Till Brönner (naskiĝis la 6-an de majo 1971 en Viersen) estas germana trumpetisto, kantisto, komponisto kaj muzikaranĝisto.

Till Brönner
Till Brönner en 2008
Till Brönner en 2008
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1971 (1971-05-06) (52-jaraĝa)
en Viersen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Aloisiuskolleg
Okupo
Okupo komponisto • trumpetisto • ĵazmuzikisto • universitata instruisto • kantistoaranĝisto
TTT
Retejo http://tillbroenner.com/
vdr

Kariero redakti

Brönner faris en 1990 sian abituron ĉe la jezuita lernejo Aloisiuskolleg en Bonn-Bad Godesberg. Jam tie li orelfrapis per sia talento je diversaj lernejaj orkestroj: Klasika lerneja orkestro, ĵazbandego aŭ eklezia popularmuziko (kune kun Stefan Raab) samkiel en la akompanbando de la unua verko de Andrew Lloyd Webber Joseph and the Amazing Technicolor Dreamcoat. Li studis ĵazan trumpetludon ĉe la Muzikaltlernejo je Kolonjo. Al liaj plej gravaj instruistoj apartenas Malte Burba kaj la usona ĵaztrumpetisto Bobby Shew. Brönner muzikis en la berlina bandego de Radio RIAS. Lia unua propra muzikalbumo Generations of Jazz kun Ray Brown, Jeff Hamilton, Frank Chastenier kaj Gregoire Peters aperis en 1993. Li ricevis la Premion de la Germana Sondiska Recenzo kaj la Premion de la Germana Sondisko-Industrio. Sekvatempe li muzikis kun internaciaj ĵazgranduloj kiel Dave Brubeck, Tony Bennett, Mark Murphy, James Moody, Monty Alexander, Nils Landgren same kiel Klaus Doldinger kaj Joe Sample kaj koncertvojaĝis en 2003 kun soŭlkantistino Joy Denalane. Krome li produktis kaj komponis por Hildegard Knef la albumon 17 Millimeter (1999) kaj verkis filmmuzikojn por Jazz seen kaj Höllentour de Pepe Danquart.

Fine de aprilo de 2006 aperis lia studioalbumo Oceana verkita en Los-Anĝeleso. Sur la disko gastmuzikas interalie Madeleine Peyroux kaj Carla Bruni. En 2002 li produktis kun la popularmuzika bando No Angels la svingmuzikan albumon When the Angels Swing, por kiu li aranĝis la popularmuzikajn furorkantojn de la ensemblo por bandega orkestro laŭ stilo de svingo. En 2006 li produktis por baritono Thomas Quasthoff la ĵazalbumon Watch What Happens, je kiu li ankaŭ kunmuzikis kiel trumpetisto.

Ekde 2004 ĝis marto 2010 li muzikis kaj estris la moderatoris dum la serio Talkin' Jazz de la Arta kaj Ekspozicia Halo de la Feeracia Respubliko Germanujo en Bonno kun sia bando kaj selektaj gastoj, inter ili Paul Kuhn, Mousse T., Stefan Raab, Anke Engelke, Thomas Quasthoff, Nana Mouskouri kaj multaj aliaj. La 5-an de marto 2010 Peter Kraus estis lia lasta gasto de la serio. En 2009 li ludis kiel unu el la gastmuzikistoj la flugilkornajn partiojn sur la albumo Touch de la fama svisa elektronikmuzika duopo Yello.

En 2009 Brönner profesoriĝis ĉe la Muzikaltlernejo Carl Maria von Weber je Dresdeno. Ekde la vintra duonjaro 2009/2010 li instruas kune kun Malte Burba en la fakaro ĵazo, rokmuziko kaj popularmuziko.[1]

Ekde aŭgusto ĝis novembro de 2010 Brönner estis kune kun Sarah Connor kaj George Glueck ĵuriano kaj patrono de la talentspektaklo X Factor dissendita de la televidstacioj RTL kaj VOX. Li ricevis la kategorion pli-aĝaj-ol-25-jaroj kaj gajnis la konkurson kun sia kandidatino Edita Abdieski. Dum la dua stafeto, kiu komencis la 30-an de aŭgusto 2011, li denove estis ĵuriano kaj protektanto kaj ektenis denove la kategorion de la ekde-25-jaruloj. La 6-an de decembro 2011 Brönner denove gajnis la spektaklon per sia kanditato David Pfeffer.

Brönner loĝas en Berlino kaj estas patro de unu filo.[2]

Distingoj redakti

Brönner ricevis en 2007, 2008 kaj 2009 kaj la muzikpremion Echo laŭ la kategorio „ĵazo landvasta / mondvasta“. En la jaro 2009 ricevis Gremion la la kategorio Plej bona instrumenta ĵazsoloo por sia soloo je la peco Seven Steps to Heaven de la usona kantensemblo Take 6.

Diskaro redakti

Albumoj redakti

  • 1993: Generations of Jazz
  • 1995: My Secret Love
  • 1996: German Songs
  • 1996: Midnight
  • 1998: Love
  • 2000: Chattin with Chet (omaĝo al Chet Baker)
  • 2001: Jazz Seen (filmmuziko)
  • 2002: Blue Eyed Soul
  • 2004: That Summer
  • 2005: Höllentour (filmmuziko)
  • 2006: Oceana (kun Carla Bruni kaj Luciana Souza)
  • 2007: The Christmas Album ( kun Curtis Stigers, Yvonne Catterfeld)
  • 2008: Rio ( kun Annie Lennox, Aimee Mann, Sérgio Mendes, Milton Nascimento, Melody Gardot, Vanessa da Mata, Luciana Souza, Kurt Elling)
  • 2010: At the End of the Day

Lumdiskego redakti

  • 2005: A Night in Berlin

Traktaĵo redakti

Till Brönner: Talking Jazz, Kolonjo, Kiepenheuer & Witsch 2010, ISBN 978-3-462-04167-5.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti