Uzanto-Diskuto:Maksim/Arkivo 2005

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Maksim/Arkivo 2005!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 09:11, 22. Jun 2005 (UTC)




Saluton,

Mi ne scias, de kie vi prenas la artikolojn, sed - kiel supre skizita - ni ne ŝatas la amasan alŝuton de unufrazaĵoj (tiuj malbonigas la statistikon kaj la nivelon de la vikipedio). Narvalo 14:13, 27. Jun 2005 (UTC)

la problemo estas (laŭ spertoj)

  • ne faru superfluan laboron, se simila - mallonga, pli bone kontrolita - priskribo jam ekzistas en ReVo,
  • 98 % de la alŝutitaj unufrazaĵoj restas unufrazaĵo, tiel malbonvena estas la similaj alŝutoj
  • eble aldonu ligon al alilingva varianto
  • vi certe ne legis la supran bonvenigan tekston kaj la ligitajn paĝojn :) Amike Narvalo 14:29, 27. Jun 2005 (UTC)

la statistiko Nu finfine mi deziras denove al vi agrablan amuzadon ĉi tie:)


Ĉi vi povus aldoni la originalan rusan nomon de la personoj? Amike Narvalo 10:33, 13. Jul 2005 (UTC)


Atendu iom, pli flosantaj glacioj mi tradukis ie. Mi serĉas

Mi proponas kunigi la artikolojn flosglacio kaj naĝanta glacimonto, laŭ ekzemplo de flosanta insulo? sub floglacio aŭ sub flosanta glaci(mont)o Narvalo 10:51, 20. Jul 2005 (UTC)

Nu, ni ne interkonsentas. Glacio ne povas naĝi nur flosi.

Please add some license to the image. --Saperaud 07:23, 14. Sep 2005 (UTC)

Mola /L/ kiel "lj" redakti

Saluton, Maksim! Bone, ke vi tiom fervore umas pri Vikipedio.

Mi rimarkis, ke vi plurloke ŝanĝis /l/ al /lj/, kie ĝi estas prononcata ruse mole. Tamen atentu, ke prononci /j/ fine de vorto "Jaroslavlj" preskaŭ ne eblas por homo, kiu ne scias la rusan kaj la signifon de la mola signo.

Mi petas vin unue pripensi la aferon kaj nur poste ĉie ŝanĝi la literumon.

Pli bonaj solvoj povus esti:

  • Lasi sen /j/ (aparte bona por Kazan, ĉar ja tatare ĝi estas Qazan kaj en multaj lingvo, kiel la angla, Kazan);
  • Enkonduki finan /o/ (kiel oni uzas por Suzdalo anstataŭ pli fuŝa Suzdalj);

ka. - Slavik IVANOV 14:24, 14. Okt 2005 (UTC)

Mi ne certas, sed mia varianto estas pli bona en tiu flanko, ke ĝi faras pli unuoblan anstataŭigadon. Ankaŭ mia varianto estas ĝuste laŭ tabelo, kiu estas ĉi tie Diskuto:Vikiprojekto:Esperantigado, kiu tabelo estis aprobita de vi.Maksim 14:33, 14. Okt 2005 (UTC)
Mi ne "aprobis", sed diris, ke "unuavide estas en ordo". :) La tabelo estas iom tro simpla: vi, ekz, proponas — ь j. Tio ja en oftaj okazoj estas ĝusta, sed ne en ĉiuj. Mi proponas ĝenerale sekvi la proponatan en la unua leciono de Kolker-kurso sistemon:
   * 'щ' = ŝĉ: Vereŝĉagin, Ŝĉusev, Ŝĉebetovka, Blagoveŝĉensk;
   * 'ы' = i: Kujbiŝev, Ribakov, Siktivkar, Groznij, Beliĥ, Ĉernovci;
   * 'е' =
         o e после согласных: Fedorenko, Vasilevskij, Iĵevsk, Tuapse;
         o je в остальных случаях: Jesenin, Dmitrijev, Mendelejev, Kijev, Gribojedov, Gurjev, Vasiljev, Zaporoĵje, Objedkov;
   * 'ё' =
         o o после 'л' и шипящих: Mogilov, Gumilov, Liĥaĉov, Ŝĉolkovo;
         o jo в остальных случаях: Jolkin, Fjodorov, Okajomov, Solovjov;
   * 'ю' =
         o u после 'л': Ludmila, Lubimov, Iluŝin, Kluĉi, Mamlutka, Luba;
         o ju в остальных случаях: Jutkeviĉ, Neftejugansk, Aktjubinsk, Izjum, Cjurupinsk, Temrjuk, Vjugin;
   * 'я' =
         o a после 'л': Ĉelabinsk, Polana, Ŝalapin, Lapunov, Gala;
         o ja в остальных случаях: Jalta, Krasnojarsk, Feodosija, Ŝuja, Pjatigorsk, Slavjansk, Uljanovsk, Podjaĉev, Tatjana, Majja;
   * 'ь' =
         o перед 'и', 'о' – j: Iljiĉ, Zaĥarjin, Ruĵjin, Ardaljon;
         o перед остальными гласными опускается: Grigorjev, Prokofjev, Oĵerelje, Muravjov, Ruĉjov, Vjunov, Iljuŝin, Darja, Uljancev;
         o в конце слова и перед согласными:
               + после 'л' и шипящих опускается: Tiraspol, Babel, Uralsk, Kerĉ;
               + после остальных согласных – j: Kazanj, Ĥarjkov, Ustj-Kamenogorsk, Igorj;
   * 'ъ' опускается: Podjablonskij, Objaĉevo, Izjurov.
Tamen la sola ĝia linio после остальных согласных – j: Kazanj, Ĥarjkov, Ustj-Kamenogorsk, Igorj; ne plaĉas al mi pro sia neprononceblo kadre de Esperanta fonologio. Necesas do ĝuste pri tiu ĉi kazo ion elpensi. Kaj surbaze de nia decido krei finfine artikolon pri konvencia Esperantigo de rusaj nomoj en E-a Vikipedio. --Slavik IVANOV 03:41, 15. Okt 2005 (UTC)
Al mi speciala traktado de litero "L" ĝenerale ne plaĉas. Uzi "J"-n anstataŭ mola signo estas jes, dubinde, sed alia bona varianto verŝajne ne ekzistas. Mi volas, ke estu artikolo aŭ alidirektilo kun nomo tiaspeca kiel mi ilin faras, sed povas esti ankaŭ aliaj diversaj nomoj (per uzado de aliderektiloj). Senchava artikolo povas havi ian el la nomoj.
Ŝajne, jam estis interkonsento pri la litero j fine de nomoj post konsonanto. Tamen vi ĵus ŝanĝis en la artikolo pri la inguŝia ĉefurbo Nazran al Nazranj. Mi plu insistas, ke estas malbona esperantigo. Kion ni faru pri tio? Ĉu ŝanĝu la interkonsenton pri esperantigo aŭ la artikolon pri Nazran (kaj ankaŭ Kazan, kiun vi movis la 14-an de oktobro, kaj mi preteratentis)? - Slavik IVANOV 22:31, 24. Nov 2005 (UTC)
Ĉu neniel vi volas reagi al la afero pri finaĵoj -nj/-lj? --Slavik IVANOV 13:54, 1. Dec 2005 (UTC)
Mi ne tuj rimarkis vian mesaĝon ĉar samtempe estis ia alia mesaĝo por mi kaj mi ne konjektis traserĉi aliajn lokojn en mia diskuto. Respondo estis ke mi konsentis neniam skribi literkombinojn "lj", laŭ kiel vi skribis, ke ne eblas diri "ярославлй"-n ("jaroslablj"). Mi movis reen tiajn artikolojn.
Pri "nj" - verŝajn indas ĝin skribi. Ja "l" ĉiam estas mola en Eo, sed "n" povas esti kaj mola kaj malmola. Maksim 04:57, 2. Dec 2005 (UTC)
Tamen ja pli frue estis atingita interkonsento pri elrusigo de personaj nomoj, laŭ kiu -nj, -tj, -mj kaj similaj ankaŭ estas nerekomendindaj (kaj la interkonsento donas eĉ ekzemplojn Ilmen por Ильмень kaj Ust-Labinsk por Усть-Лабинск). Simple se ne estas post tiaj kombinoj vokalo, ne eblas ilin prononci kadre de Esperanta fonologio. - Slavik IVANOV 00:29, 3. Dec 2005 (UTC)
Vi eraras, Maksim -- en Esperanto ne ekzistas "molaj kaj malmolaj konsonantoj", ĉiuj konsonantoj estas prononcataj meze, kaj neniu "j"-go helpas pli. Pro tio mi tute konsentas kun Slavik, ke oni laŭeble lasu tiujn nomojn sen "j" (Nazran, Kazan ktp). Aparte min interesas mia hejmurbo "Kazan", kiuj ja ne estas iu "Kazanj"!!! Amike, Alauxdo 00:50, 3. Dec 2005 (UTC)
Bone, plu estos ankaŭ artilokoj kun nomoj sen "j". Maksim 09:49, 5. Dec 2005 (UTC)

