Vințu de Jos

(Alidirektita el Vinţu de Jos)

Vințu de Jos [vincu de ĵos] (hungare: Alvinc, germane: Winzendorf, pli malfrue Unter-Wintz, latine: Binstum) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Alba Iulia. Ĝi estas fervoja nodo. La fervoja stacio de Vințu de Jos situas ĉe la norda parto el la du ĉefaj linioj inter Bukareŝto kaj Arad kaj ligas ĝin al Sibiu. Administre al ĝi apartenas 17 pliaj vilagoj, inter ili Inuri, Dealu Ferului, Gura Cuțului, Hategana, Valea Vințului, Vurpăr.

Vințu de Jos
Komunuma sidejo
Lando Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Distrikto Alba
Alinome Alvinc (hungare), Winzendorf (germane)
Iama hungara departemento Alsó-Fehér
Situo 45° 59′ N, 23° 30′ O (mapo)45.98888888888923.5025Koordinatoj: 45° 59′ N, 23° 30′ O (mapo)
Alto super maro 217 m
Poŝtkodo 517875
Loĝantaro 5 295 (2002; 3 278 en la vilaĝo)
Kodo laŭ SIRUTA 8835
Information icon.svg
vdr
Situo en distrikto Alba

HistorioRedakti

Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1205 (laŭ aliaj: 1248). Ĝi estis fondita de saksoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér vármegye). En la iama palaco de Gabrielo Bethlen estis ligna baldakeno pentrita ĉ. 1620 verŝajne de János Egerházi Mezőbándi. Ĝi pereis. La komunumo iĝis trafinodo: de tie ĉi forkondukas flanka fervojlinio en la direkto de la Stacidomo de Sibiu, dume la ĉefa estas al Alba Iulia respektive Deva.

LoĝantaroRedakti

En 1910 ĝi havis 4 192 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 5 232.

HistorimonumentojRedakti

Proksime de Vințu de Jos estas la ruinoj de iama dominikana monaĥejo, ekkonstruita en la 14-a jarcento. En la 16-a jarcento Nikolao Kocsárdy transformis ĝin al sekulara kastelo. En tiu kastelo estis mortigita Georgo Martinuzzi.

FontoRedakti

Renomaj personojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti