La rivero Vilaine (GwilunGwilen en la bretona) estas rivero okcidente de Francio, en la regiono Bretonio. Ĝi fontas en la departemento Mayenne (53), kaj enmariĝas en la atlantika oceano inter la municipoj Muzillac kaj Pénestin (Tréhiguier), en la departemento Morbihan (56).

Vilaine
La ponto Saint-Nicolas sur la rivero Vilaine, inter Saint-Nicolas-de-Redon kaj Redon.
La ponto Saint-Nicolas sur la rivero Vilaine, inter Saint-Nicolas-de-Redon kaj Redon.
almara rivero
Bazaj informoj
Longeco 218,1 km[1]
Akvokolekta areo 10 500 km²Arzal)[2]
Averaĝa trafluo 71,70 m³/s
Fluo
Fonto Lieu-dit de la Source, Juvigné, departemento Mayenne (Juvigné, Mayenne)
- Alteco super marnivelo 175 m
- Koordinatoj 48° 13′ 46″ N, 1° 3′ 11″ U (mapo)48.2294-1.0531
Enfluejo Biskaja Golfo, Atlantika Oceano
- Loko Muzillac/Pénestin, Morbihan
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 47° 29′ 50″ N, 2° 26′ 35″ U (mapo)47.4972-2.4431
Geografio
Landoj  Francio
Mapo de la baseno de la rivero Vilaine.
Mapo de la baseno de la rivero Vilaine.
Map
Vilaine
vdr

Ĝi donis, kun sia enflurivero Ille, sian nomon al la departemento Ille-et-Vilaine de kiu ĝi trafluas la ĉefurbon, Rennes.

La nomo redakti

La nomo de la rivero Vilaine povas esti plurorigina. La plej malnova kaj la unue konata estas « Doenna » de la kelta Du-onna, kiu signifas profundan aŭ nigran riveron. Post la venko de la romianoj kontraŭ la pravenetanoj, en 56 antaŭ nia kristana erao, ili nomumos ĝin la rivero Vicinonia, laŭ la nomo de akvodiino, tiel donante al ĝi sakralan karakteron. Dediĉskribo al MARTI VICINNO rilatigas tiun riveron al la gallo-romana dio Marso asimilita al Teŭtates, Esus aŭ Taranis. La prabretonoj, kiuj migris al Armoriko en la 5-a kaj 6-a jc donis al ĝi la nomon Ar Ster Velen, la flavan riveron.

Historio redakti

Ĉiutempe, la rivero Vilaine konsistigis naturan limon inter teritorioj. Dum la antikva epoko, ĝi apartigis la landon de la pravenetanoj, gaŭla popolo vivanta en Armoriko kaj kiu donis sian nomon al la urbo Vannes, de tiu de la Namnetoj, alia gaŭla popolo de Armoriko, kiu vivis ĉirkaŭ la buŝo de la riverego Luaro kaj kiu donis sian nomon al la urbo Nantes. Poste, la rivero konsistigis limon inter la diocezo de Vannes kaj la diocezo de Nantes.

Fine de laantikva epoko kaj en la frua mezepoko, kiel komunikvojo, ĝi ebligis la ekspediciojn, malamikajn aŭ ne, kiaj la migrado de la prabretonoj al Armoriko kaj la vikinga invadoj. Mezepoke, borderita per kasteloj kaj abatejoj, ĝi estis alinomita la « rivero de la dukoj de Bretonio ». Dum la renesanca periodo, inter 1571 kaj 1585, la rivero Vilaine fariĝis la unua kanalizita en Francio, dank'al la esploroj de Leonardo da Vinci, kiu inventis la ĉambrokluzon[n 1] . Ĉar ĝia rapida kaj impeta akvo[3] , estis fine regata, la eblecoj por naviga trafiko, kiu aperis en la 11-a jc, kreskis..

La urbo La Roche-Bernard, fondita en 919 de vikingo nomata Bern-Hart, « Forta kiel urso », dank'al la rivera trafiko, grave kreskis ekde la 11-a jc ĝis la 19-a jc, kiam ĝia haveno atingis amplekson neniam atingitan.

La haveno de Redon grave disvolviĝis post la kanalizado de la rivero fine de la 16-a jc. Pli ol 150 ŝipoj albordiĝis tie en ĉiu tajdo ; la komercistoj de Rennes, de Saint-Malo, de Anĵuo, de Normandio, kaj de Mayenne tien venis, por de tie transporti en siajn provincojn ĉiujn specojn de varoj, kiuj tie abundis[n 2] . Tiam, la varoj estis malŝarĝitaj en Redon aŭ transŝarĝitaj sur barĝojn, kiuj supreniris la riveron ĝis Rennes. Pluraj domoj de ŝipposedantoj aŭ de negocistoj de la 17-a kaj 18-a jc estas konservitaj laŭ la kajo Duguay-Trouin ; ili atestas nun pri la grava aktiveco de la haveno de Redon tiuepoke. En la 19-a jc, la ŝipoj supreniris la riveron ĝis la Roche-Bernard kaj Redon ŝarĝitaj per salo produktita en la salmarĉoj de Billiers kaj de Ambon, per fero el Hispanio, per ligno el la nordaj landoj, per kalko, per vino kaj karbo. Ili reiris kun la regionaj produktoj, precipe tritiko, kaj minfostoj por Britio.

Sed la komerca aktiveco sur la rivero iom post iom malkreskis inter la fino de la 19-a jc kaj la 20-a jc. La kresko de la fervoja kaj kamiona trafiko estas la kialo de tiu malkresko. Nur la ŝipo « Saint-Germain » ankoraŭ navigas : ĝi transportas ĝis Redon sablon deprenitan antaŭ la buŝo de la riverego Luaro. Ĝi uzas la riveron kun la multaj plezurboatoj parkadantaj en la havenoj de Arzal, la Roche-Bernard kaj Foleŭ (municipo de Béganne). Ilia ĉeesto sur la rivero eblas dank'al la akvotenejo de la baraĵo de Arzal. Konstruita en la 70-aj jaroj, ĝi ebligis digi la oftajn vintrajn inundojn en la regionoj de Rennes kaj de Vitré. Ĝi konsistas el pordegoj larĝaj je 18 m kaj altaj je 12 m, pezantaj po 50 tunoj, de kluzo longa je 85 m, kaj el terdigo longa je 360 m, sidanta sur 25 m da koto. Almonte, aldone al plezurbaseno ĉiam kunakva, ĝi ebligas dolĉakvan detenon kiu, por prilaboro en Férel, provizas grandan parton de la regiono en la triangulo Auray, Redon, Saint-Nazaire).

 
La rivero Vilaine kaj la ponto de Morbihan, vidate de la ponto de La Roche-Bernard

Fonto redakti

La rivero Vilaine fontas en la departemento Mayenne, je 153 m-a alteco, en la montetoj de Juvigné, kantono de Chailland. Komence estas nur negrava rivereto konsistanta el la akvoj de la lageto Étang-Neuf ; ĝi fluas, dekstre, sude de Juvigné tra la Croixille, poste ĝi ricevas etan alfluanton, kiu utilas, laŭ pluraj kilometroj, kiel limo inter la departementoj Mayenne kaj Ille-et-Vilaine. Ĝi eniras tiun lastan departementon sude de Bourgon.

La longo de la rivero estas 218,1 km[1].

Hidrologio redakti

Flukvantoj de la rivero Vilaine ĉe Rieux redakti

La verŝa baseno de la rivero kovras 10 100 km² ĉe Rieux, alvale de la enfluo de la rivero Oust. La meza flukvanto estas je 71 m³/s. Sed la fluo estas tre malregula. La monata flukvanto varias inter 180 m³/s en periodo de altaj tajdoj vintre kaj 8,17 m³/s kiam la rivernivelo estas minimuma somere (vidi la histogramon ĉisube).

Meza monata flukvanto (en m³/s) mezurata ĉe la hidrologia stacio de Rieux (Pont de Cran) - dum la periodo 1970-2000[4]

Se oni konsideras la ekstremajn valorojn, la diferencoj estas multe pli grandaj. Tiel la maksimuma taga flukvanto estis 1 430 m3/s (valoro mezurata okaze de la surbordiĝo de la 24-a de Januaro 1995) kiam la minimuma flukvanto mezurata dum 3 sinsekvaj tagoj estis 1,96 m3/s (valoro mezurata inter la 27-a kaj la 29-a de Septembro 2003).

Hidrografio redakti

 
La Vilaine à La Roche-Bernard.

La ĉefaj enfluantoj :

  • Cantache
  • Veuvre
  • Ille kanalizita kaj navigebla sur la plej granda parto de ĝia fluejo ĝis Rennes, por plilongigi la kanalon de Ille kaj Rance konstruita por ligi la du riverojn Rance kaj Vilaine. Tiu kanalo estas akve provizata per diversaj riveroj kiaj la rivero Illet, natura alfluanto de rivero Ille aŭ per artefaritaj alivojigoj tra kanaloj kaj fosaĵoj en sia supra parto ĉirkaŭ la interkluzejo de Hédé).

Trairataj departementoj kaj municipoj redakti

 
La rivero Vilaine en Rennes.

La rivero Vilaine trairas 57 municipojn kaj 4 departementojn :

Riveraj ligiloj redakti

La rivero Vilaine estas ligita al la rivero Rance de Rennes tra la kanalo de Ille kaj Rance (kiu provizas la riveron Vilaine per akvo) ĝis la municipo de Évran en la departemento Côtes-d'Armor. Tiu kanalo certigas navigeblecon inter la suda marbordo de Bretonio (per la rivero Vilaine) kaj la norda marbordo ĉe la manika Markolo (per la rivero Rance), evitante la danĝeran maron okcidente de la departemento Finistère.

Notoj redakti

  1. En 1585, dek du kluzoj estis konstruitaj inter Rennes, Messac kaj Redon (F. Bourdais, france Léonard de Vinci et la canalisation de la Vilaine au XVe siècle dans Revue de Bretagne, Tome XLII, Vannes-Paris, 1909, p. 170).
  2. Enketo en 1700 sur la retpaĝaro de la urbo Redon.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Cours d'eau : fleuve la vilaine (J---006-). SANDRE. Alirita 11/04/2009.
  2. Station J9320620 - La Vilaine à Arzal, données hydrologiques de synthèse. SCHAPI, banque Hydro. Alirita 11/04/2009.
  3. François-Nicolas Baudot, sieur Dubuisson-Aubenay, france Itinéraire de Bretagne d’après le manuscrit original de Dubuisson-Aubenay de son voyage en Bretagne en 1636, Volumo 2, Paris, 2001, p. 227.
  4. france J9300610 - La Vilaine à Rieux, données hydrologiques de synthèse (1970-2000). SCHAPI, banque Hydro. Alirita 2009/11/04.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • france Extraits des registres du greffe des États de Bretagne tenus à Rennes. Du mercredi 29 janvier 1783. Se prononce pour le projet d'un canal intérieur et ordonne la création d'une commission intermédiaire de la Navigation intérieure de la province.
  • france Procès-verbal de vérifications des communications indiquées entre les rivières de Villaine et de Mayenne. Par M. Coulomb et M. Robinet, Commissaire (1784).
  • france Mémoire de M. de Brie sur la jonction de la Vilaine à la Mayenne, par l'Ernée. À Rennes, chez la Veuve de François Vatar, 1785.
  • france En passant par la Vilaine : de Redon à Rennes en 1543. Mauger (M.) (dir.), Éditions Apogée, Rennes, 1997, 95 p.
  • france La Vilaine : axe civil et militaire. Nières (C.) Mémoires de la société d'histoire et d'archéologie de Bretagne, tome LXIII, 1986, paĝo104-112.
  • france L'estuaire de la Vilaine. Philip (B.) A. Sutton, Joué-les-Tours, 1996, 128 p.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti