Steffen Möller (naskiĝis la 22-an de januaro 1969 en Wuppertal) estas germana aktoro, verkisto kaj kabaredisto loĝinta kaj ludanta en Pollando. Li nun loĝas en Heidelberg.

Steffen Möller
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1969 (1969-01-22) (55-jaraĝa)
en Wuppertal
Lingvoj germanapola
Ŝtataneco GermanioPollando
Okupo
Okupo aktoro • universitata instruisto • verkisto • filmaktoro • televida aktoro • kabaredisto • tradukisto
vdr

Vivo redakti

Steffen Möller naskiĝis kiel filo de profesoro pri teologio Christian kaj instruistino pri religio Sigrun kaj havas du pli junajn fratojn Tilman kaj Julian. Li partoprenis humanisman gimnazion en Wuppertal, kie abiturientiĝis. En la lernejo aktivis en kabaredo. Post soldatservo, en Libera Universitato Berlino studis teologion kaj filozofion. Kurson de la pola lingvo frekventis en Krakovo. Post fino de la studoj en 1994 revenis al Pollando, kie laboris unue kiel instruisto de la germana lingvo en Liceo je la nomo al Jadviga en Varsovio, kaj poste lekciisto de la germana lingvo en Varsovia Universitato.

Li estas konata de kelkaj televidaj programoj, kiel ekzemple Europa da się lubić (Eŭropo ŝatindas). Steffen Möller eldonis du muzikajn diskojn kun siaj spektakloj: "Niemiec na Młocinach" (Germano en la varsovia kvartalo Młociny) kaj "E, tam, Unia!" - ŝerce pri la Eŭropa Unio. Li ankaŭ estas aŭtoro de la libro "Polska da się lubić" (Pollando ŝatindas), kiu estis ankaŭ eldonita germane sub la titolo "Viva Polonia" (Vivu Pollando). Oktobre 2010 aperis pola traduko de lia libro pri la klasika muziko – "Moja klasyczna paranoja" (Mia klasika paranojo).

Distingoj redakti

Publikaĵoj redakti

  • 2006 Polska da się lubić. Mój prywatny przewodnik po Polsce i Polakach (Pollando ŝatindas. Mia privata gvidlibro pri Pollando kaj poloj), Wydawnictwo Publicat, ISBN 83-245-1062-1
  • 2009 Viva Polonia. Als deutscher Gastarbeiter in Polen, Fischer Taschenbuch Vlg., ISBN 978-3-86610-558-4
  • 2010 Moja klasyczna paranoja, Wydawnictwo WAB, ISBN 978-83-7414-845-0
  • 2012 Expedition zu den Polen: Eine Reise mit dem Berlin-Warszawa-Express, Malik Verlag, ISBN 978-3-89029-399-8

Muzikaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti