Vitória de Santo Antão

Vitória de Santo Antão estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato Pernambuko.

Vitória de Santo Antão
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 55.600–55.699
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 134 110  (2022) [+]
Loĝdenso 399 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 8′ S, 35° 18′ U (mapo)-8.1263888888889-35.3075Koordinatoj: 8° 8′ S, 35° 18′ U (mapo) [+]
Alto 707 m [+]
Areo 335,942 km² (3 359 4.2 ha) [+]
Vitória de Santo Antão (Brazilo)
Vitória de Santo Antão (Brazilo)
DEC
Vitória de Santo Antão
Vitória de Santo Antão
Situo de Vitória de Santo Antão

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vitória de Santo Antão [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Vitória de Santo Antão situas sur ebenaĵo en orienta parto de la lando. La najbaraj municipoj estas Glória do Goitá, Pombos, Moreno, Escada, Cabo de Santo Agostinho, São Lourenço da Mata. Recife (kun Atlantiko) troviĝas 45, Maceio 178, Natalo (Brazilo) 260, Salvador de Bahio 645, Teresina 896, São Luís 1172, Belo Horizonte 1608, Braziljo 1615, Belém 1638, Goiania 1789, Nova Iguaçu 1847, Rio-de-Ĵanejro 1850, Campinas 2071, Guarulhos 2086, San-Paŭlo (urbo) 2097, Curitiba 2426, Campo Grande 2489, Manaus 2792, Porto Alegre 2947 km.

 
Panoramo en Vitória de Santo Antão

Historio redakti

La unuaj portugaloj alvenis en 1626. Baldaŭ oni okupiĝis pri sukerkanoj. La oficiala fondiĝo okazis en 1811.

Ekonomio redakti

En plena municipo de Vitória de Santo Antão oni okupiĝas pri komerco, industrio (produktado de okulvitroj, manĝaĵoj, trinkaĵoj), agrikulturo (sukerkanoj, citronoj, brutoj).

Klimato redakti

 
Panoramo en Vitória de Santo Antão

Vitória de Santo Antão apartenas al la tropika klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 24 °C, ĝi ŝanĝiĝas inter 16-32 °C. Jare pluvas po 1211 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter marto-aŭgusto.

Trafiko redakti

Vitória de Santo Antão situas laŭvoje inter Recife kaj Caruaru.

Fontoj redakti