn de trodozo da kelkaj farmaciaj medikamentoj, samkiel anti-hipotensia agento kaj drogo simpatimita[1].

Ĝi same uzatas intravejne kiel fonto de bikarbonatoj por preventado kaj kontrolo de milda kaj modera metabola acidozo en pacientoj kun restrikta buŝingestado, kies oksidigaj procezoj ne estas serioze kompromitita. Tamen, la uzo de natria laktato estas kontraŭindikata pro tio ke ĝi povas kaŭzi panikokrizon en pacientoj kun paniko-malordoj.

Uzo-danĝeroj redakti

Pro tio ke oksidado necesas por pligrandigi koncentriĝon de bikarbonato, la uzo de natria laktato ne estas konsilinda al pacientoj eksperienciantaj oksigeno-mankon samkiel en denaskaj kormalsanoj akompanataj de persista cianozo. Ĝi same estas kontraŭ-indikita en hepato-malordoj[2] pro tio ke la jonoj laktataj estas nepropre metaboligitaj[3].

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Drogoj simpatimitaj estas malfortbazaj medikamentoj kiuj altigas la sangopremon.
  2. Medical Toxicology, Richard C. Dart
  3. Plumer's Principles and Practice of Intravenous Therapy, Ada Lawrence Plumer