Rezső Vári [reĵO vAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vári Rezső estis hungara filologo, instruisto, profesoro, membro (korespondanta en 1906, ordinara en 1926) de Hungara Scienca Akademio. Ĝis 1890 lia familia nomo estis Weisz.

Rezső Vári
Persona informo
Naskonomo Weisz Rudolf Ferenc Károly
Naskiĝo 5-an de decembro 1867 (1867-12-05)
en Buda
Morto 17-an de majo 1940 (1940-05-17) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Rezső Vári [1] naskiĝis la 5-an de decembro 1867 en Buda. Li mortis la 17-an de majo 1940 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rezső Vári frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Budapeŝto inter 1885-1889, fine helpe de stipendio li esploris en bibliotekoj en Italio, Francio, Germanio, Anglio, Hispanio. Hejmenveninta en 1893 li instruis en gimnazio en Budapeŝto. Ekde 1897 li instruis en Universitato de Budapeŝto, kie li atingis la rangon titulara eksterordinara profesoro. Dum la 1-a mondmilito li laboris en instituto en Romo. Li okupiĝis precipe pri historio de Bizanco.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • De diagramma in hymnis Homericis (1889)
  • Bölcs Leó császárnak „A hadi taktikáról” szóló munkája (1898)
  • Incerti Scriptoris Byzantini X. Liber de re militari (1901)
  • A magyar honfoglalás kútfőihez (1902)
  • A classica philologia encyclopaediája (1906)
  • A görög tudomány az ókorban (1911)
  • Klasszikafilológiánk (1927)

Fontoj redakti