Tišina
Tišina, hungare Csendlak estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska. Administre apartenas al Tišina ankoraŭ la jenaj 11 vilaĝoj: Borejci, Gederovci, Gradišče, Krajna, Murski Črnci, Murski Petrovci, Petanjci, Rankovci, Sodišinci, Tropovci, Vanča vas. Ĝis 1887 la oficiala hungara loknomo estis Tissina, poste pro hungariga politiko uziĝis la nova nomo.
Tišina | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 408 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 39′ N, 16° 6′ O (mapo)46.65555616.093333Koordinatoj: 46° 39′ N, 16° 6′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 38,8 km² (3 880 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tišina [+] | |||
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Murska Sobota troviĝas 8 km-ojn for.
Historio redakti
En 1910 loĝis tie 372 da homoj (slovenoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 2002 loĝis en la municipo 3990 homoj, (3889 slovenoj, 85 ciganoj, 5 hungaroj).
Vidindaĵo redakti
- katolika preĝejo el la 14-a jarcento
Famuloj redakti
En la iama Csendlak mortis pastro, slovena patrioto Ferenc Ivanóczy.