Tobias Michael Carel Asser

Alidirektilo

Alidirektas al:

Tobias Michael Carel Asser (La 28-an de‏ aprilo 1838 - 29-a de julio 1913 ) estis juristo kaj ŝtatisto nederlanda de juda - sefarada deveno, gajninto de la Nobel-premio pri paco en 1911, kune kun la aŭstro Alfred Hermann Fried.

Tobias Michael Carel Asser
Nobel-premiito
Persona informo
Tobias Michael Carel Asser
Naskiĝo 28-an de aprilo 1838 (1838-04-28)
en Amsterdamo
Morto 29-an de julio 1913 (1913-07-29) (75-jaraĝa)
en Hago
Tombo Oud Eik en Duinen vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de LejdenoUniversitato de Amsterdamo vd
Familio
Patro Carel Daniël Asser vd
Patrino Rosette Henry Godefroi vd
Infanoj Carel Daniël Asser vd
Profesio
Okupo juristojuĝistopolitikistoadvokatoprofesorodiplomato • universitata instruisto vd
Laborkampo juro vd
Aktiva en Amsterdamo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Asser naskiĝis en 1838 en Amsterdamo de riĉa juda familio. Lia avo kaj patro praktikis juron kaj lia onklo estis la ministro pri justico de Nederlando. Asser akiris sian edukon en la universitatoj de Leiden kaj Amsterdamo, kie li ankaŭ servis kiel profesoro pri privata internacia juro . Samtempe li ankaŭ gvidis politikan karieron, kiu komenciĝis en 1875 per lia nomumo kiel jura konsilisto en la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, kaj poste kiel membro de la Nacia Konsilio kaj kiel senpostena ministro en la registaro (1904).

Asser partoprenis kiel la nederlanda reprezentanto ĉe la du pacaj konferencoj en Hago (1899 kaj 1907). Krome li estis ŝlosila aktivulo en la eŭropa paca movado kaj ludis gravan rolon en fondo de la Instituto de Internacia Juro en Belgio en 1873. Li poste helpis establi la Konstantan Tribunalon de Arbitracio en Hago (fondita en 1899), kio kaŭzis la kreadon de la Akademio de Internacia Juro en Hago. En 1911 li gajnis la Nobel-premio pri packune kun Alfred Herman Fried.

La Institucio T. M. K. Asser (nederlande: T.M.C. Asser Instituut) por la studo de internacia juro en Hago (fondita en 1965 ) nomiĝas laŭ li.

Eksteraj ligiloj redakti