Venĝo

(Alidirektita el Vendetto)

Venĝo aŭ tre malofte vendetto signifas, ke venĝanto faras al iu la saman aŭ pli malbonan ol la farinto mem pli frue faris al li. Temas pri emocio kiu baziĝas sur kredosento, ke tiu refaro solvas la iaman malavantaĝan situacion. Tamen por solvo de konfliktoj, plej ofte venĝo rezultas en revenĝo kaj tio en senfino de la konflikto.

Tradicia diraĵo asertas, ke "venĝo estas manĝo malvarme servenda". Ĝi aperas en diversaj fikciaĵoj, tre memorinde en Les liaisons dangereuses de Pierre Choderlos de Laclos. Pli ĵuse venĝemo estas unu el la plej kutimaj temoj de agadfilmoj el Holivudo.

Privenĝaj filmojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti