Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo 2008

Viaj ŝanĝoj en {{KategorioMontaroEnLando}} ŝajne ne tuj efikis, ĉar por ke nova ordigo en kategoriado estu enkalkulata, necesas ke la datumbazo estu ĝisdatigita. Bv kontroli nun ekzemple Kategorio:Geografio de Aŭstrio. Tio aŭtomate okazas post kelkaj horoj / tagoj - mi ne ĝuste scias. Sed vi povas urĝigi tion farante ajnan ŝanĝon en la paĝo kiu entenas la en kategorio ordigan ŝablonon (la ŝanĝo povas esti simpla aldono de nevidebla spaco). Verŝajne vi nenion misis, sed la sistemo necesigas iom da pacienco aŭ da ruzo. Mi devus dokumenti tion ie en la helpo. Arno Lagrange  17:58, 21. Mar 2008 (UTC)

Forviŝo de malplena kategorio redakti

Anstataŭ forviŝi malplenan kategoripaĝon kia Kategorio:Lingvoj de Unuiĝinta Reĝlando estus preferinde ekordigi kelkajn trafajn anojn en la kategorion (angla, kimra, skota, ktp). La kategorio ja estis bone ordigita kaj ligita al alilingvaj samtemaj kategorioj. Eventuale la laboro konsistus en 1)viziti alilingvan samteman kategorion, 2 esplori unuope ĉiujn anojn, 3 kontroli ĉu la responda artikolo ekzistas en E-o vikipedio 4 ordigi la troviatajn artikolojn en la kategorion. Mi ofte tiamaniere ekkonstruis kategoriojn kaj ordigis ilin. Mmmh... krom se estas ia pravigo kia uzi anstataŭe Kategorio:Lingvoj de Britio, tiukaze bv informi pri tio forviŝante.

Arno Lagrange  21:29, 21. Mar 2008 (UTC)

Responde al via ĵusa noto: Mi vidis ke ekzistas plena kategorio:Lingvoj de Britio kaj malplena kategorio:Lingvoj de Unuiĝinta Reĝlando, kaj konsiderante ke oni ĝenerale en la kategoria skemo preferas la malpli longan terminon "Britio" (Geografio de..., Politiko de... ktp), mi forprenis la malplenan kategorion pri "lingvoj de Unuiĝinta Reĝlando" (antaŭ ol iu ekplenigas ĝin, ne vidante la kategorion "lingvoj de Britio"). Eble mi devintus pli klarigi mian paŝon.

ThomasPusch 21:35, 21. Mar 2008 (UTC)

Mi plene konsentas kun Thomas Pusch - oni uzu "Britio", ne "Unuiĝinta Reĝlando". Sammaniere, cetere ankaŭ la artikolo Historio de Unuiĝinta Reĝlando estu nomata Historio de Britio anstataŭe... Moldur 10:35, 22. Mar 2008 (UTC)

"Ŝablono:Ligo el bildo" redakti

Kara Arno,

mi ĵus vidis kaj tute aprezas vian ŝanĝon de "Ŝablono:Heredaĵo de UNESKO", kiu aldonas ligilon je la paĝo "Mondaj heredaĵoj" al la paĝokomenca UNESKO-emblemo. Tamen per tio ekestis eta dezajna ŝanĝo: Dum antaŭe la teksto komenciĝis maldekstre de la emblemo, nun ĝi komenciĝas sube, kvazaŭ sub la bildo estus aldona noto "<br clear=left>". Krome, se oni ekrane poziciigas la komputilan montrilon sur la emblemon, aperas flaveta rektangulo kun la noto "Monda heredaĵo de UNESKO}", en kiu la lasta karaktro, la arkoforma krampo, estas iel troa. Ĉu vi vidus ŝancon ripari tiujn du problemetojn, kaj tamen teni la belan ideon ligi la teman ĉefpaĝon al la emblemo?

ThomasPusch 23:24, 25. Mar 2008 (UTC)

La troan krampon mi forigis (ĝi troviĝis en {{Ligo el bildo}} kie estis naŭ sinsekvaj krampoj dum devis nur ok. Pri la linisalto mi nenion povas fari : estas ligite kun la etendaĵo ImageMap : jam Petro provis vane uzi tion por krei por si subskribon sed ĝi nepre aperis post linisalto. Ni plendu ĉe aŭtoroj de ImageMap !

Arno Lagrange @ 23:51, 25. Mar 2008 (UTC)

Naskiĝjaro kaj aĝo redakti

Saluton Thomas, vidante, ke vi kreas utilan ŝablonon pri naskiĝtago kaj aĝo, mi devas demandi vin, ĉu ĝi estos aplikita en ŝablono:Informkesto homoj, por ke ĝi tie montru la aĝon de la persono kaj ĉiujare alkalkulu unu jaron, sed sole ĉe la vivantaj personoj, ĉe la mortintaj personoj la kalkulado de la aĝo haltus post la morto de persono. Vidu ekz. en en:Brigitte Bardot. Tie ĝi funkcias tiel. Petro@diskkont 16:46, 3. Apr 2008 (UTC)

Flagoj svg redakti

Saluton Thomas, vi foje alŝutadis flagojn kun sufikso .svg. Mankas flagoj de Ĉeĉenio, Suda Osetio kaj Abĥazio. Vidu Kaŭkazion. Mi iel ne scias tiajn flagojn alŝuti. Ĉu vi do povus ankoraŭ alŝuti ilin? Dankon. Petro@diskkont 16:30, 6. Apr 2008 (UTC)

Farite la 29-an de aprilo ... kvankam pri dosiero:Flago-de-Ĉeĉenio.svg fakte estus du politikaj eblecoj ... TP

It's not Binet!!!!! It's Ivan Pavlov!!! - http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Alfred_Binet-2.jpg --195.131.127.60 19:03, 15. Apr 2008 (UTC)

Yes, that seems to be right: the image http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Pavlov.jpg is strikingly similar. Clearly someone in the german wikipedia mixed the two scientists. Thanks for the hint! TP

Valdorfa pedagogio redakti

Saluton, Thomas! Fakte mi ne rekte rilatas la valdorfa pedagogio, sed ĝi ege interesas min. Kiam mi ekloĝis en Bretonio, mi bedaŭre ne trovis ĉi tie tiajn lernejojn por miaj infanoj. Nun unu el miaj filinoj finas la trejnadon kiel valdorfa infanĝardenisto. Ŝi studis dum du jaroj apud Parizo kaj nun laboras en suda Francio. Tia pedagogio multe similas al Esperanto, laŭ mi, same kiel ĝia historio. Mi bedaŭras, ke nia socio iĝis tro ekonomidirektita kaj forgesis tiajn simplajn gravaĵojn. Mi ŝatus, ke ĉiu infano profitu tian edukadon... Amike, Bea 08:54, 5. Maj 2008 (UTC)

Ebla nova portalo (pri psikologio) redakti

Saluton ThomasPusch, mi vidis ke vi verkas artikolojn pri psikologio. Ĉu vi interesiĝus kunlabori en portalo pri psikologio? -- Eb.eric 20:33, 14. Maj 2008 (UTC)

Ŝablono:Plurtone redakti

Saluton, Thomas. Mi ĵus ŝanĝis la dokumentadan ŝablonon por {{Plurtone}}, ĉar la nuna estas pli taŭga. Do, oni ĉiam vidas la dokumentadan parton kaj ne devas klaki por iri sur la dokumentadan subpaĝon. Krome mi hieraŭ skribis peton pri forigo de la ŝablonoj {{dokumentado}} kaj {{dokumentado enhavo}} en la paĝon Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Ŝablono:Dokumentado kaj Ŝablono:Dokumentado enhavo. Mi pensas, ke pluraj ŝablonoj por la sama funkcio ne estas bezonataj. Krome {{dok}} pli bone aspektas kaj la kreado de nova subpaĝo por dokumentado estas pli facila per simpla klako sur tiam ankoraŭ ruĝan ligilon. Kore --Tlustulimu 21:46, 2. Jun 2008 (UTC)

Vlaggen redakti

Hallo Thomas. Even je Nederlands testen. Wil je me aangeven als je in het vervolg liever hebt dat ik in het Engels schrijf? Je hebt net opnieuw twee keer de vlag van Denemarken geupload, terwijl die net verwijderd waren. Ik heb de sjablonen {{flago}} en {{flagicon}} aangepast, zodat je gewoon de landnamen in Esperanto kan blijven gebruiken. Die bestanden zijn niet meer nodig... Is het oke als ik ze weer verwijder? Ik zal alle vlaggetjes corrigeren, maar het zijn er 500-700, dus dat kost me een paar dagen... Groet, Siebrand 11:46, 16. Jun 2008 (UTC)

Pardonu, ke mi ne povis respondi tuj (mia horzone estas malfruege, kaj mi nur vekas ĉar mi atendis gastojn alvenantaj aviadile tiom malfrue)- mi respondos hodiaŭ vespere.

Sorry for not being able to answer immediately (in my time zone it's pretty late, and I'm just not asleep because I waited for guests coming that late by plane) - I'll answer in the evening.

ThomasPusch 00:21, 17. Jun 2008 (UTC)

We need some time to discuss the theme in the Esperanto-Wikipedia. It would be good to wait for, let's say, a week, and not be working into different directions in the meanwhile.

ThomasPusch 06:00, 18. Jun 2008 (UTC)

Informoj sur bildaj paĝoj redakti

Saluton, Thomas. Mi rimarkis, ke vi ofte alŝutas bildojn. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla por informoj sur dosieraj paĝoj. Kiel ekzemplo taŭgas Dosiero:Kafoklaĉo2005.jpg. Kore --Tlustulimu 19:21, 16. Jun 2008 (UTC)

Diskutejo... redakti

Estimata Thomas, bonvolu rigardi al al vikipedia diskutejo!

Salutas Aidas 20:16, 17. Jun 2008 (UTC)

Nekonscia tajpado redakti

En ordo ke vi netute vole faris la menciitan ŝanĝon. Ne estas grava problemo. Des pli ke la afero estas tute diskutebla : simpla afero de vidpunkto. Ofte okazas ke homoj el diversaj kulturoj priparolas la saman temon per tute inversaj esprimoj (ofte okazas inter ĝermanoj kaj romanidoj; ekzemple : Lebensgefahr = danger de mort). Ĉu mia ŝablono tradukas de la Esperanta al la angla aŭ inverse ? Ĝi ebligas al uzulo esprimiĝi Esperante {{flago|iu lando}} kaj esti komprenata de servilo kiu konas anglan nomon Flag_of_a_country.svg : ĝi do tradukas de la angla al Esperanto nomon de flago por uzulo kaj tradukas de Esperanto al angla por la servilo. Dependas ĉu vi staras flanke de la uzulo aŭ de la servilo. Arno Lagrange @ 18:49, 24. Jun 2008 (UTC)

Wikipedija:Hornjoserbšćina redakti

Saluton, Thomas. Ĉu vi povus traduki la esperantan aŭ germanan version en hsb:Wikipedija:Hornjoserbšćina en la litovan lingvon? Dankon kaj multe da sukceso Kore --Tlustulimu 19:25, 26. Jun 2008 (UTC)

Plibeligo de informkestoj redakti

Saluton, Thomas. Mi hodiaŭ komencis paĝon pri la plibeligo de niaj informkestoj per helpo de CSS resp. aldonaĵo (angle Gadget): Vikipediisto:Tlustulimu/Informkestoj. Krome mi jam aldonis la koncernajn CSS-klasojn al kelkaj ŝablonoj, tiel ke eblis fari la jenan bildon: Dosiero:Ekzemplo por informkesto muzika artisto.jpg. Ĉu vi havus proponojn por mia projekteto? Se vi volas testi mian aldonaĵon, vi povas aldoni la jenon al la komenco de via CSS-dosiero:

@import "http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipediisto:Tlustulimu/informkestoj.css&action=raw&ctype=text/css";
 
@import "http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipediisto:Tlustulimu/taksonkestoj.css&action=raw&ctype=text/css";

Se vi ankoraŭ havas demandon, vi povas skribi ĉi tie, ĉar mi kutime atentas paĝojn, kie mi skribis miajn diskutojn. Kore --Tlustulimu 17:29, 14. Aŭg 2008 (UTC)

