Renan BE

komunumo de Svislando
- La mallongigo BE en Renan BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Renan.


Renan estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 851 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Renan
Blazono de Renan
Blazono de Renan
Blazono de Renan
Renan, fotita per poŝtelefono el la veturanta trajno en printempo 2005
Renan, fotita per poŝtelefono el la veturanta trajno en printempo 2005
Renan, fotita per poŝtelefono el trajno
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Courtelary
Geografia situo CH1903: 561345 / 219770 (mapo)47.1277777777786.9291666666667Koordinatoj: 47° 8′ N, 6° 56′ O; CH1903: 561345 / 219770 (mapo)
Nombro de loĝantoj 851
Areo 12,64 km²
Alteco 907 m super marnivelo
Poŝtkodo 2616
Komunumkodo 0441
Mapo de Renan
Mapo de Renan
Mapo de Renan
vdr

Geografio redakti

Renan situas en la Berna Ĵuraso ĉe la bordo de la rivero Suze, kiu fontas en sudokcidento de la komunumo, proksimume 7 kilometrojn oriente de la urbo La Chaux-de-Fonds. La komunumo konsistas el la vilaĝo Renan, kaj la setlejoj Le Plan (sur alteco de 892 m s.m. sude de la vilaĝo), Les Convers (okcidente de la vilaĝo sur alteco de 890 m s.m. konsistante el multnombraj izolitaj bienoj kaj domgrupoj) kaj Envers des Convers (sur alteco de 959 m s.m. en la supra parto de la valo).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,64 km², de kiuj 33,5% estas kovritaj de arbaro, 59,9% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Renan limas en nordo al La Ferrière, en oriento al Sonvilier, en sudo al Val-de-Ruz (NE) (respektive antaŭ la komunuma kuniĝo en sudsudoriento al Chézard-Saint-Martin, en sudo al Cernier, en sudsudokcidento al Fontaines), kaj en okcidento al La Chaux-de-Fonds (NE).

Trafiko redakti

Tra Renan pasas la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Bielo al La Chaux-de-Fonds kaj flanka vojo kondukas de Renan al la montpasejo Vue des Alpes. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 20 kilometrojn oriente de la komunumo apud Soncéboz-Sombeval. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Renan datiĝas el la jaro 1372 kiel Renens. Kiel havaĵo de la Abatejo Saint-Imier Renan apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Erguel.[3] De 1797 ĝis 1815 Renan kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Deperatemento Mont Terrible kaj poste al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Renan voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti