Uriel Da Costa

Uriel Da Costa estis portugala filozofo, edukisto, teksta kritikisto kaj profesoro. Li studis filozofion kaj kanonika juro en la Universitato de Koimbro.[1] Pro siaj ideoj neantaj la senmortecon de la animo, li estis forpuŝita de la amikoj kaj de la familio, li fine sin mortigis. Li havis grandan influon sur la filozofia konjekto de Spinoza, per sia diismo, kiu malakceptis ĉiujn formojn de dia revelacio.

Uriel Da Costa
(1585-1640)
"Exemplar Humanae Vitae", verko eldonita en 1687
"Exemplar Humanae Vitae",
verko eldonita en 1687
Persona informo
Naskiĝo 1585
en Porto, Portugalio
Morto aprilo 1640
en Amsterdamo, Nederlando
Mortis pro pafvundo [#]
Lingvoj latinaportugala [#]
Ŝtataneco NederlandoReĝlando Portugalio [#]
Alma mater Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo filozofo [#]
Laborkampo filozofio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Uriel: la historio de nekredantoRedakti

Citaĵo, kiun religiaj judoj en Israelo ĝuas kvazaŭ pluvo de varmaj argumentoj per laikaj judoj, estas tiu de la fondinto de la "Movado Hashomer Hatzair" kaj spirita estro de la kibucmovado, Yaakov Hazan (1899-1992): "Ni volis kreskigi generacion de apikorsim [ne-observemaj judoj], sed anstataŭe ni kreis generacion de "amei haaretz" [ignorantaj judoj]. "

Ĉi tiu citaĵo estas unu el kolekto da religia aroganteco, kiu inkluzivas "la parabolon de la malplenaj vagonoj" el la fama diskuto inter Ben-Gurion, Hazon Ish (1878-1953) kaj tiu Rezerva Generalmajoro Yaakov Amidror (n. 1948), "Laikaj judoj estas hebre-parolantaj nacianoj." Ili reflektas kaj la deziron malpliigi tiujn, kiuj kutime defendas la sekularan judismon, kaj diskutas tiujn lertajn erudiciajn kontraŭulojn, kiuj studas Gemarao en la Ŝabato dum ili fumas cigaredojn.

Ĉi tio estas bona deirpunkto, por ekzameni, tion kion historio instruas pri herezaj judoj, kaj ĉefe por klarigi, kiel la religia juda komunumo akceptis la unuajn herezulojn, kiuj alvenis sur sian sojlon en la komenco de la Moderna Erao.

Uriel da Costa naskiĝis ĉirkaŭ 1590 ĉe riĉa eminenta familio en Porto (la urbo kiu donis la nomon al Portugalio). Li ricevis la nomon Gabriel pro lia katolika patro kaj juda patrino, li sciis nenion pri sia juda deveno ĝis plenaĝeco, kaj vivis la tipan vivon de nobelaj junaj katolikaj viroj en Porto.

 
Imaga bildo de Acosta kaj Spinozo, iu rekontiĝo, kiu neniam okazis.

Kun la aĝo de 20 jaroj, li okupis la respektatan postenon kiel kasisto de la preĝejo. Post la morto de sia patro, da Costa enprofundiĝis en teologiajn aferojn kaj komencis legi la Malnovan Testamenton. La Libro de la Libroj ne estis norma legilo por junulo de sia klaso - tiu libro renversis lian mondon kapon malsupren. Li ankaŭ malkovris tiutempe, ke lia patrino estas juda kaj decidis, ke li volas fariĝi judo. Sed la teruroj de la hispana inkvizicio en Portugalio malhelpis lin fari tion. Historiistoj taksas, ke elde 1618-1625, 143 loĝantoj ĉe Porto estis akuzitaj de la Inkvizicio pri praktikado de judismo kaj kondamnitaj esti bruligitaj ĉe la ŝtiparo.

En la aĝo de 22 jaroj, da Costa fuĝis el Portugalio al Amsterdamo, la tiama plej tolerema kaj libera urbo.

Antaŭ ol li alvenis, li cirkumcidis sin kaj ŝanĝis sian nomon al la hebrea "Uriel". Veninte tute el la katolika ŝranko, li pensis, ke li povas vivi kiel libera judo. Sed li baldaŭ tre seniluziiĝis. Bedaŭrinde, la juna intelektulo malkovris, ke la judismo, kiun li studis en Porto, tute ne similis al la judismo, kiun li renkontis en Amsterdamo - la plej granda juda komunumo en la mondo tiutempe.

