Veľký Kamenec situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Veľký Kamenec, hungare Nagykövesd estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. La historia slovaka nomo estis Veľký Kevežd.

Situo redakti

Veľký Kamenec situas sur ebenaĵo sed rande sur malebenaĵo, laŭ la hungara landlimo (kontraŭe troviĝas Pácin kun limpasejo inter 1995-2008), laŭ flankovojoj. Kráľovský Chlmec troviĝas 15 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1283. En 1323 menciiĝis ankaŭ fortikaĵo, kies posedantoj ofte ŝanĝiĝis. En 1451 la husanoj okupis la fortikaĵon, sed post 8 jaroj Matiaso la 1-a reokupis ĝin. Poste ĝi foje apartenis al Transilvanio, foje al Habsburgoj. En 1673 la aŭstroj bruldetruis la fortikaĵon. En 1910 loĝis en Nagykövesd 1089 da homoj, (1087 hungaroj, po 1 serbo kaj slovako). Ĝis Traktato de Trianon Nagykövesd apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Nagykövesd rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Veľký Kamenec 848 da homoj, (752 hungaroj, 85 slovakoj, 6 ciganoj, po 2 rutenoj kaj ukrainoj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senĝene trapasebla.

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti