Projekto:Azia monato 2019

Azia Monato

Vikimedia Azia monato estas federacia reta redakto-maratono, kiu celas plivastigi scion pri Azio en Vikimediaj projektoj. Ĝi okazas dum Novembro 2019 en pluraj Vikimediaj projektoj, precipe Vikipedioj. Ĝi samtempe okazas ankaŭ en la Esperanta Vikivojaĝo.

Kiel simbolo de amikeco kun Aziaj Vikimediaj komunumoj, ĉiuj partoprenantoj, kiuj kreos almenaŭ 4 artikolojn, kiuj plenumas la kriteriojn, ricevos speciale desegnitan Vikipedian poŝtkarton de la partoprenantaj landoj.

Partopenantoj, kiuj kreos plej multajn artikolojn en sia Vikimedia projekto estos honoritaj kiel „Vikipedia Azia Ambasadoro“.

Azio - la temo de la maratono
Azio - la temo de la maratono

Reguloj

Resumo: Nova artikolo (ne nur plibonigo de ekzistanta artikolo), pri Azio, bona kvalito, almenaŭ 3 000 bitokoj kaj 300 vortoj, kreitaj dum Novembro 2019, ne listo.

Specife:

  • La artikolo estas nove kreita de vi (ne disvolvita jama artikolo) de 1-a Novembro 2019 0:00 ĝis 30-a Novembro 2019 23:59 (UTK) 7-a de Decembro 2019 23:59 (UTK).
    • (la fino estis plilongigita pro unusemajna baro de interreto en Irano)
  • La artikolo estas longa almenaŭ 3 000 bitokojn kaj 300 vortojn.
  • La artikolo plenumas la kriteriojn de menciindeco.
  • La artikolo enhavas taŭgajn referencojn; malcertaj aŭ polemikaj deklaroj en la artikolo estu kontrolebla per la citaĵo(j) listigitaj en tiu artikolo.
  • La artikolo ne estas pure maŝintradukita, kaj ĝia lingvo-stilo estas natura.
  • En la artikolo ne estas grandaj problemoj (precipe atentigitaj per averto-ŝablono).
  • La artikolo ne estas listo.
  • La artikolo estas informo-plena.
  • La artikolo temas pri Azia lando, regiono, urbo aŭ alia teritorio, lingvo, socio, kulturo ktp.
  • La artikoloj publikigitaj de organizanto devas esti kontrolitaj de aliaj organizantoj.

Notoj:

  • En la fino, lokaj organizantoj de Vikipedio decidos ĉu artikolo estas akceptita aŭ ne.
  • Kiam vi kreos 4 artikolojn, kiuj plenumas la kriteriojn, vi ricevos poŝtokarton de Azia monato de 1 el la Aziaj Vikimediaj komunumoj.
  • Vikimediaj Aziaj ambasadoroj ricevos subskribitan atestilon de Aziaj Vikimediaj organizoj kaj aldonan poŝtokarton. Vidu Oftaj demandoj kaj respondoj por pliaj informoj.

Organizantoj

Esperanto kaj Libera Scio estas organizanto ĉe Esperantlingvaj projektoj

La Azian monaton en Esperantlingvaj Vikimediaj projektoj organizas Esperanto kaj Libera Scio


Partoprenu redakti

La sekva listo servas por partopreno en Vikipedio. La maratono okazas ankaŭ en Vikivojaĝo kaj ni forte proponas, ke vi konsideru vian partoprenon (ankaŭ) tie - tiel vi aldone eĉ helpos al memstarigo de Vikivojaĝo.

Por aliĝi aldonu al la fino de sekva listo (kaj redaktu laŭ vi) jenon:

# [[Uzanto:Via uzantonomo|Via uzantonomo]] - [[Konkursa artikolo 1]], [[Konkursa artikolo 2]], ...
  1. Uzanto:Crosstor - kun notoj: praktike simbola partoprenanto, mi rezignas pri premioj, en tiu jaro mi kreis ofte aziajn urbojn, mi agos same, sed ofte okazos, ke la artikolo ne estos akceptata: Mirpur Ĥas   Akceptita, Larkana   Akceptita, Sialkot   Akceptita, Sukur (Pakistano)   Akceptita, Navabŝah   Akceptita, Ĝakobabad   Akceptita, ŜikarpurLa artikolo estas malpli granda ol bezonataj 3000 bitokoj!, Kotri   Akceptita, Ĥairpur   Akceptita, Dadu   Akceptita, Tando Alahjar   Akceptita, Tando Adam   Akceptita, Umerkot   Akceptita, Ŝahdadkot   Akceptita, Badin   Akceptita, Daharki   Akceptita, Tando Muhamad Ĥan   Akceptita, Ŝejĥupura   Akceptita, Ĝang   Akceptita, Guĝrat   Akceptita, Kasur   Akceptita, Vah (urbo)   Akceptita, Okara   Akceptita, Kamoke La artikolo estas malpli granda ol bezonataj 3000 bitokoj!, Ĉiniot   Akceptita, Burevala   Akceptita, Mandi Bahaudin   Akceptita, Mardan   Akceptita, Mingora   Akceptita, Hafizabad   Akceptita, Kohat   Akceptita, Dera Ismail Ĥan   Akceptita, Turbat   Akceptita, Ĝelum (urbo)   Akceptita, Ĥuzdar   Akceptita, Pakpatan   Akceptita
    • 34 akceptitaj artikoloj (34 en Vikipedio, 0 en Vikivojaĝo)
  2. Uzanto:Fenikals - Lina Joy   Akceptita, ...
    • 1 akceptitaj artikoloj (1 en Vikipedio, 0 en Vikivojaĝo)
  3. Uzanto:Sliwinski - Antoni Tronina La artikolo estis verkita antaŭ la oficiala komenco, Viki Gabor La artikolo ne respondas al la temo
    • 0 akceptitaj artikoloj (0 en Vikipedio, 0 en Vikivojaĝo)
  4. Uzanto:rdelre - Pinatubo   Akceptita, Ŝapuro la 1-a   Akceptita, Leŭsa Altebenaĵo   Akceptita, Nacia Parko Tadoba   Akceptita
    • 5 akceptitaj artikoloj (4 en Vikipedio, 1 en Vikivojaĝo)
  5. KatamariDamacyestasludoplejbona (diskuto) 15:38, 12 nov. 2019 (UTC)
    • 0 akceptitaj artikoloj (0 en Vikipedio, 0 en Vikivojaĝo)

Rezultoj redakti

Nova Azia ambasadoro estas Crosstor, kiu verkis admirindajn 34 artikolojn!

Almenaŭ 4 akceptitajn artikolojn verkis:

  1. Crosstor (34)
  2. rdelre (5)

Gratulon al sukcesintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj!

ĉiuj artikoloj akceptitaj artikoloj
redaktantoj 6 3
artikoloj 46 40
redaktoj 234 221
grandeco 175 K 158 K

Organizoj redakti