Valéria Csányi [ĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csányi Valéria estas hungara dirigento. Ŝia edzo estas István Kassai.

Valéria Csányi
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1958 (1958-10-02) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Ádám Medveczky
Infano Balázs Medveczky
Okupo
Okupo dirigento
vdr

Valéria Csányi [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1958 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Valéria Csányi devenis el muzikema familio. Ŝi akiris pedagogian diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1982, post 2 jaroj samloke ankaŭ dirigentistan diplomon. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis István Párkai, András Kórodi, Ervin Lukács kaj Melinda Kistétényi. Dum someroj de 1981 kaj 1982 ŝi partoprenis en kursoj en Salcburgo, en 1985 en Szombathely. Ŝi estis helpekzercisto en Budapeŝta Ŝtata Operejo inter 1983-1987, poste ŝi ricevis la dirigentan-helpekzercistan statuson, ekde 2002 ŝi estas ordinara dirigento. Ŝi debutis en la Operejo kiel dirigento en 1988, ekde 1995 ŝi dirigentas ankaŭ baletojn. Ekde 1996 ŝi estas gastodirigento en Stokholmo. Kelkfoje ŝi dirigentis en Aŭstrio, Germanio, Pollando, Hispanio, kaj Meksiko.

Elektitaj dirigentaĵoj redakti

Operoj redakti

Baletoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti