Tujano

Tujano
Plata kemia strukturo de la Tujano
Tridimensia kemia strukturo de la Tujano
Alternativa(j) nomo(j)
  • Duhidro-sabineno
  • Tanacetano
Kemia formulo
C10H18
CAS-numero-kodo 471-12-5
ChemSpider kodo 71350
PubChem-kodo 79017
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo kun milda odoro
Molmaso 138.254 g·mol−1
Denseco 0.8139g cm−3
Bolpunkto 157.5 °C
Refrakta indico  1,43759
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H302, H317, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P273, P280, P301+310, P301+312, P302+352, P321, P330, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tujanosabinano estas saturita ducikla terpeno hidrokarbonido, kies kemia formulo estas C10H18. Ĝi ĉeestas en pluraj membroj de la familioj Compositae, Labiatae kaj Cupressaceae kaj ĉefe en la Artemisia, Tanacetum, Salvia, Thuja occidentalis kaj Juniperus.

Multaj eksperimentoj pri la kemio de la tujano estis faritaj ĉirkaŭ 1947 kaj la rezultoj estas nekonkludaj kaj malkonsistaj ĉar la apartigoj estis faritaj sen la beneficoj de la kromatografiaj teknikoj, kaj la determinigo de ties strukturoj, ĉefe rilate al ĝiaj izomeroj, estis larĝe atribuitaj surbaze de empiriaj reguloj.

Antaŭ nelonge, adekvataj metodoj pri purigo kaj difino de ĝiaj fizikaj konstantoj estis registritaj almenaŭ por la plej gravaj membroj de la familio. Sed, almenaŭ la naturo de la tujana strukturo estis klarigita pere de klasikaj teknikoj dum la turniĝo de la pasinta jarcento.[1]

Tujano estis unue priskribita de Lev Ĉugajev (1873-1922) kaj Aleksandro Vasiljeviĉ Fomin (1869-1953) kiu preparis ĝin per kataliza hidrogenigo de la α-tujeno, β-tujeno kaj sabineno en ĉeesto de nigra plateno sub premo de 25 atmosferoj.

Dum tiu sama periodo, Kishner preparis d-tujanon per distilado de la d-tujono-hidrazono kun kalia hidroksido, kaj post kelkaj jaroj Semmler kaj Feldstein preparis ĝin ekde ĉi tiu derivaĵo per agado de la natria etilato sub 145 °C. Tujano ankaŭ estiĝas kiam tujono-hidrazino, kiu prepariĝas per reduktado de hidrazono kun natrio kaj alkoholo, oksidiĝas kun kalia fericianido.

Laŭ Zelinsky kaj Kasansky, ĝia solvaĵo en acetata anhidrido donas brilruĝan koloron kun koncentrita sulfata acido, iu reakcio kiu same okazas kun a-tujeno.[2]

Izomeroj de la tujano redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Chemistry of thujane derivatives
  2. The Terpenes, John Lionel Simonsen