Mi dubas pri la taŭgeco de la esprimoj. Skandinavisto estus fakulo pri Skandinavio kaj skandinavoj, eventuale pri ties lingvoj skandinavaj. La sufikso -iko estas normale uzata por scienco kiel komputiko, do, skandinavistiko estus scienco kiu pristudus la fakulojn pri Skandinavio. Mi supozas, ke estas duobla uzado de sufiksoj, nenecesa kaj kontraŭfundamenta. Sufiĉus nur skandinaviko, ktp. Same por germanistiko. Eble mi eraras, sed la proponitaj esprimoj sonas al mi ne tre esperante.

kani 23:12, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Mi povas kompreni viajn dubojn, ĉu el purisma vidpunkto bonas la kvazaŭ duobla uzado de sufiksoj. La baza modelo por fakaj sciencoj kiel skandinavistiko, nederlandistiko, germanistiko, slavistiko, baltistiko ktp. estas la vorto "lingvistiko", aŭ - pli radikale - "lingviko". Pri la vorto lingvistiko validas la samaj duboj, kiujn vi esprimis. Tamen almenaŭ necesas konstati, ke la vorto tute ne estas kontraŭfundamenta, sed klasika esperanta vorto proponita de Zamenhofo kaj tiel listigita en PIV. La koncerna vikipedia artikolo donas la alternativojn "lingvosciencolingvistiko - malpli ofte lingviko" ... sed bedaŭrinde la modelo "lingvoscienco" ne bone transformigeblas al "germanoscienco", "baltoscienco" ktp., kaj "scienco pri la germana lingvo" ktp. jam estas duona frazo kaj ne plu trafe konciza esprimo.

Mi emas konkludi, ke "lingviko" kaj koresponde "skandinaviko", "slaviko" ktp. estas laŭ lingva logiko ĝustaj formoj (probable la plej ĝustaj...), sed ke ili sonas tre malsamaj kompare kun alilingvaj formoj - kaj ke ĉiukaze la formoj "lingvistiko" kaj koresponde "slavistiko", "nederlandistiko" ktp. estas laŭ la Zamenhofa lingvomodelo, do ne malĝustaj, ankoraŭ nun pli uzataj ol la formoj sen -ist-, kaj pli korespondaj al alilingvaj samtemaj fakaj terminoj. Laŭ mi la formoj "lingvistiko" ktp. ne estas lingva peko, sed kompromiso inter lingva puremo kaj faklingva internacieco.

Sincere, ThomasPusch 09:50, 22. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton Thomas,

Mi proponis vian bonan artikolon pri la Granda Nordia Milito kiel ADLS. Nun okazas diskuto en la paĝo Vikipedio:Artikolo de la semajno pri la plej taŭga titolo : ĉu "Nordia" aŭ "Norda" ? Al mi tre plaĉus scii vian opinion. Kore, Thomas Guibal 07:49, 27. Aŭg 2008 (UTC)

Situo sur mapo Moldavio redakti

Saluton, Thomas. La ŝablono {{Situo sur mapo Moldavio}} estas en ordo. Sed dum la antaŭrigardo de la tute nova ŝablono, kiu uzas kiel helpa ŝablono {{Situo sur mapo/informoj}}, la tuto iom fuŝe aspektis, ĉu ne? Sed post storado kaj refreŝigo de la paĝo ĉio estas en ordo. Mi momente ankoraŭ ne scias, kiel ŝanĝendus la helpa ŝablono {{Situo sur mapo/informoj}}, por malaperigi la fuŝan aspekton. - Ni havas en la esperantovikipedio interesan aldonaĵon ĉe miaj preferoj, per kiu vi povas facile refreŝigi paĝon. Ĝi nomiĝas Vivanta horloĝo kaj aperigas supre apud la ligilo "elsaluti" la aktualan tempon. Se oni alklakas ĝin la aktuala paĝo estas refreŝigata. Kore --Tlustulimu 17:06, 14. Sep 2008 (UTC)

Jes, mi komprenis pri la neceso stori kaj refreŝigi la vikipedian datumbazon, ĝis nova ŝablono bone funkcias. Ĉe miaj preferoj mi tamen ne trovas la Vivantan Horloĝon, al kiu vi aludas... Ĉu vi havas plian helpon pri tio?

ThomasPusch 17:13, 14. Sep 2008 (UTC)

La "Vivanta horloĝo" troviĝas ĉe la registra karto "Aldonaĵoj". Mi jam uzas ĝin sufiĉe longe. Krome mi kulpas, ke ĝi estas ĉi tie. Kore --Tlustulimu 17:18, 14. Sep 2008 (UTC)

Jep, nun mi trovis. Dankon. ThomasPusch 17:19, 14. Sep 2008 (UTC)Thomas

Saluton Thomas,

Nu, la mapo kun lokigilo tre bone funkcias sur mia ekrano. Ĉu vi certas, ke la problemo ne devenas de via retumilo ?

Kore, Thomas Guibal 08:28, 24. Sep 2008 (UTC)


Mi ĵus rigardis la paĝon per la TTT-legilo Mozila Fajrovulpo 3.0.1 por vindozo (laŭ mia scio la aktuala, plej nova programversio): tie la lokigilo troviĝas multe super la mapo, super la limo inter arondismentoj 18 kaj 19. Efektive - mi ĵus kontrolis - per mia vindoza TTT-legilo Internet Explorer 7 ĉio bone funkcias. Tamen mi ankoraŭ kontrolis duan fojon, per la programo Safari de mia makintoŝo: Tie la lokigilo estas ankaŭ super la mapo, kvankam iom aliloke - malpli alte kaj pli maldekstre, iom super la norda rando de arondismento 18. Do la problemo rilatas al la retumilo, sed certe koncernas ne nur min.

Eble eblus alimaniere, kaj pli klare por laŭeble ĉiuj TTT-legiloj, programi la komandon? En la artikolo ekzemple pri la kvartalo Placo Bastille aperas la sama mapo en ŝablono dekstre, kaj tie ĝi, laŭ ĉiuj tri ĵus menciitaj legiloj de mi, bone funkcias... Eble utilus transpreni la tie uzitan programigon.

ThomasPusch 08:49, 24. Sep 2008 (UTC)

Solvo estas uzi ŝablonon {{Marko sur bildo}} Arno Lagrange @ 11:22, 24. Sep 2008 (UTC)

Marko sur bildo redakti

Veŝajne mankas en la klarigoj pri {{Marko sur bildo}} ke funkcias tekstero kiel ligo al dosiero [[dosiero:Nomo_de_dosiero.jpg]]. Tion mi fakte faris por Les Halles (Parizo) : la markilo estas bildeto. AL @ 20:52, 24. Sep 2008 (UTC)

Cetere ĉu vi bonvolos doni al mi vian opinion pri kiel ĝuste nomi Sciegulan sindromaron. Vidu #Savanto kaj Savanto ? Dankas AL @ 21:01, 24. Sep 2008 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke vi enmetis en la artikolon Neris vikian tabelon kun la bazaj informoj pri la rivero. Sed por riveroj ni havas la ŝablonon {{Informkesto rivero}}. Ĉu vi povus ŝanĝi la artikolon kaj estonte uzi la ŝablonon? Danke kaj ĝis baldaŭ. Kore --Tlustulimu 10:44, 15. Okt 2008 (UTC)

Saluton, René. Jes, mi faris tion, verkinte la artikolon dum majo, antaŭ kvin monatoj. Mi konfesas, ke mi iom rapidis dum la verkado, kaj tial rezignis pri la adapto de la teksto al la - cetere tre bonaspekta - {{Informkesto rivero}} ... kaj mi konfesis, kiam mi ĵus plenumis vian peton, ke mi devis iom cerbumi ĉu la alfluo Vilna estas dekstra aŭ maldekstra, ĉar en neniu vikipedia artikolo pri Neris aŭ Vilna mi trovis iun indikon, kaj fine mi memoris, ke en Vilnius mi jam persone pasis la kunfluejon de ambaŭ riveroj, kaj laŭ tio konjektis - la "informkesto rivero" volas tute precizajn indikojn. Sed mi volas laŭdi min, ke mi principe ĉiam tre aplikis la ŝablonon: ekzemple en la kategorio "Riveroj en Germanio" aperas 14 de mi relative amplekse verkitaj artikoloj pri riveroj, kiuj jes ja dekoriĝas per la bela ŝablono (Aller, Blanka Elster, Bode, Hase, Havel, Ilm, Lech, Ruwer, Saale, Saro, Sieg, Unstrut kaj Werra). En tiu kategorio neniu alia verkisto kompareble verve uzis la ŝablonon: mi do kutime neniel neglektas ĝin, nur unufoje estis ne-centprocentema.

Sincere, ThomasPusch 17:13, 15. Okt 2008 (UTC)

Ĉu vi ne volas/pretas kandidati kiel administranto? redakti

Kara Tomaso, vi fakte estas unu el la plej kompetentaj vikipediistoj farinte jam pli ol 28000 kontribuojn sole en la Esperanto-vikipedio dum multaj jaroj. Mi tial demandas vin, ĉu ne estus bona, ke vi posedu administrajn rajtojn, kaj tiel ankaŭ havu la eblecojn forigi ekzemple fuŝajn kategoriojn por nomi nur unu ekzemplon? Se vi estas tro modesta por vin mem proponi, tiam mi volonte proponus vin, kondiĉe, ke vi ni anticipe deklaras al mi, ke vi tion principe malakceptus. Sendepende ĉu vi fariĝos administranto, mi opinias, ke vi nepre akriu la rajtojn kiel kontrolanto/vidanto, kiu post kelkaj tagoj ekfunkcios en vikipedio esperanta. Amike salutas vin DidiWeidmann 23:36, 17. Nov 2008 (UTC)

Mi havas relative malmultan tempon hejme, kie staras mia interretokapabla komputilo, kaj tial tie ofte nur elkopias materialon el alilingvaj artikoloj, por retpoŝti ilin al mia laborejo, kie mi dum malbone pagataj noktaj skipoj, post la regula laboro, povas krei esperantlingvajn artikolojn el la materialo, sed tie ne havas rektan retan aliron. Resendinte la rezulton hejmen, mi iam poste enkopias ĝin en vikipedion, rapide interplektas intervikiajn ligilojn, eble aldonas mankantan kategorion aŭ alŝutas teme taŭgan foton al la komunejo... Tial mi povas en espereble alta kvalito (nur duarange alta kvanto) kunlabori, sen multe esti konektita al la reto. Aventaĝo de administra rajto vere estus mem povi reforigi mistajpitan kategorionomon, anstataŭ uzi la ŝablonon "forigu" kaj peti aliulon pri tio, sed mi iom timas, ke mi ne havus sufiĉan tempon observi la kontribuojn de aliuloj aŭ ĝenerale sekvi la aktualan evoluon de la kompleta projekto, se mi laboras tiel kiel nun. Kaj krome ĉiam estas la demando kiel povas ŝanĝiĝi la labora situacio, kiun mi emus modifi. Tial do mi hezitas pri pli forta "memdeklaro pri respondeciĝo". Ekhavi rajtojn kiel kontrolanto/vidanto - se la sistemo funkcias en la esperanta vikipedio, tute ne estas problemo: delonge mi estas kontrolanto/vidanto en la germana vikipedio, kaj ne havas problemojn pri tio. ThomasPusch 07:48, 20. Nov 2008 (UTC)

Pariza Regiono redakti

Saluton Thomas, dankon pro la mesaĝo.

Problemo nun estas, ke ni fakte havas du kategoriojn pri la Pariza Regiono : Kategorio:Pariza Regiono kaj Kategorio:Francilio. Mi preferas la formon "Francilio" sed ankoraŭ ne penis/aŭdacis forigi la alian.

Pri Fontainebleau : mi forigis la kategorion simple pro tio, ke ni ĝis hodiaŭ neniam aldonis la kategorion de la koncernita franca regiono al artikolo pri franca komunumo. Estas normale nur la kategorio "Komunumoj de <departemento>" kaj aldone la kategorio "Urboj de Francio" (se la komunumo enhavas pli ol 20 000 loĝantoj). Ideale, la kategoria branĉo do devus esti "Francilio" > "Seine-et-Marne" > "Komunumoj de Seine-et-Marne" > Fontainebleau. Sed multaj el tiuj kategorioj ankoraŭ ne ekzistas. Kore, Thomas Guibal 05:21, 11. Dec 2008 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "ThomasPusch/Arkivo 2008".