Tibor Kállay

hungara ekonomikisto, politikisto

Tibor Kállay [kAlai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kállay Tibor estis hungara politikisto, ministro, ekonomikisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagykállói.

Tibor Kállay
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1881 (1881-01-06)
en Budapeŝto
Morto 24-an de majo 1964 (1964-05-24) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr
Tibor Kállay en 1925

Tibor Kállay [1] naskiĝis la 6-an de januaro 1881 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de majo 1964 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tibor Kállay frekventis gimnazion en Debrecen, universitaton en sia naskiĝurbo, poste li estis soldato en Vieno. En 1906 li eklaboris en ministerio pri financo, li estis sekretario en 1912. Dum la Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis unue al Szeged, poste al Vieno. Post falo de la Soveto li estis subministro, poste li respondecis pri financa disiĝo de Aŭstrio-Hungario. Li partoprenis en Traktato de Trianon, poste li denove ricevis postenon en la financministerio. Inter 1921 kaj 1924 li estis ministro pri financoj, inter 1922 kaj 1935 parlamenta deputito. En 1924 li fondis la memstaran Hungaran Nacian Bankon.

Li edziĝis dufoje, li havis nur solan filon.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Kállay Tibor beadványa a Jóvátételi Bizottsághoz (1923)
  • A munkanélküli jövedelemről és vagyonról - előadás a Cobden Szövetség Szemináriumában 1936 február 25-én (1937)
  • Ungarn im neuen Europa (1942)

Fontoj redakti