Seán MacBride (naskiĝis la  26-an de januaro 1904(nun 1904-01-26) en Parizo kaj mortinta la 15-an de januaro 1988 en Dublino) estis irlanda advokato, ĵurnalisto, diplomato, pacaktivulo kaj politikisto, ĉeestinta la internacian medion.

Seán MacBride
Nobel-premiito
Persona informo
Seán MacBride
Naskiĝo 26-an de januaro 1904 (1904-01-26)
en Parizo
Morto 15-an de januaro 1988 (1988-01-15) (83-jaraĝa)
en Dublino
Tombo Glasnevin Cemetery vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco FrancioIrlando vd
Alma mater Universitato-Kolegio de DublinoLycée Saint-Louis-de-Gonzague vd
Partio Clann na Poblachta • Sinn Féin vd
Familio
Patro John MacBride vd
Patrino Maud Gonne vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikistoĵurnalisto • pledadvokato • advokato vd
Laborkampo politikointernaciaj rilatojdiplomatiohomaj rajtoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis stabestro de la Irlanda Respublika Armeo kiun li forlasis en 1936 por iĝi politikisto. Li estas kunfondinto de Amnestio Internacia kaj en 1974, li ricevis la Nobel-premion pri paco pro esti homo kiu "mobilizis la konsciencon de la mondo en la batalo kontraŭ maljusto". Li estis la Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj por Namibio.

Eksteraj ligiloj redakti

La Macbride raporto "Komunikado kaj Socio Hodiaŭ kaj Morgaŭ, Multaj Voĉoj Unu Mondo, Al nova pli justa kaj pli efika monda informo- kaj komunikado-ordo". Kogan Page, London/Uniput, Novjorko/Unesko, Parizo. Unesko, 1980.

Vidu Ankaŭ redakti