Usona Terarmeo

(Alidirektita el United States Army)

La Usona Terarmeo (angle United States Army) estas la terarmeo de Usono. la aliaj branĉoj de la Armitaj Fortoj de Usono estas la mararmeo, la aerarmeo, la marinfanterio, kaj la marborda gardistaro.

Usona Terarmeo
emblemo
flago
terarmeo
Komenco 14-a de junio 1775 vd
Antaŭe Kontinenta Armeo vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Pentagono
Adreso The Pentagon, Washington, DC 20310
Moto This We’ll Defend
Filioj United States Army Forces Command • United States Army Training and Doctrine Command • United States Army Materiel Command • Usona Terarmeo en Afriko • United States Army Central • United States Army North • United States Army South • Usona Terarmeo en Eŭropo • United States Army Pacific • United States Army Special Operations Command • Surface Deployment and Distribution Command • United States Army Space and Missile Defense Command • United States Army Cyber Command • United States Army Test and Evaluation Command • United States Army Military District of Washington • West PointUsona Armea Milita Kolegio • United States Army Installation Management Command • United States Army Accessions Command • United States Army Human Resources Command • United States Army Corps of Engineers • United States Army Intelligence and Security Command • United States Army Medical Command • Department of the Army Criminal Investigation Division • United States Army Research, Development and Engineering Command • United States Army Institute of Surgical Research • Telemedicine and Advanced Technology Research Center • United States Army Medical Research and Development Command • Office of the Inspector General of the United States Army • American Volunteer Motor Ambulance Corps • Terarmea Medicina Departemento vd
Posedatoj Schneefernerhaus • Bucholz Army Airfield • Fort William Henry Harrison • Hayes Gymnasium • United States Army No. 101 • Zebra-Paket • Fort Irwin National Training Center • The Greenbrier vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La terarmeo estas la plej grava kaj multmembra el la armeopartoj. Ties ĉefa respondeco estas la termilitaj operacioj. En 2004 ĝi estis formit de 494.295 soldatoj en aktiva servo, 342.918 en la Nacia Gardistaro (Army National Guard) kaj 204.134 en la Rezervo (United States Army Reserve).[1]

Historio redakti

 
Du soldatoj vestitaj per kamufla vesto speciala por urbaj zonoj.

Deveno redakti

La Usona Terarmeo devenis el la Kontinenta Armeo (angle Continental Army), kiu estis kreita la 14-an de junio 1775, antaŭ la setligo de Usono, por lukti en la Milito de la Sendependo sub la regado de George Washington. Post la milito kaj la malfondo de la Kontinenta Armeo, ĉar jam oni supozis, ke usonanoj ne bezonos armeon por defendi sin de ekstera ŝtato, la 3a de junio de 1784 la Konfederacia Kongreso kreis la Armeon de Usono je la neceso defendi sin (eŭropaj enmigrintoj) kontraŭ atakoj de indiĝenoj, ĉefe ĉirkaŭ 1791. Spite tio, la propra Armeo konsideriĝas kiel evoluaĵo de la Kontinenta Armeo kaj markas sian originon en 1775.[2]

19-a jarcento redakti

Komence de la 19-a jarcento la Milito de 1812 estis okazaĵo por malvenko kontraŭ la brita armeo: malsukcesa invado de Kanado, incendio de Vaŝingtono, ktp. Poste kaj dum la tuta jarcento kaj ĉefe ekde 1815 ĝis 1860, la armeo dediĉis sin al akompano de la civilaj pioniroj en la koloniigo de la okcidentaj teritorioj kaj lukto kontraŭ la indiĝenoj. Inter 1846 kaj 1848 la usona armeo engaĝigis en pli sukcesa milito, nome la Meksikusona Milito, ĉefe pro la aneksio de Teksaso, sed kiu rezultis en gravaj atingoj de Usono ĉe la plej parto de la sudokcidentaj aktualaj ŝtatoj, kiuj estis vole nevole akiritaj el Meksiko.

Eble pli sanga estis la venonta milito, nome Usona Enlanda Milito el 1861 ĝis 1865 per kiu la nordaj ŝtatoj luktis kontraŭ la disiĝintoj sudaj ŝtatoj. Fakte la milito konsistis en la disiĝo de la Usona armeo en du frakcioj kiuj luktis unu kontraŭ la alia: la rezulto estis pli ol duonmiliono da mortintoj. Poste la Usona armeo daŭris sian lukton kontraŭ la indiĝenoj en la centro de la lando.

La fina jardeko de la jarcento estis epoko de sukcesaj militoj, kiel la Hispana-usona milito, per kiu Usono venkis unuafoje eksterlandan potencon kiel Hispanio kaj akiris gravajn teritoriojn kiel Kubo, Puerto-Riko kaj Filipinoj, kie eksplodis nova milito inter 1899 kaj 1902. Tiamaniere Usono inaŭguris sian ĝeneralan politikan tendencon interveni ie en la mondo por defendi per la forto de la armiloj kaj de ĝia Usona armeo la supozitajn interesojn de Usono aŭ de usonanoj. Ekzemple en tiu epoko la Usona armeo ekintervenis en Latinameriko kaj eĉ en Ĉinio dum la Boksera ribelo.

20-a jarcento redakti

La agado de la Usona armeo disvolviĝis kaj ties organizado kompletiĝis dum la partopreno ĉefe en la du gravaj tutmondaj militaj konfliktoj, nome la Unua Mondmilito (1914-1918) kaj la Dua Mondmilito (1939-1945). Fakte la Usona armeo ne intervenis en tiuj militoj ekde la komenco, sed en preciza momento, kio permesis al ĝi pli akuratan preparadon. Dum la dua duono de la 20-a jarcento la Usona armeo agadis unuflanke en la Malvarma milito kaj duaflanke en regionajn konfliktojn kie tiu "malvarma" milito eksplodis en malfermaj militoj ĉefe de kontraŭkomunismaj blokoj, regataj de Usono, kontraŭ komunismaj ŝtatoj, apogitaj de Sovetunio.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

  Armitaj Fortoj de Usono
  Aerarmeo   Terarmeo   Mararmeo   Marinfanterio   Marborda Gardistaro   Kosmoarmeo