i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Votoček!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange  11:59, 10. Sep 2005 (UTC) Blahma 21:20, 7. Jan 2006 (UTC)

Mi movis la diskutojn el la vikipediista paĝo ĉar ĝi estas destinita al memprezento de la vikipediisto. Arno Lagrange  21:33, 19. Jan 2006 (UTC)

Pri koordinatoj redakti

Estimata Votoček: dankon pro viaj aldonoj de koordinatoj al multaj urboj. Tamen, la koordinatoj estus multe pli utilaj se vi uzus la ŝablonon, ekz:

Koordinatoj: {{koordinatoj gm|44|10|N|28|40|E}} aperas tiele:

Koordinatoj: 44° 10′ N 28° 40′ O / 44.167 °N, 28.667 °O / 44.167; 28.667 (mapo)Koordinatoj: 44° 10′ N 28° 40′ O / 44.167 °N, 28.667 °O / 44.167; 28.667 (mapo)

(tiu donas ligilon al mapoj de Konstanco). Vi povas uzi la esperantajn mallongigojn N,S,E,U (Ueste anstataŭ la angla W). Le Hibou 21:24, 27. Dec 2005 (UTC)


Saluton Karlo! Mi ĝojas revidi vin ĉi tie. Se vi trovos iom da tempo, bonvolu skribi en tiun ĉi paĝon iomete pri vi kaj kion vi intencas fari en la Vikipedio, por ke aliaj eksciu. Jen ekzemplo pri mi: Vikipediisto:Blahma. Amike, Marek. Blahma 21:20, 7. Jan 2006 (UTC)

Saluton Marek! Mi tute ne kapablas skribi la paĝon, kiel vi. Eĉ miaj filoj vane instruas min. Se vi emas, bonvolu aranĝi mian paĝon mem. Mi interesiĝas precipe pri geografio kaj demografio (nombro da loĝantoj). Liberan tempon mi havas precipe dum vintra sezono, tial mi nun klopodas aldoni koordinatojn al ĉeĥaj urboj, poste mi planas aldoni ilin al ĉiuj grandurboj en E-Vikipedio. Nur al la ekzistantaj, ĉar mi ne sukcesis aldoni la novajn. Dume mi planas nenion pli. --Votoček 21:19, 19. Jan 2006 (UTC)

Saluton Votoček, ĉu vi havas ankaŭ koordinatojn de Kružberk? Petro 19. Jan 2006 20:57 (UTC)

Hodiau ne, sed morgau mi trovos tion. Plej malfrue lunde. Sed kien mi metu ĝin?--Votoček 21:10, 19. Jan 2006 (UTC)

Jen mi denove, Karlo. Estas ĝoje por mi denove "paroli" kun vi. Kaj mi gratulas al vi, ke vi sukcesis enskribi vian mesaĝon en mian vikipediistan paĝon, ĉar ĉe tiu ĉi via mi povus preterrigardi ĝin. Jes ja la komputiloj estas ofte malfacile regeblaj, se oni ne tiom speciale kleras pri ĝi, kiel mi, kiu nun studas pri ili - sed ja ne ĉiuj homoj povas dediĉi sian vivon al komputiloj, ĉar poste neniu havus tempon por fari ion ajnan alian kaj eble eĉ multe pli utilan! :) Laŭ via peto, mi metis en vian vikipediistan paĝon iun tekston, kaj nome tiun, kiun mi trovis de vi antaŭe skribitan ĉe via malnova uzantonomo "Karel Votoček" (komparu kun la nuna nura "Votoček"). Vi povas kontroli ĝin (kaj eble eĉ provi iom redakti, se vi trovos la kuraĝon) ĉi tie: Vikipediisto:Votoček. Kuraĝon al via vikipedia laboro! Marek = Blahma 22:13, 19. Jan 2006 (UTC)

Via demando al Arno pri koordinatoj redakti

Kara Votoček, mi vidis vian demandon ĉe la diskutpaĝo de Arno. La servilo (kvaleberg.com), kiu antaŭe provizis la paĝon, ŝajne ne plu funkcias. Pro tio, Magnus Manske programis similan paĝon ĉe http://tools.wikimedia.de/~magnus/geo/geohack.php?params=. Mi ŝanĝis la koordinat-ŝablonon, ke ĝi uzu la novan retadreson. Se la retadreso ree ŝanĝiĝos (la nomo "geohack.php" sugestas tion), sufiĉas ke oni ĝisdatigu la ŝablonon Ŝablono:KoordinatojURL. Karajn salutojn, --Schuetzm 18:15, 16. Okt 2006 (UTC)

Kartografio de la vikipediistoj redakti

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. Mi ankaŭ redaktetis vian vikipediistan paĝon (certe ne ŝanĝinte la enhavon). - Slavik IVANOV 12:29, 29. Okt 2006 (UTC)

Halo, tiuj preskaŭ senfrazaj artikoloj estas sensencaj. Bonvolu limigi tiajn aldonojn. Narvalo 16:51, 6. Nov 2006 (UTC)


Dankon redakti

Saluton! Mi dankas al vi pro la ŝanĝoj de la artikolo "Tandil". Mi bezonis helpon ĉar mi estas nova esperantisto!

Koordinatoj redakti

Jen por vi estas 1 nova mesaĝo de Petro.

Saluton Karolo, unue pardonu al mi pro mia antaŭa unue skribita kaj poste forviŝita mesaĝo. Mi kreis la poste forigitaj ŝablonojn laŭ ĉeĥaj ŝablonoj kaj nur poste mi rigardis viajn aldonojn kun la ŝablonoj pri koordinatoj. Mi pripensis pri tio, ĉu ne eblus krei aŭ rekrei la ŝablonojn, kiujn ni uzas tiel, ke la indikoj estus skribitaj tute supre super la artikolo, same kiel tio estas skribita en la ĉeĥa versio. Vidu ekz.: Štětí. Simile mi kreis la ŝablonojn pri Vikipedio:Taksado kaj ekz.: {{25%}}. Tie la indiko estas skribita je nivelo de la titolo de artikolo. Tial mi demandas vin, ĉu ne eblus rekrei la ĝisnunajn ŝablonojn pri koordinatoj laŭ simila maniero? Se jes, ĉiuj viaj koordinatoj, kiujn vi aldonis, estus skribitaj tute supre. Dankon. --Petr Tomasovsky 07:31, 11. Feb 2007 (UTC)

Diplomiĝi??? = redakti

Kara, mi ĵus rimarkis, ke en teksto vi trifoje ŝanĝis la vorton "diplomitiĝi" al "diplomiĝi" ... Kial? Ĉu la koncerna persono iĝis diplomo aŭ ĉu li iĝis diplomito?

Banlokoj redakti

Salut'! Mi faris : Listo de kuracbanlokoj. Se vi havas energion, bonvolu aldoni la ĉeĥajn, ĉar mi laŭ kategorio "ĉeĥaj banlokoj" mi ne scias, kiuj estas bonaj. Ĉi tie kolektiĝas NUR tiuj banlokoj, kiuj oficiale estas tiaj. Ekzemple en Hungario estas multaj termalaj banejoj. Inter ili oficiale estas kuracbanlokoj, kie oni ne nur banadas, sed ankaŭ kuracadas. La ceteraj estas simplaj banlokoj, kie oni banadas, refreŝiĝas, sed terapio ne estas.--Crosstor 12:48, 15. Feb 2009 (UTC)

Lastmomenta invito en la Vikipedian konkurson redakti

Saluton! Mi rimarkis, ke vi dum la monato aprilo faris redaktojn en la artikoloj Tertremo, Vincent van Gogh. Aprilo 2010 estas proklamita "Monato de Vikipedio" kaj dum tiu monato okazas Vikipedia konkurso, en kiu eblas gajni valorajn premiojn. Mi ĝojas informi vin, ke la artikoloj kiujn vi plibonigis troviĝas en la listo de la konkursaj artikoloj, pro kio vi nun tre facile povas partopreni en la konkurso kaj gajni (ni strebos atribui premiojn al ĉiu konkursanto): Sufiĉas ke vi enskribu vian nomon kaj nomojn de la artikoloj en la liston de konkursantoj. Sed atentu: La konkurso finiĝas jam la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC, do post malmultaj horoj! Mi tamen esperas, ke mia invito en la konkurson vin interesos, kaj ke vi sukcesos ankoraŭ ĝustatempe al ĝi aliĝi. Nome de la organizantoj (E@I kaj la vikipedia komunumo), Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:09, 30. Apr 2010 (UTC)

Titoloj de ĉeĥaj municipoj redakti

Saluton, vi kreis vere originalajn titolojn de ĉeĥaj municipoj. Jujijo 16:21, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Unu el pluraj titoloj kreitaj de vi. Plurajn vi proponis por krei, do ili estas ankoraŭ ruĝaj. Vidu ekz. Trnovany u Litoměřic (Litoměřice), kiun mi alinomis. En Trnovany estas pluraj. Mi ne skribos ĉiujn. Ĉu la nomo de municipo estas vere Trnovany u Litoměřic? Mi opinias ke ne. Tiu municipo simple nomiĝas Trnovany. Kvazaŭ vi volus titoli paĝon pri betono Betona betono el betono. Jujijo 14:33, 29. Aŭg 2010 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:11, 30 Dec. 2013 (UTC)

Aktualigoj redakti

Saluton, vi komencis aktualigi nombrojn de loĝantoj en ŝablonoj. Ĉu vi povus aktualigi ilin ankaŭ en la teksto en la paĝoj? Petr Tomasovsky (diskuto) 18:14, 8 mar. 2022 (UTC)Reply

Dume mi ne planas tion. Laŭ mia opinio ne necesas la saman informon duobligi. En la teksto troviĝas iom malnova nombro. Tio montras la evoluon. Karel Votoček (diskuto) 18:37, 8 mar. 2022 (UTC)Reply
Saluton kaj dankon por via laboro. Nun mi provas aktualigi nombrojn de loĝantoj en informkestoj per mia roboto. Mi pensas, ke tio funkcias sen problemoj. Sed la roboto ankaŭ ne povas ŝanĝi ĝin en frazoj. Mi rimarkas, ke oni povus uzi samajn ŝablonojn eĉ en frazoj. Mi faris tion ekz. en Trenčín. Estas bone, ke vi ankaŭ partoprenas en artikoloj pri Ĉeĥio, dankon. LiMr (diskuto) 14:51, 10 mar. 2022 (UTC)Reply
Do kial vi faras tion en ŝablonoj? Petr Tomasovsky (diskuto) 18:39, 8 mar. 2022 (UTC)Reply
Kiel longe vi planis la nunajn aktualigojn? Petr Tomasovsky (diskuto) 18:40, 8 mar. 2022 (UTC)Reply
Vivas ĉi tie 578 loĝantoj. En tiaj frazoj mi volis, ke vi aktualigu ankaŭ nombron de loĝantoj. Nu, se tio estas por vi tro komplika, mi ne havas vortojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:53, 8 mar. 2022 (UTC)Reply

Loĝantaro redakti

Saluton, vi aktualigis loĝantarojn eĉ en tiuj artikoloj kie mi uzis ŝablonojn {{WikidataLoĝantaro}} kaj {{WikidataLoĝantaroDato}}, ekz. ĉi tie. Sed la ŝablonoj estas pli bonaj, ĉar nun ili montras ĝustan loĝantaron en jaro 2022, en jaro 2023 ili montros loĝantaron en jaro 2023, ... do ĉiam ĝuste. Do bonvolu lasi la ŝablonoj. Kaj dankon, ke vi inspiris min, ke mi povas aktualigi loĝantarojn aŭtomate. --LiMr (diskuto) 08:30, 13 mar. 2022 (UTC)Reply