Tiu judismo ripozis sur strikta rabena Halaĥo, kiu devigis siajn dekmilojn da sekvantoj observi regulojn kaj kondutojn, kiujn da Costa serĉis plurfoje sed ne sukcesis trovi en la Bibliaj tekstoj. Li komprenis tion kiel judan version de la katolika religio, kiun li forlasis - ne la "biblian religion de la racio", kiu kaptis lian koron, tiam kiam li legis la Toraajn partojn sub la malklara lumo de la kandelo en sia subtegmento en Porto.

Kolera kaj maldolĉa, li sidiĝis por skribi severan akuzon al la rabena establo, sub la titolo "Obĵetoj Kontraŭ la Tradicio". Kiam oni petis denunci ĉi tiun dokumenton, li rifuzis. Responde, la juda komunumo ekskomunikis lin kaj bruligis la tekston. Ekskomunikita judo nenion povis fari en tiuj tagoj krom atendi morton pro malsato. Estis malpermesite dungi, gastigi aŭ oferti ekzilon, manĝaĵon aŭ ŝirmejon.

La sola maniero eskapi de ĉi tiu neeltenebla duobla ekzilo estis konvertiĝo al kristanismo. Da Costa decidis forlasi la plezuron. Konsiderante lian biografion, reveno al la religio de lia junaĝo estus pli ol teruriga.

Li vivis en soleco kaj mizero dum multaj longaj jaroj. Infanoj ĵetis ŝtonojn al li dum li iris laŭ la strato kaj plenkreskuloj fingromontris al li kvazaŭ li estus stranga monstro. Kiam li ne plu eltenis la humiligon, li decidis penti - nur laŭ vorte. Li komencis vivi sekretan vivon: kiel kredanto tage kaj herezulo vespere. Ironie, la plej multaj el la judoj de Amsterdamo estis posteuloj de Anusim[2], kiuj estis ekzilitaj el Hispanio kaj Portugalio.

Praktike, da Costa estis la malbela anaso inter iamaj anusimoj. En la aŭtobiografio, kiun li verkis malfrue en la vivo, "Exemplar Humanae Vitae", da Costa difinis sian penton kiel konscian decidon vivi "kiel simio inter simioj." Ĉi tio ne estis ĝuste priskribo de viro, kiu pentis per sia tuta koro.

Lia kapablo persvadi sin ankaŭ havis limon - da Costa simple ne tenis sian langon. Kun la tempopaso, liaj opinioj fariĝis ekstremaj kaj li adoptis naturalisman mondkoncepton, kiu asertis, ke Dio kaj la naturaj leĝoj estas unu kaj ke la homo inventis ĉiujn religiojn.

Lia temperamenta naturo finfine venkis. La kontraŭdiro inter lia memkono kaj lia publika vivstilo rezultis en alian seriozan konflikton kun la komunumo, kiu finiĝis denove per ekskomuniko. Post longa periodo da ekzilo, Da Costa cedis al la terura soleco kaj denove petegis pardonon al la komunumo.

Ĉi-foje la komunumestroj plenumis escepte kruelan humiligon. En ceremonio en la Granda Sinagogo de Amsterdamo, da Costa unue estis devigita konfesi siajn pekojn, poste elteni 39 vipobatojn, kaj fine kuŝi sur la sojlo kaj lasi la tutan homamason transpaŝi sian korpon. Same kiel la Eklezio torturis ilin kaj iliajn prapatrojn dum la Hispana kaj Portugala Inkvizicio, tiel ili torturis sian herezan fraton en Amsterdamo.

Da Costa neniam resaniĝis post tiu humiliga ceremonio. Li prenis pistolon kelkajn monatojn poste kaj pafis sin en la kapon meze de la strato. Okjara knabo ludis kun siaj amikoj, tiutempe, en proksima korto.

La knabo, Baruĥ Spinozo, ne sciis, ke la mizera viro, kiu sinmortigis antaŭ pluraj stratoj el tie, estis paviminta sian vojon por fariĝi "la unua laika herezulo en la historio". Ili izolis kaj ekzilis Spinozon ankaŭ.

Sed male al Da Costa, Spinozo ne rompiĝis. Li pruvis al la juda komunumo de Amsterdamo, ke kiom ajn ili klopodis distingi lin kiel unu haaretz (nelernita judo) - kelkaj homoj simple naskiĝas apikorsim (nepraktikantaj judoj).[3]

VerkaroRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Enciklopedio Sapere
  2. [Anusimoj estas termino uzata en la juda rabena literaturo por inkluzivi la konvertitajn judojn perforte al la islamo aŭ kristanismo.
  3. Anumuseum
  4. Deutsche Biographie
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj