Tanya TAGAQ (naskiĝinta, kiel Tanya Tagaq GILLIS, la 5-an de majo 1975 en Iqaluktuuttiaq, Nunavuto, Kanado) estas inuita kanada gorĝokantistino. Ŝi ĉeestis la bazlernejon en la hejma vilaĝo, kaj iris 15-jara al Jelonajfo por ĉeesti mezlernejon. Tie ŝi komencis praktiki la gorĝokantadon. Poste, studante vidajn artojn ĉe la Nov-Skotia Kolegio de Arto kaj Fasonado (NSCAD), ŝi ellaboris sian stilon de unuopa gorĝokantado (tian muzikon tradicie faras duopo de kantistinoj).

Tanya Tagaq
Tanya Tagaq (2007)
Tanya Tagaq (2007)
Bazaj informoj
Naskonomo Tanya Tagaq Gillis
Alie nomata Tagaq
Naskiĝo 5-an de majo 1975 (1975-05-05) (48-jaraĝa)
en Golfo Kembriĝo
Ĝenroj gorĝokantado, voĉa muziko, popola muziko
Profesio gorĝokantisto, kantverkisto, pentristo
Tipo de voĉo gorĝa
Aktivaj jaroj ĉ. 2005 – nun
Eldoninto Jericho Beach Music
Six Shooter Records
Ipecac Recordings
Retejo http://www.tanyatagaq.com/
Persona informo
Naskonomo Tanya Tagaq Gillis
Aliaj nomoj Tagaq
Lingvoj anglahispanaInuita
Ŝtataneco Kanado
Alma mater NSCAD University • Sir John Franklin High School
Infano 1
Okupo
Okupo kantisto • gorĝokantisto • vidartisto • muzikisto
TTT
Retejo http://tanyatagaq.com
vdr

Ŝi fariĝis konata ekde 2005, kantante ĉe popolmuzikaj kongresoj, kaj internacie famiĝis pro kunlaborado kun Björk. Kvankam ŝi plej konatiĝis pro sia kantado, ŝi estas ankaŭ sukcesa pentristo; interalie ŝiajn artaĵojn oni uzis sur la kovriloj de la telefonnumeraro en la Nordokcidentaj Teritorioj en 2003.

Premioj redakti

  • 2006 Premioj Juno, nomumita: Aboriginal Recording of the Year, Sinaa
  • 2009 Premioj Juno, nomumita: Indiĝena Registraĵo de la Jaro kaj Instrumenta Albumo de la Jaro, Auk/Blood (ᐊᐅᒃ)
  • 2014 Muzikpremio Polaris, premiita: Animism
  • 2014 Canadian Folk Music Pushing the Boundaries Award
  • 2015 Premioj Juno, nomumita: Alternativa Albumo de la Jaro, Animism
  • 2015 Premioj Juno, premiita: Indiĝena Registraĵo de la Jaro, Animism
  • 2015 Okcidentkanadaj Muzikpremioj, premiita: Indiĝena Registraĵo de la Jaro, Spirita Registraĵo de la Jaro kaj Monda Registraĵo de la Jaro.

Diskoj redakti

Fontoj redakti

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.