Urbanus Rhegius (germane: Urban Rieger) (1489-1541) estis germana teologo, reformaciisto, profesoro pri rektoriko kaj poezio, tiam kiam, en 1517, li estis fariĝis laŭrokronita poeto[1] de la imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459-1519). Lia unua teologia verko, Pri la digneco de la pastroj, eldonita en 1519, estis granda kolekto da bibliaj kaj patriotaj citaĵoj celante reliefigi la sanktecon de la klerika ofico kaj la devoj kiujn ĝi trudas al la posedantoj de tiaj titoloj.

Urbanus Henricus Rhegius
(1489-1541)
gravuraĵo de Urbanus Rhegius
gravuraĵo de Urbanus Rhegius
Persona informo
Naskiĝo majo1489
en Langenargen, apud Landau,  Germanio
Morto 23-a de majo 1541
en Celle,  Germanio
Religio luteranismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Frajburgo, Universitato de Tübingen, Universitato de Ingolstadt, Universitato de Bazelo
Profesio
Alia nomo Huldericus Stratus • Ulrich Stratus vd
Okupo teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de protestanta pastro Konrad Rieger. Li studis teologion kaj liberalartojn en 1520 kaj ricevis sian doktoriĝan titolon pri teologio en la Universitato de Bazelo. En Frajburgo, li bakalaŭriĝis kaj tie li vivis kun Udalrikus Zasius (1461-1536). En Ingolstadt, li akiris sian majstrecon pri artoj, kaj tie Johannes Eck (1468-1543) invitis lin por esti profesoro pri rektoriko kaj poezio. Reprenante la studon pri teologio, li ekloĝis en Konstanco kaj kiel humanisto maltrankvila pri la reformo de la klerikularo, li ordiniĝis pastro en 1519.

En 1520, li fariĝis predikisto en la katedralo de Aŭgsburgo kaj en decembro 1521, li estis forigita de tiu posteno pro siaj luteranaj vidpunktoj, tamen, en 1523, la urba konsilantaro en Aŭgsburgo lin invitis pri lia reveno. En decembro 1524, li formale adoptis la luteranismon, kaj konsekvence li refoje devis lasi la urbon en 1530. Li pasis siajn restantajn tagojn kiel reformisto kaj respondeculo pri la preĝejo en la duklando Brunsvigo-Luneburgo.

Selektitaj verkoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti