Treitolo

kemia kombinaĵo
Treitolo
Kemia formulo
C4H10O4
Treitolo
Bastona kemia strukturo de la
Treitolo
Treitolo
Tridimensia kemia strukturo de la Treitolo
Treitolo ĉeestas en la manĝeblaj fungoj konataj kiel Armillaria mellea
Treitolo ĉeestas en la manĝeblaj fungoj konataj kiel Armillaria mellea.
Alternativa(j) nomo(j)
CAS-numero-kodo 2418-52-2
ChemSpider kodo 147828
PubChem-kodo 169019
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka aŭ kremkolora solidaĵo[1]
Molmaso 122,121 g mol−1
Denseco 1,43 g/cm−3[2]
Fandpunkto 89°C [3]
Bolpunkto 330°C [4]
Acideco (pKa) 13,27
Refrakta indico  1,5370
Ekflama temperaturo 208,7°C [4]
Solvebleco Akvo:solvebla
Solvebla en Nesolvebla en etero kaj benzeno
Mortiga dozo (LD50) 5000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Treitolo (1,2,3,4-butanotetrolo) estas kemia komponaĵo kun dolĉa gusto, kiu apartenas al la grupo de sukeraj alkoholoj (alditoloj). Estas du enantiomeroj de treitolo, (2R,3R)-treitolo kaj (2S,3S)-treitolo. La molekuloj de la du formoj de treitolo kondutas kiel spegulaj bildoj unu de la alia. Miksaĵo de ĉi tiuj du kunmetaĵoj ankaŭ estas nomita treitolo. Alia sukeralkoholo kun la sama molekula formulo kiel treitolo estas eritritolo.

Ekzisto redakti

Treitolo nature ekzistas unuavice en la funga genro armilario el la ordo agarikaloj kaj plue en kelkaj plantoj.

La nura konata besto kiu akumulas treitolon en altaj koncentriĝoj estas la skarabo upis ceramboides, kiu troviĝas en Svedio kaj Nordameriko. Treitolo servas, inter aliaj substancoj, kiel biogena kontraŭfrostaĵo, kiu ebligas al la skarabo pluvivi en ekstreme malvarmaj temperaturoj de ĝis −60 °C.

Referencoj redakti