Victor Segalen

franca poeto

Victor Segalen (naskiĝis la 14-an de januaro 1878 en Brest, mortis la 21-an de majo 1919 en Huelgoat) estis franca poeto, kaj ankaŭ marŝipa kuracisto, etnografo kaj arkeologo.

Victor Segalen
Persona informo
Victor Segalen
Naskiĝo 14-an de januaro 1878
en Brest (Francio)
Morto 21-an de majo 1919
en Huelgoat (Francio)
Tombo Huelgoat vd
Nacieco franca
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Rennes • Brest School of Naval Medicine vd
Subskribo Victor Segalen
Familio
Infanoj Annie Joly-Segalen • Yvon Segalen vd
Profesio
Okupo marŝipa kuracisto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sanktejo apud Xiao Xiu fotita de V. Segalen en 1917
Universitato Victor Segalen en Bordozo

Biografio redakti

Post medicinaj studoj en la ĉefa lernejo pri marŝipa sanservo de Bordozo[1], Victor Segalen estis sendita en franca Polinezio. Li ne ŝatis la maron por navigi sed li profitis albordiĝojn por malkovri novajn pejzaĝojn kaj aliajn kulturojn kaj civilizaciojn. Li restadis en Tahitio en 1903 kaj 1904. Dum halto en la Markizinsuloj, li povis aĉeti la lastajn krokizojn de Paul Gauguin, mortinta tri monatojn antaŭ lia alveno, tiuj krokizoj estus, sen li, ĵetintaj al rubujo. Li revenis al Francio kun romano, Les Immémoriaux (1907) (eo: la originperditaj malnovaĵoj), kaj kun taglibro kaj eseoj pri Gauguin kaj Rimbaud, kiuj estis publikigitaj nur en 1978.

En 1908, li aliris al Ĉinio, kie li flegis la viktimojn de la pesta epidemio de Manĉurio. En 1910, li decidis fiksiĝi en Ĉinio kun sia edzino kaj sia filo. La unua eldono de Steloj okazis en Pekino en 1912. En 1914, li komencis arkeologian mision dediĉitan al la funebraj monumentoj de la dinastio de Han. Tiu esploro pri la ĉinaj skulptaĵoj estis publikigita nur en 1972 (Granda ĉina statuaro (fr: Grande statuaire chinoise)). Pri tio kaj pri la literaturo, li renovigis la ĝenron ekzotismo, tiam ankoraŭ tro naiva kaj etnocentra.

En Ĉinio, li renkontiĝis kun unu el la malmultaj eŭropanoj, kiuj tie estis, nome la belga sinologo Charles Michel, kiu multe influis lin kaj kiu inspiris al li la romanpersonon René Leys.

Fine de sia misio en Ĉinio, li deziris iri al Birmo antaŭ la fino de 1914, sed kiel militisto, li ricevis la 11-an de aŭgusto 1914 leteron informantan lin pri la komenciĝo de la milito inter Francio kaj Germanio.

Li akcidente mortis, laŭ lia militista slipo, la 21-an de majo 1919 en la arbaro de Huelgoat, kun ekzemplero de Hamlet en la manoj. Foririnta en la 21-a de Majo en la arbaron, lia senmova korpo estis malkovrita du tagojn poste de lia edzino kaj Hélène Hilpert. Vundo ĉe kalkano kaj improvizita premligilo sugestis ke Segalen entranĉis piedon al si verŝajne per lignotigo bevele tajlita grundrande kaj ke, sekve sinkope falis, kaj mortis pro hemoragio.

Kun malfruo en 1934, la franca Ŝtato skribis lian nomon sur la muroj de Panteono kiel « verkiston mortintan por Francio en la unua mondmilito (1914-1918) »[2].

La nomo de Victor Segalen estis adoptita de unu el la universitatoj de Bordozo, tiu, kie li studis (Universitato Victor-Segalen Bordeaux 2), same kiel de la fakultato pri beletro kaj socialaj sciencoj de Brest, lia naskiĝurbo, kaj de la internacia franca liceo de Hong Kong.

Verkoj redakti

  • A dreuz an Arvor, 1899.
  • L'observation médicale chez les écrivains naturalistes, Thèse, Bordeaux, 1902 (document électronique).
  • Les Immémoriaux (sub la pseŭdonimo de Max Anély), 1907.
  • Stèles, 1912.
  • Peintures, Gallimard, 1916.
  • Essai sur l'exotisme – Fata Morgana, 1978 ; nova eldono, livre de poche, kolekto biblio-essais, 1986.
  • Dans un monde sonore – Fata Morgana, 2010 ; nova eldono
Postmortaj eldonoj
  • Orphée-Roi, 1921.
  • René Leys, 1922.
  • Mission archéologique en Chine (kunlabore kun Gilbert de Voisins kaj Jean Lartigue), 1923-1924.
  • Équipée. De Pékin aux marches tibétaines…, 1929.
  • Voyage au pays du réel (1929)
  • Lettres de Chine (1967)
  • La Grande Statuaire chinoise (1972)
  • Briques et tuiles (Fata Morgana, 1975)
  • Journal des îles (1978)
  • Le Fils du ciel : chronique des jours souverains (1985)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Victor Segalen estis studento kaj doktoriĝis pri medicino en la medicina fakultato de Bordozo, sed same kiel multaj brestanoj kaj marbordaj bretonoj, li estis ankaŭ kuracisto-studento en la ĉefa lernejo pri marŝipa kaj kolonia sanservo (147 Cours de la Marne en Bordozo), poste nomita, unue de la bordozanoj, Lernejo pri marŝipa sano, poste EPSSM (Ĉefa lernejo pri la marŝipa sanservo, dirata, en mara medio, La Ĉefa (fr:La Principale)). Hodiaŭ, ĝi estas, en Bordozo kaj sur la sama loko, parto de la Lernejo pri la sanservo de la armeoj.
  2. Vidi la fiche officielle.

Bibliografio redakti

  • Victor Segalen, Henry Bouillier, Mercure de France, 1961
  • Victor Segalen (elekto de tekstoj), prezento de Jean-Louis Bédouin, kolekto Poètes d'aujourd'hui, Seghers, 1963
  • Victor Segalen (elekto de tekstoj), esploro de Jean-Louis Bedouin, kolekto Poètes d'aujourd'hui, Seghers, 1973
  • Regard, espaces, signes, Victor Segalen (aktoj de kolokvo organizita de Eliane Formentelli), L'Asiathèque, 1979
  • Victor Segalen : le voyageur des deux routes, Gabriel Germain, Rougerie, 1982
  • Victor Segalen, Claude Courtot, kolekto Les Plumes du temps, H. Veyrier, 1984
  • Victor Segalen, l'origine et la distance, Christian Doumet, Champ Vallon, 1993
  • Victor Segalen, Les cahiers de l'Herne, 1998

Artikoloj redakti

Filmoj redakti

  • Victor Segalen Regards sur la Chine, dokumenta filmo de Maria Zinfert, Ĉinio, 2008, 55', dissendita sur Arte la 29-an de januaro 2011

Aneksaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti