Malnova Urbo (Košice)

(Alidirektita el Staré Mesto (Košice))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Malnova Urbo

Malnova Urbo (slovake: Staré Mesto) estas la iama origina, historia urbo de la nuna grandurbo Košice en Slovakio. Ĝia nomo estis Kassa dum periodo de Hungara reĝlando.

Malnova Urbo
slovake: Staré Mesto
urba parto
Historia centro de Košice, strato Hlavná
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Staré Mesto
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Košice 1
Historia regiono Abov
Parto de Košice
Memorindaĵoj Orientslovaka muzeo, Slovaka teknika muzeo
Strato Hlavná
Rivero Hornád
Situo Staré Mesto
 - alteco 208 m s. m.
 - koordinatoj 48° 43′ 15″ N 21° 15′ 28″ O / 48.72083 °N, 21.25778 °O / 48.72083; 21.25778 (mapo)
Distrikta urbo Košice
Areo 4,3417 km² (434,17 ha)
Loĝantaro 20 396 (31.12.2008)
Denseco 4 697,7 loĝ./km²
Unua skribmencio 1230
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 040 01
Telefona antaŭkodo +421-55
Aŭtokodoj KE
NUTS 598186
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Košice
Situo enkadre de Košice
Situo enkadre de Košice
Vikimedia Komunejo: Staré Mesto (Košice)
Retpaĝo: www.kosice-city.sk
Portalo pri Slovakio
Strato Hlavná en Košice en Malnova Urbo
Strato Hlavná en Košice en Malnova Urbo
Domo de Almozpetanto en Košice

Situo redakti

Staré Nesto situas laŭ Hornád, laŭ la iama komerca vojo (nomata ankaŭ vinovojo) Tokaj-Krakovo.

Historio redakti

La unua mencio okazis en 1230. Košice havis gravan rolon en la hungara historio. Ĝi ricevis la rangon libera reĝa urbo en 1347. Parlamentado okazis en la urbo en 1374. En 1449 la husanoj estre de Johano Jiskra venkis la hungarojn. En 1604 princo de Transilvanio Stefano Bocskai okupis la urbon kaj komunukis liberecon de religioj. Post kelkaj jaroj tie mortis Bocskai. Princo de Transilvanio Gábor Bethlen en 1619 okupis la urbon, en 1625 edziĝis. Tie oni elektis princo de Transilvanio Georgo Rákóczi en 1644. Oni fondis ĉeflernejon kaj presejon en 1657. En 1677 la aŭstroj okupis la urbon kaj ili konstruis pli novan fortikaĵon, kiun grafo Emeriko Thököly okupis en 1682, sed iom poste la aŭstroj reokupis ĝin. En 1703 la urbo solene akceptis Francisko Rákóczi la 2-a, kiu elektis ĝin sia ŝatata urbo.

En 1910 la urbo estis departementejo de Abaúj-Torna, en la urbo loĝis 44 211 da homoj (33 350 hungaroj, 6547 slovakoj, 3189 germanoj, 453 poloj, 227 ĉeĥoj kaj 210 rutenoj). La ĉeĥa armeo okupis la urbon en 1918, sed la tiam komunista hungara armeo reokupis ĝin en 1919. Post Traktato de Trianon Košice igis parto de Ĉeĥoslovakio. Laŭ la Arbitracio de Vieno Kassa rehungariĝis. En 1941 nekonataj flugmaŝinoj bombatakis la urbon, sekve Hungario atakis Sovetunion. En 1944 la Ruĝa Armeo okupis la urbon, la regiono apartenis denove al Ĉeĥoslovakio, poste prezidanto Beneš tie deklaris dekretojn, laŭ kiu la hungaroj perdis siajn rajtojn, parte ili estis deportitaj. Dum la socialismo ĉirkaŭ la historia urboparto novaj kvartaloj formiĝis. Nun la interna urboparto estas zono de piedirantoj.

Pentopolis redakti

Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko. La loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920), poste laŭ la nuna slovaka formo:

Vidindaĵoj redakti