Szilárd Bogdánffy

hungara episkopo

Szilárd Bogdánffy [silArd bogdAnfi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bogdánffy Szilárd Ignác estis hungara katolika pastro, episkopo, instruisto, beatulo.

Szilárd Bogdánffy
Szilárd Bogdánffy
Szilárd Bogdánffy
Persona informo
Naskonomo Szilárd Ignác Bogdánffy
Naskiĝo la  21-an de februaro 1911(nun 1911-02-21)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Feketetó
Morto la 1-an de oktobro 1953
en  Rumanio Aiud
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco Hungara reĝlandoReĝlando Rumanio
Alma mater Piarist High School, Timișoara
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Szilárd Bogdánffy[1] naskiĝis la  21-an de februaro 1911(nun 1911-02-21) en Feketetó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Crna Bara (Ĉoka) en Serbio), li mortis la 1-an de oktobro 1953 (laŭ wikidata la 2-an de oktobro 1953) en Aiud (Rumanio).

Desegnaĵo pri Szilárd Bogdánffy

Biografio redakti

Szilárd Bogdánffy maturiĝis en piarista gimnazio en Timișoara en 1929, poste li studis 2 jarojn teologion en akademio en la sama urbo, fine li diplomiĝis en teologia instituto en Budapeŝto en 1933. Li revenis al Rumanio kaj en la sekva jaro li pastriĝis en Oradea. Inter 1935-1939 li instruis, dum en 1937 li akiris plian diplomon pri grekokatolia teologio. Pro nacieca partopreno li estis kaptita kaj transdonita al Hungario, kie li instruis. Tamen en 1940, parto de Transilvanio denove apartenis al Hungario dum 5 jarojn, tial Bogdánffy revenis al tiu landparto kaj li daŭris la instruadon en pluraj lokoj. En 1949 sekrete li episkopiĝis en Bukareŝto, sed en la sama jaro li denove arestiĝis kaj mortis en prizono. Postmorte li beatiĝis en 2010.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. hungarlingva datenaro de muzeo