Mi dubas ke oni devas/povas uzi, eldiri la literkombinon lj antaŭ s, ŝ, ĵ, ĉ literoj. Okaze de Jelcin, mi dubas ke Jeljcin pli proksime stras al la vera elparolo. Narvalo 17:40, 30. Nov 2005 (UTC)

Mi movis kaj korektis la artikolon. Maksim 09:49, 5. Dec 2005 (UTC)

Estus pli bele, se vi uzus la tabelojn de la rusa vikipedio. Se vi pensas, mi kunhelpos traduk-verki ekzemplon. Ne estas problemo, se restas nur unu-du frazoj skribitaj. Narvalo 16:09, 17. Okt 2005 (UTC)

Tabelo redakti

http://ru.wikipedia.org/wiki/Шаблон:Город_России

211.37.78.63 10:24, 18. Okt 2005 (UTC)

Estu ĝi ĉi tie: Template:Rusia urbo. Mi ekas. Slavik IVANOV

Rusaj urboj kaj vilaĝoj redakti

Pli bona ol kvanto estas kvalito de la artikoloj, kiujn vi alŝutas unu post la alia kaj ĉiu la sama. Kian signifon tio havas? Petro 24. Okt. 2005 09:52 (UTC)

Nu, jes, informo en la artikoloj estas tre baza, sed nun mi nur ĝin havas, kaj kial ne alŝuti la artikolojn? Poste mi aŭ aliaj aldonos detalojn, se tiaj artikoloj forestas aldoni la detalojn ne eblas. Maksim 10:03, 24. Okt 2005 (UTC)

Miaj problemoj kun la amasalŝuto de rusaj urboj redakti

  1. La geografiaj koordinatoj ne ligas al la mapoj (vidu ŝablonojn "koordinatoj" aŭ "koordinatoj gm")
  2. La loĝantarajn ciferojn vi eksprimas kun decimala punkto, anstataŭ la norma decimala komo ekz, 13.6 mil, anstataŭ 13,7 mil.
  3. La artikoloj ligas al la rusa vikipedio, sed ne reciproke.
  4. Ne ekzistas eksteraj ligiloj, eĉ ne al la retpaĝoj de la urbo mem.
  5. Kiuj estos la aliaj kiuj aldonos detalojn? Vi sonĝas. Nun, jam estas 366 artikoloj pri rusaj urboj, kun stilaj eraroj, sen interesaĵoj. Kiam vi cesos? 10.000 artikoloj? Ni havas nur ĉ. 40 aktivaj redaktantoj, el kiuj granda parto ne interesas multe pri ne-gravaj rusiaj urboj.
  6. Ekzistas alia vikipedio kiu nun faras same (kun usonaj urboj) - tiumonate ĝi pligrandiĝis de ĉ. 5.000 artikoloj ĝis preskaŭ 9.000. Baldaŭ, mi estas certa, ĝi havos la "magiaj" 10.000 artikoloj, kaj bonŝancon al ili! Mi pensas ke ĝi ŝajnas iomete ridinda. (vidu Coburg, Iowa, kiu enhavas 31 homoj, en 9 familioj!). Ni ne necesas tiajn taktikojn por ŝveligi niajn ciferojn.
  7. La informoj estus pli bone montrataj en tabelo kun, almenaŭ mapeto de la regiono.

Amike, Le Hibou 23:21, 24. Okt 2005 (UTC)

Mi povas ion diri ne pri ĉiuj viaj demandoj, sed pri iuj el ili:
2. Decimala punkto estas pli normala ol komo, la komon oni uzas nur en Rusio :(
3. Reaj ligoj de rusa vikipedio al la esperanta aperos aŭtomate, mi jam provis kaj ĉio bonas.
5. Mi mem planas aldoni detalojn. Entute en Rusio estas 1107 urboj.
6. Jes, mi rimarkis, ĉi tio ne tre bonas. Sed mi esperas ke mi faros pli bone ol oni faras tie.
7. Mapetojn mi jam pensis aldoni, ion jam trovis. Maksim 09:52, 25. Okt 2005 (UTC)

Mi ne vere komprenas, kial vikipediistoj kontraŭ laboron de Maksim? Se iu volas plibonigi la artikolojn, li faru (kiel foje faras mi, ekz.). Ĉiuj alŝutataj tekstoj ja estas formale pli ol ĝermetoj kaj ja enhavas pli da utila informo, ol nulo. Mi estas por daŭrigo de la laboro (des pli, ke Maksim, ŝajne, havas por tio materialon). Samtempe mi ja aliĝas al kelkaj kritikeroj kiel neceso de decimala komo. -- Slavik IVANOV 01:57, 25. Okt 2005 (UTC)

Maksim, vi eraregas pri decimala komo (bedaŭrinde, kiel multaj en hodiaŭa mondo). Ĉiuj "kontinentaj" eŭropaj pres-tradicioj uzas precize komon por montri decimalajn frakciojn, nur la anglalingva tradicio uzas punktojn por tio. Sekve al la plejmulto de tradicioj, Esperanto uzas decimalan komon, ne la punkton. Bonvolu pri tio atenti por ne fari duoblan laboron, mi jam ŝanĝis en kelkaj artikoloj. Plej bondezire, Slavik IVANOV 11:02, 25. Okt 2005 (UTC)

Nu estu komo. Maksim 14:31, 25. Okt 2005 (UTC)

Dankon, Maksim kaj Slavik, pro viaj respondoj. Mi nun sentas iom pli bone pri la projekto! Unue, se ni parolas de ĉ 1.000 artikoloj, tiu ne estas problemo. (Se en internacia lingva vikipedio, 50% de la artikoloj temas pri ne-gravaj urboj de unu sola nacio, tio estus problemo!). Due, ĉu ni povas ripari la problemon kun decimalaj punktoj (vere, Slavik pravas: eĉ la SI-normoj devigas komo, krom en anglalingva tekstoj). Trie, ĉu vere ne estus eble, uzi la koordinatojn ligitajn al la vikia mapa sistemo (sen tiaj ligiloj, la koordinatoj nur estas kvazaŭ sensencaj ciferoj)? Mi certas ke ĝi eblas, do, kial alsuti 1.000 artikolojn sen la ligiloj, antau la problemon estas solvita?
Tamen, pri la reciprokaj ligiloj, el rusa al esperanta, jes, eble, post iom da tempo, la robotoj finaranĝos tion, sed post kiom da tempo? Mi ankoraŭ ofte trovas artikolojn pri belgaj komunumoj, kiuj ligas al la angle, sed la angla ne ligas reciproke ĉi tien. Post 6 monataj!
Malfelice, mi povas nek legi cirilajn literojn, nek la rusan lingvon, sed se la informoj venas el la rusa vikipedio, kiel ne enhavu la eksterajn ligilojn al la komunumaj retejoj? (se ili ja estas en la rusaj artikoloj?)
Finfine, bona laboro! Kun la proponitaj ŝanĝoj, mi esperas ke ni baldaŭ havos 1.000+ kvalitajn artikolojn.
Amike, Le Hibou 15:29, 25. Okt 2005 (UTC)
Pri reaj ligoj - ekzemple mi faris artikolon "Optika kontrasto" je la 18-a de oktobro kaj rea ligo de la rusa fariĝis je la 20-a de oktobro! Ĉi tiu informo pri la urboj estas ne de la rusa vikipedio kaj en tiu fonto, kiun mi uzis, la eksterajn ligilojn forestas. Koordinatojn mi faros en ĉiuj novaj artikoloj. Maksim 16:18, 25. Okt 2005 (UTC)

Netrovita artikolo kreebla? redakti

Tio, kion vi menciis - netrovita artikolo povu esti tuj kreebla - funkcias malofte. Mi ne komprenas la aferon, sed verŝajne centre malebligis tiun formon por malfaciligi la vandalismon. Narvalo 14:44, 25. Okt 2005 (UTC)


Ekz. Vikipedio:Babilejo/Arkivo 2004 5, provu krei ekz. la subpaĝojn Vikipediisto:Maksim/H-K Se vi pretos mi povos forigi tiujn subpaĝojn. Narvalo 17:15, 25. Okt 2005 (UTC)

Legu ankaŭ Serĉado en Vikipedio Petro 25. Okt. 2005 19:53 (UTC)

La respondo redakti

Er...mi ankaŭ ne skibas Esperanton bone...sed mi respondis al vi. (Ĉu mia Esperanto estas korekta?)

http://io.wikipedia.org/wiki/User_talk:Mithridates#Multego_da_artikoloj.21

mithridates

Ed anke redakti

(Pardono, en Ido) Me vidis quon altru skribis pri vua artikli. Ulamaniere lu justesas, ma havar probemo kun vua artikli, to esas problemo, segun me. Enciklopedio esas por trovar informajo, e mem ke vua artikli ne esas bela (sempre nulo esas bela de la komenco) ti havas informajo e do esas bona por la enciklopedio. Vu esas tre laborema.

1. La geografiaj koordinatoj ne ligas al la mapoj (vidu ŝablonojn "koordinatoj" aŭ "koordinatoj gm")

Se esus posibla, yes, havar geografiala koordinati esus bona.

2. La loĝantarajn ciferojn vi eksprimas kun decimala punkto, anstataŭ la norma decimala komo ekz, 13.6 mil, anstataŭ 13,7 mil.

Pri ica punto me ne savas.

3. La artikoloj ligas al la rusa vikipedio, sed ne reciproke.

Ico esas justa - facar ligili en altra Wikipedii esas bona por montrar ke via (Esperantisti) anke havas artikli pri la urbi. To ne bezonas multa tempo, e forsan plu interesanta kam nur bot.

4. Ne ekzistas eksteraj ligiloj, eĉ ne al la retpaĝoj de la urbo mem.

Forsan...ma la extera ligili esus omna en la Rusiana. Por exemplo to ne helpus me, pro ke me ne savas ta linguo. Komprenende havar ligili esas plu bona ma ne esas necesa.

5. Kiuj estos la aliaj kiuj aldonos detalojn? Vi sonĝas. Nun, jam estas 366 artikoloj pri rusaj urboj, kun stilaj eraroj, sen interesaĵoj. Kiam vi cesos? 10.000 artikoloj? Ni havas nur ĉ. 40 aktivaj redaktantoj, el kiuj granda parto ne interesas multe pri ne-gravaj rusiaj urboj.

Ica punto ne importas. La informajo esas maxim importanta.

6. Ekzistas alia vikipedio kiu nun faras same (kun usonaj urboj) - tiumonate ĝi pligrandiĝis de ĉ. 5.000 artikoloj ĝis preskaŭ 9.000. Baldaŭ, mi estas certa, ĝi havos la "magiaj" 10.000 artikoloj, kaj bonŝancon al ili! Mi pensas ke ĝi ŝajnas iomete ridinda. (vidu Coburg, Iowa, kiu enhavas 31 homoj, en 9 familioj!). Ni ne necesas tiajn taktikojn por ŝveligi niajn ciferojn.

Me tradukis la kontenajo en la angla, e kelka altra lingui tradukis samamaniere. La poloniana, la japoniana, edc. Se on havas problemo kun tradukar la kontenajo en la angla, lore, lu devas havar problemo kun la kontenajo ipsa en la angla! No, punto 6 ne importas.

7. La informoj estus pli bone montrataj en tabelo kun, almenaŭ mapeto de la regiono.

To esas vera, ma me vidis ke vu facis la artikli sen tabelo e chanjar la kontenajo aden tabeli esus sama kam facar nova artikli. Kun tabelo o sen tabelo, por me to qua esas importanta esas la kontenajo. E danki a vu, me lernis pokope pri kelka urbi en Rusa.

Laste, Esperanto esas fortunoza havar ulu tante laborema kom vu! Ne askoltez ti qui deziras perfekteso de la komenco. Slavik Ivanov (saluto, Slavik Ivanov ^^) justesas. Nur punti 1 e 3 esas justa, segun me.

Amikala saluti de Korea.

mithridates

Ŝraŭb... redakti

Estimata Maksim. Mi opinias ke preskaŭ ĉiuj viaj paĝoj, kiuj rilatas al tekniko devas esti komplete reverkitaj. Troviĝas en ili, ne nur teknikaj eraroj aŭ misindikoj, sed plie strangaĵoj en la uzataj esperantaj vortoj, ekzemple "ŝaŭbeco" por paroli pri ŝraŭbkanelo, kiu ja ne estas "eco" sed tute konkreta "aĵo", do estu "ŝraŭbaĵo" kiel tutnormale ĝi aperas en PIV. (Ĉu vi posedas PIVon ? Se ne, sendu rete vian adreson al mi, mi volonte havigos unu ekzempleron al vi). Kio do estas tiuj strangaj "fadenoj" en ŝraubigitaj tuboj ? Se vi estus franclingvano, mi vetus ke vi konfuzis 'fil' kaj 'filet' - sed ja en la rusa lingvo troviĝas sufiĉe multe da francaj vortoj do eble... (la listo de viaj strangaĝoj estas longa) Do mi petas vin ne zorgu plu pri tiu fako, estas jam multe por korekti! Ĝis--Ssire 21:13, 27. Okt 2005 (UTC) Saluton. Vi respondis:

Mi ne konsentas pri tio ke mi ne okupiĝu plu pri ĉi tiaj temoj. Mi estas inĝeniero kaj ion en ĉi tio komprenas. Sed mi ne kontraŭas ke mi povis erari en terminoj, mi multajn el ili elpensis meme tiel kiel povis, se ne trovis en vortaroj, PIV-n mi ne havas. Pri "fadeno" - ĉi tio estas traduko de la rusa vorto, uzata por ĉi tiu celo. Se vi volas al mi ion sendi - mi uzinte ligon "Retpoŝtu" sendis al vi mesaĝon, uzu ĝian rean adreson. Se estas ankaŭ teknikaj eraroj aŭ misindikoj - bonvolu indiki ilin, interesas, ni pridiskutu. Pri "ŝaŭbeco" kaj "ŝraŭbaĵo" - ŝraŭbaĵo esata ŝraŭba aĵo, do ŝraŭbo, ŝraŭbingo ktp. Sed ŝraŭbeco estas eco esti ŝraubo. Ĉu ne? Maksim 12:37, 28. Okt 2005 (UTC)
Mia peto ĝuste kuŝas sur la ligva nivelo. Vi "eltrovas" vortojn, sed ili estas tre strangaj. Vi eble estas inĝeniero, sed kiam mi petas ke vi ne plu zorgu pri teknikaj paĝoj, tio rilatas pli al la lingvo ol al la enhavo. Mi sugestas ke vi demandu min (aŭ iuj aliaj) antaŭ ol proponi strangaĵojn aŭ rusaĵojn tute ne kompreneblaj, precipe kiam ekzistas esperantaj vortoj, jam uzitaj. - Pri PIV: mia propono estas serioza: sendu al mi vian teran adreson, kaj mi havigos al vi PIVon senpagan (tamen de la malnova eldono - kio estas pli bone ol nenio) - Pri Ŝraŭbeco/ ŝraŭbaĵo. Ŝraubaĵo ne estas ŝraŭba aĵo sed aĵo de ŝraŭboaĵo el ŝraŭbo (same kiel bovaĵo estas aĵo de bovo, nome en tiu kazo, viando de bovo) Ŝraŭbeco estas abstrakta afero, kaj objekto kiel "Ŝraŭbeciganta ŝraŭbeco" estas tutsimple monstro en e-o: difini ĝin per "estas ŝraŭbeco por fari ŝraŭbecon en mala detalo jam dum ŝraŭbado" similas al deliraĵo: kiel abstrakta afero povas realigi abstraktan aferon en fizikan konkretan elementon (vian "detalon", kio ankaŭ estas rusismo) dum konkreta agado, t.e. ŝraŭbado ? Mi petas plu: lasu al mi la tempon reordigi la minimumun. Ankaŭ mi havas inĝenerian diplomon (pri mekaniko kaj elektroniko), kaj mi instruis teknologion. Plie mi respondecas grandparte pri tekniko en la PIV teamo. Vi ne estas devigata fidi min, almenaŭ, ne laboru sola..--Ssire 17:46, 28. Okt 2005 (UTC)

Saluton. Kurta estas en PIV, kaj utiliĝas kutiume. Cetere "kurta cirkvito" estas la PIVa formo. Ĝi ja necesas, pro la fakto ke ĝi ebligas distingi inter teknika esprimo "kurta cirkvito" kaj komunuza esprimo kiel "mallonga cirkvito turisma" ekzemple. Kurta eble ne plaĉas al vi, sed ĝi ne estas erara. Kaj tio estas multe malpli grava ol eraroj kiel mi trovis en viaj artikoloj, kiel "ŝraŭbeco" (kiun mi ne ankoraŭ ne korektis) aŭ "detalo" en la signifo de "elemento" (kiu estas tipa rusismo), aŭ "skemo" en la signifo de "cirkvito" (skemo estas desegno, diri ke: se du konduktiloj kontaktiĝas en elektra skemo tio okazigas kurtan cirkviton, tio povas endanĝerigi nur la paperon....). Ankaŭ erara estis via uzo de "degeli" por metalo anstataù "fandiĝi"... Se vere vi deziras ke la eo-Vikipedio estu bonkvalita, konsciu, ke vi bezonas referencan materialon, mi ree proponas sendon tute senpagan de PIV (eldono70). Se vi timas transdoni vian propran adreson, donu tiun de iu klubo, aŭ de amiko kiu transdonos. Ni ne batalu, ni kunlaboru.--Ssire 14:45, 1. Nov 2005 (UTC)

Pri PIV "Kial vi opinias ke ĝi estas dogmo" diris vi. Nu certe ĝi ne estas dogmo: ĝi estas referenco, kio estas tute alia afero. PIV nur konstatas la uzon, foje konsilas kiam ekzistas pluraj formoj, aŭ kiam la uzo estas iel erara, kaj ne preskribas (ordonas) nur eceptokaze, kiam ne ekzistas uzo, kaj ke tamen vorto bezonatas. Do neniel dogmo ! Almenaŭ, ne pli dogma ol paĝoj de normoj, kiel vi aperigis por la ŝraŭbigitaj tuboj, en kiu vi skribis: la ŝraŭbeco estas dekstra. Nu ! ekzistas multe da tuboj ŝraŭbigitaj maldekstre...--Ssire 09:45, 2. Nov 2005 (UTC)


Hallo, mi trovis interesajn esperantajn tekstojn kaj aldonis ilin kiel retligilion ĉe fervojo. Eble interesas vin. Narvalo 11:03, 21. Nov 2005 (UTC)

Dankon, ĝi estas interesa! Maksim 14:50, 21. Nov 2005 (UTC)

Apartigiloj redakti

Mi rimarkis ke vi ofte metas la ŝablonon por apartigiloj supren en la paĝo, kvankam laŭ Vikipedio:Apartigiloj oni metu ĝin ĉiam suben. Pro tio la ŝablono ankaŭ enhavas la linion, kiu ja aspektas malbone kiam oni metas la ŝablonon supren. Supren oni povas skribi "... povas esti:" aŭ "... havas plurajn signifojn:" aŭ ion similan. Mi esperas ke vi konsentas kun ĉi tiu principo, kaj ekde nun metos la ŝablonon suben. Pli bone estus eĉ, se vi povus redakti apartigilojn antaŭe kreitajn de vi por ke ili sekvu la principon. Marcos 16:44, 23. Nov 2005 (UTC)

Nu bone. Mi povas plu meti ĝin suben. Maksim 16:47, 23. Nov 2005 (UTC)


Hallo, mi petas vin iom ripozi ĉe 29.990 por ne maltrafi la 30.000-an artikolon. Amike Narvalo 17:46, 24. Nov 2005 (UTC)

Bone. Maksim 10:00, 25. Nov 2005 (UTC)

NIKOLAEV Andrijan Grigorjeviĉ redakti

Mi rimarkas, ke vi kreis (june 2005) artikolon pri NIKOLAEV Andrijan Grigorjeviĉ, tamen jam ekzistis Andrian NIKOLAJEV - eble vi povus aldoni la plian informojn de la unua, en la duan? Kaj peti forigo de la unua?

Mi ankaŭ scivolus vian opinion pri:

  • Ĉu estas grave, inkluzivi la patronomon de rusoj en la titoloj de artikolo?
  • Mi klopodos enkategoriigi kosmonaŭtoj laŭ nacio, sed mi ne certas, ĉu uzi kategorion "Rusaj kosmonaŭtoj" aŭ "Sovetiaj kosmonaŭtoj" aŭ eĉ uzi la nuntemajn nomojn de iliajn naskiĝolandoj, ekz, "Ukrajna kosmonaŭtoj". (La ordigo ke mi uzas ĉi tie estas mia prefero, do 1. Rusaj; 2. Sovetiaj; 3. Naciaj.)- Kion pensas vi?

Le Hibou 00:08, 1. Dec 2005 (UTC)

Mi ne rimarkis artikolon "Andrian NIKOLAJEV" ĉar ĝi forestas en Listo_de_biografioj_-_N. Kiun nomon preferi mi ne scias, sed en Rusio oni ĉiam skribas patronomon aŭ mencias mallonge ĝin (do, "NIKOLAEV Andrijan Grigorjeviĉ" aŭ "NIKOLAEV A. G.").
Pri kategorio laŭ nacioj - verŝajne necesas ketegoriigi ilin laŭ landoj, je nomo de kiuj ili flugis. Pro tio multaj havos kelkajn kategoriojn - "Rusiaj kosmonaŭtoj" kaj "Sovetiaj kosmonaŭtoj" samtempe.
Ankaŭ skribu "Rusiaj kosmonaŭtoj" -n ,sed ne "Rusaj kosmonaŭtoj" -n. Maksim 05:55, 1. Dec 2005 (UTC)

Pri prepozicio "je" redakti

Kara Maksim, vi ofte trouzas la prepozicion "je" en viaj artikiloj kaj ties nomoj. Ekzemple en la serio de artikoloj "Jaroj kiuj komenciĝas sabate" vi skribas "je sabato". Tio estas kruda gramatika eraro -- oni ne rajtas uzi je por datoj, nur por horoj! (Legu ekzemple en PMEG). Mi petas vin atenti pri la afero, estime, Alauxdo 00:51, 3. Dec 2005 (UTC)

Bone, mi movis kaj korektis la artikolojn. Kvankam mi tute ne konsentas ke "je" kun dato estas eraro! Maksim 09:49, 5. Dec 2005 (UTC)

Maksim-bot redakti

Laŭ via peto mi igis Maksim-boton roboto. bone laboru ĝi ! Arno Lagrange  15:33, 8. Dec 2005 (UTC)

Dankon! Maksim 10:16, 19. Dec 2005 (UTC)

Ruĝaj dimanĉoj en la ŝablono redakti

Ĉu vi opinias, ke estas bona ideo kolorigi dimanĉojn ruĝe en la ŝablono de monato? Eble indus elekti alian koloron (verdan?), ĉar la ruĝaj ligiloj ja signifas, ke artikolo forestas. Cetere, entute estas malbona ideo kolorigi iun ajn tagon de la semajno, ĉar en diversaj kulturoj estas diversaj ripoztagoj. Ekzemple, mahometanoj ripozas vendrede (kiel mi scietas), hebreoj kaj kelkaj kristanoj - sabate, plejparto de kristanoj - dimanĉe. Krome, en pluraj landoj nun du tagoj estas oficiale ripozaj - sabato kaj dimanĉo... - Slavik IVANOV 11:45, 20. Dec 2005 (UTC)

Pri ruĝaj ligoj la problemo ne tiel grandas ĉar en la kalendaroj nur teksto estas ruĝa, sed la substreko estas blua. (En ligo al forestanta artikolo kaj teksto kaj substreko estas ruĝaj).
Pri tio ke estadas diversaj ripoztagoj - me ne scias. Eble indus fari aliel. Maksim 11:48, 20. Dec 2005 (UTC)
Temas pri tiaj ŝablonoj, se iu ne tuj trovas: Ŝablono:Junio 2015. - Slavik IVANOV 11:50, 20. Dec 2005 (UTC)
Jes, mi komprenis pri kio temis. Maksim 11:52, 20. Dec 2005 (UTC)
Pri ripoztago vendrede vidu, ekz., ĉi tie en la rusa kaj ĉi tie en Esperanta traduko. Do kolorigo de dimanĉo per aparta koloro ŝajnas kulture malneŭtrala, kio eble ne estus granda ĝeno aliloke, sed Vikipedio postulas neŭtralecon de siaj materialoj. - Slavik IVANOV 12:16, 20. Dec 2005 (UTC)
Mi faris la ŝablonojn aŭtomate, do se en la vikipedia komunumo estos interkonsento pri ĉi tio mi povos facile refari la ŝablonojn sen la ruĝigo. Eble ni atendu ĝis januaro, kiam ĉiuj ekvidos la novajn ŝablonojn kaj ekopinios. Maksim 13:45, 20. Dec 2005 (UTC)
Certe, mi nur volis atentigi vin. Cetere, se vi havas tutecan Python-programon por fari tiujn ŝablonojn, mi treege ŝatus havi ĝin por funkciigi en osetlingva Vikipedio. - Slavik IVANOV 15:38, 20. Dec 2005 (UTC)
Mi trovis per lingvaj ŝablonoj homojn kiuj eble scias pri neeŭropaj landoj kaj demandis ilin kiel oni tie faras la kalendarojn. Baldaŭ mi esperas havi respondojn.
Por la ŝablonoj mi havas programojn parte en C++ parte en Python. C++ -aj programoj estas la generiloj, la Python -aj nur envikiigas la datumojn. Mi sendos la programojn al vi hodiaŭ vespere. Maksim 07:39, 21. Dec 2005 (UTC)

Ĝojan Kristnaskon redakti

Ĝojan kristnaskon! Kvankam en via lando ankoraŭ ne estas kristnasko... ĉu aŭ ne, mi ne scias...Roberto 09:18, 25. Dec 2005 (UTC)

Dankon! Ankaŭ por vi ĝojan! Maksim 06:21, 26. Dec 2005 (UTC)

Ŝablono augusto redakti

Mi forigis la ŝablonon Mediawiki:augusto kiu estis tute senutila. La ŝablonon Ŝablono:augusto oni kreis ĉar tiutempe se ĝi nomiĝus aŭgusto ĝi estus misfunkcianta. Arno Lagrange  19:15, 28. Dec 2005 (UTC)

Bone. Maksim 06:48, 29. Dec 2005 (UTC)

rusiaj riveroj redakti

Mi reŝanĝos la alidirektilojn al apartigiloj baldaŭ. Mi pardonpetas pro ia ofendo. Tamen, laŭ mi, apartigiloj havu pli ol du elektojn, kaj estas pli bona se ĉiu ili havas unu bonan frazon por priskribi. Se apartigilo havas nur du elektojn, (laŭ mi) eble pli bona solvo estas havi ligilojn en ĉiu artikolo al la alia. Amike kaj vikie, Yekrats 10:53, 29. Dec 2005 (UTC)

Jes, priskribantajn frazojn mi faros (certe en novkreitaj apartigiloj). Maksim 06:37, 30. Dec 2005 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "Maksim/Arkivo 2005".