UNIMA
La UNIMA (mallongigo pro sia franclingva nomo "Union Internationale de la Marionnette) estas internacia neregistara organizaĵo (NRO) de pupteatristoj kaj interesatoj pri pupludado, fondita en 1929 en Prago.
UNIMA | ||
---|---|---|
![]() | ||
profesia kolegio profesia asocio ![]() | ||
Komenco | 1929 vd | |
Geografia situo | 49° 46′ 21″ N, 4° 43′ 18″ O (mapo)49.772444.72169Koordinatoj: 49° 46′ 21″ N, 4° 43′ 18″ O (mapo) | |
Sidejo | Charleville-Mézières | |
| ||
Agareo | ||
Fondinto(j) | Otto Link • Wilhelm Löwenhaupt • Fritz Wortelmann vd | |
Filioj | UNIMA Germany (en) ![]() ![]() | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Tasko kaj celoj
redaktiUNIMA estas la plej malnova kaj la plej granda teatra asocio en la mondo. Pli ol 100 naciaj pupteatraj centroj aliĝis al ĝi[1].
Pro kunlaborado kun Unesko, UNIMA celas uzi pupetojn kaj la pupludan arton en la senco de homaj rajtoj kiel paco, libereco kaj reciproka kompreno ne nur en interpersonaj rilatoj sed ankaŭ por la interkompreniĝo de popoloj.
Tiusence, la asocio arigas ĉiujn elpenseblajn formojn de pupteatro sub ĝia tegmento, kiel la objekto-teatro, la ombroludo (vajango) kaj kompreneble la tradicia pupteatro en ĉiuj ĝiaj formoj kaj aspektoj.
En junio 2002 UNIMA deklaris la 21-an de marto kiel la Internacian Tagon de la Pupludado.
Inter la prezidantoj de UNIMA estis ankaŭ Max Jacob, la unua germana UNIMA-prezidanto post la Dua Mondmilito, kio gravas el la vidpunkto de interpopola interkompreniĝo, unu el al celoj de la asocio.
UNIMA-kongresoj
redaktiĈiuj kvar jaroj okazas la internacia kongreso de UNIMA, kutime asociitaj al festivalo.
|
|
Vidu ankaŭ
redaktiEkstera ligilo
redaktiOficiala retejo de UNIMA