Vašo Patejdl

slovaka komponisto, muzikisto kaj kantisto

Václav „Vašo“ PATEJDL (naskiĝinta je la 10-a de oktobro 1954, Karlovy Vary, Ĉeĥoslovakio kaj mortis la 19-a de aŭgusto 2023) estis slovaka kantisto, komponisto, muzikisto kaj muzikproduktisto.

Vašo Patejdl
Vašo Patejdl en 2007
Vašo Patejdl en 2007
Bazaj informoj
Naskonomo Václav Patejdl
Naskiĝo 10-an de oktobro 1954 (1954-10-10)
en Karlovy Vary
Morto 19-an de aŭgusto 2023 (2023-08-19) (68-jaraĝa)
Ĝenroj popo, poproko, muzikalo
Profesio kantisto
Aktivaj jaroj 1968 – nuntempo
Eldoninto Opus, Supraphon, Bonton, Tommü Records, Mercury Records, PolyGram, Sony BMG, Universal, Relax Music, Esovision, MC Production
Parencaj
temoj
Elán
Retejo www.vasopatejdl.com
Persona informo
Naskonomo Václav Patejdl
Mortokialo pankreata kancero
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Academy of Performing Arts in Bratislava
Okupo
Okupo kantistokomponistomuzikisto • diskografa artisto • muzikproduktistogitaristo • kantotekstisto
TTT
Retejo https://www.vasopatejdl.com
vdr

Post mezlernejo li studis komponaĵon ĉe profesoro Alexander Moyzes en Altlernejo de Muzaj Artoj en Bratislavo. En 1968 li estis unu el fondintoj de poproka muzikgrupo Elán, el kiu li foriris en 1985 kaj li komencis memstaran karieron. Kune kun tekstisto Ľuboš Zeman li estis konstanta aŭtora duopo. En 1996 li revenis al muzikgrupo Elán, kies membro li estas ĝis hodiaŭ (laŭ stato el 2015) kiel ludanto de klavarinstrumento.

Vašo Patejdl aŭtore, muzike kaj kantiste partoprenis kreadon de pluraj slovakaj kaj eksterlandaj muzikistoj (ekz. Beáta Dubasová, Marika Gombitová, Banket, Heidi Janků). Kiel komponisto de filmmuziko li famiĝis per kantoj por filmo Fontána pre Zuzanu (Fontano por Zuzana) el 1985 kaj por ĝiaj sekvaj filmoj. Li estas fondinto, havanto kaj prizorgisto de rikordstudio Relax en Bratislavo.

Premioj redakti

  • 1985 – Arĝenta liro por kanto „Chlapčenský úsmev“ (Knaba rideto) en festivalo Bratislavská lýra (Bratislava Liro)
  • 1987 – Ora liro por kanto „Umenie žiť“ (La arto vivi) en festivalo Bratislavská lýra (Bratislava Liro)
  • 1989 – La Premio de ĵurnalistoj por kanto „Muzikantské byty“ (Muzikistaj loĝejoj) (kun Beáta Dubasová) en festivalo Bratislavská lýra (Bratislava Liro)
  • 1991 – tria pozicio por kanto „Afrika je v nás“ (Afriko estas en ni) en Internacia festivalo de kantoj en Viña del Mar en Ĉilio

Diskaro redakti

LP redakti

  • Dvaja (1986) – muziko por la filmo Fontána pre Zuzanu
  • Chlapčenský úsmev (1986)
  • Lov na city (1987)
  • Peter, Vašo a Beáta deťom (1987)
  • We Don't Fall (1987)
  • Mon amour (1989)
  • You Still Are You (1989)
  • Dlhá cesta (1990)
  • Labyrint sveta (1991)
  • Snehulienka a 7 pretekárov (1991)
  • Esoteric: The Holy Grail (1993)
  • Fontána pre Zuzanu 2 (1993) – kun Pavol Habera
  • Vašo, Paťa a Kuko: Hudobná škola (1993)
  • The Best of Vašo Patejdl (1994)
  • Hudobná škola Vaša Patejdla II: Maškrtný bál (1995)
  • Spovedaj ma zo spomienok (1997)
  • Antológia 1: 1978 – 1990 (1999)
  • Antológia 2: 1978 – 1990 (1999)
  • Fontána pre Zuzanu 3 (1999)
  • Fontána pre Zuzanu: Najväčšie hity (2002)
  • Adam Šangala (2004)
  • Do očí (2004)
  • Gold (2005)
  • Jack Rozparovač (2007)

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vašo Patejdl en la slovaka Vikipedio.