Vyhne, hungare Vihnyepereszény [vihnjeperesEnj], germane Eisenbach [ejzenbah] estas unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žiar nad Hronom.

Vyhne
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 966 02
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 149  (2021) [+]
Loĝdenso 63 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 30′ N, 18° 48′ O (mapo)48.50447777777818.803194444444Koordinatoj: 48° 30′ N, 18° 48′ O (mapo) [+]
Alto 350 m [+]
Areo 18,34 km² (1 834 ha) [+]
Vyhne (Slovakio)
Vyhne (Slovakio)
DEC
Situo de Vyhne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vyhne [+]
vdr
Vyhne troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj

redakti

Vyhne situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Banská Štiavnica troviĝas 12, Žiar nad Hronom 17 km-ojn.

Historio

redakti

Pragermanoj jam antaŭ Kristo minadis tie feron. En la 13-a jarcento germanaj ministoj alvenis, kiuj nomumis la lokon "Eisenbach". Tiutempe ankaŭ la termobanejo funkciis.

Vyhne menciiĝis unuafoje en 1326 en formoj "Vyhine, Vyhinie". Tiam servistoj de fortikaĵo de Léva fondis la vilaĝon. Baldaŭe oni minadis oron, arĝenton kaj feron. En la banejo havanta 38 °C-an akvon kun fero banadis Francisko Rákóczi la 2-a. En 1747 incendio okazis. En la 18-a jarcento la ministoj fondis tie kuracbanejan centron. En 1828 vivis tie 934 homoj en 133 domoj. En 1819 ferofabriko, iom poste bierofarejo ekfunkciis.

Pereszény germane Besserung menciiĝis unuafoje en 1519 en formo „Perezen”. En 1828 vivis tie 548 homoj en 80 domoj.

Vihnye, Vihnyefürdő (=Vihnyebanejo) kaj Peszerény unuiĝis en 1891, kies loknomo estis Vihnye. En 1910 vivis en Vihnyepereszény 1623 homoj, (1411 slovakoj, 180 hungaroj, 26 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Garamszentkereszt, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1940-1944 deportejo por judoj funkciis tie, ĝis la partizanoj detruis ĝin. En 2001 loĝis en Vyhne 1391 homoj (1366 slovakoj, 9 ciganoj, po 6 ĉeĥoj kaj hungaroj). En la vilaĝo bierofabriko nomata Steiger funkcias.

Vidindaĵoj

redakti

Famuloj

redakti

En la iama Vihnye hungara kuracisto István Boleman levis al alta nivelo la bankulturon.

Eksteraj ligiloj

redakti