Urmas Sisask

estona komponisto

Urmas SISASK (naskiĝis la 9-an de septembro 1960 en Rapla) estas estona komponisto kaj muzikisto.

Urmas Sisask
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1960 (1960-09-09)
en Rapla
Morto 17-an de decembro 2022 (2022-12-17) (62-jaraĝa)
Lingvoj estona
Ŝtataneco Estonio
Alma mater Talina Muzikgimnazio • Estona Muzika kaj Teatra Lernejo
Familio
Frat(in)o Siiri Sisask
Okupo
Okupo komponisto
Verkoj Pro patria
vdr

Vivo redakti

Urmas Sisask komencis la lernadon de piano en 1969. Li studis ĝis 1985 Komponadon ĉe René Eespere en la Estona Muzikakademio en Talino. Urmas Sisask speciale okupiĝis pri gregoria kantado kaj pri la baroka muziko. Li estas nuntempe unu el la plej konataj komponistoj de Estonujo. Urmas Sisask estas ankaŭ frato de la estona kantistino kaj politikistino Siiri Sisask (* 1968).

Verkado redakti

Urmas Sisask flegas eklektikan stilon. Grandan parton de sia inspiro li ricevas de la astronomio. La kosma harmonio estas ripetiĝanta temo, al kiu li evoluigis proprecan sonkondukon. Surbaze de la planedaj orbitoj li kreis la, de si nomatan, planedan skalon, modalon konsistantan el la tonserio C#, D, F#, G#, kaj A. Poste, li multe surpriziĝis ke ĝi plene koincidas kun la japana modalo kumajoŝi.

En 1994 kiel komponadejon kaj registrejon li ricevis meblitan observatorion kun ĉiuj teĥnikaĵoj en la kastelo de Jäneda.

Granda parto de liaj verkoj konsistas el komponaĵoj por seninstrumenta mikso-ĥoro. Krome Urmas Sisask komponas, inter aliaj, por orĥestroj, piano kaj klarnetoj. Li kiel katoliko verkas ankaŭ multe da religia muziko.

Verkoj (elektitaj) redakti

Eksteraj ligiloj redakti