Stanisław Rzewuski

Stanisław Rzewuski blazono Krzywda (naskiĝis la 24-an de junio 1806 en Vieno, mortis la 2-an de julio 1831 en Krakovo) – esploristo de literaturo kaj filologo, historiisto de filozofio kaj filozofo, historiisto pri militistiko.

Stanisław Rzewuski
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1806 (1806-06-24)
en Vieno
Morto 2-an de julio 1831 (1831-07-02) (25-jaraĝa)
en Krakovo
Ŝtataneco PollandoGermanioĈeĥio vd
Familio
Dinastio House of Rzewuski vd
Patro Wacław Seweryn Rzewuski vd
Patrino Aleksandra Franciszka Rzewuska vd
Profesio
Alia nomo Stanisław Stanisławski vd
Okupo historiistofilozofo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Filo de orientalisto Wacław Seweryn Rzewuski kaj Aleksandra Franciszka el Lubomirski-familio, artistino kaj verkistino. Pli aĝa frato de Leons (Leono). Infanecon pasigis en Vieno kaj Opole Lubelskie. Unue lernis en Vieno, kaj poste kun la frato studis en universitato de Parizo, kie en 1824 akiris doktorecon pri filozofio. Al Pollando revenis tra Germanio, Aŭstrio kaj Ĉeĥio. En Varsovio frekventis al tiea Aplika Lernejo de Artilerio kaj Inĝenierio. En 1827 ricevis gradon de subleŭtenanto en restadanta en Grójec la unua malpeza kompanio de infanteria artilerio de Pola Reĝlando. Pro pli frua pneŭmonio, estis plurfoje feriigata kaj forveturis kuraccele al sanigaj akvoj.

En 1828 nuptis Józefa Walicka. En 1829 estis enoficigita al Arsenalo kaj ekloĝis en Varsovio. Mortis apenaŭ en la aĝo de 25 jaroj.

Kreado redakti

Li verkis interalie De la poésie lyrique et en particulier de Jean Kochanowski, lyrique polonais. (ThsLe pour le doctorat Ls lettres) (Parizo 1824) kaj gravan disertaĵon Myśli o zastosowaniu fizjologii do historii, mianowicie polskiej (Penso pri apliko de fiziologio al historio, nome la pola; 1830).

Bibliografio redakti